Zechariah 4:2-10

Esperanto(i) 2 Kaj li diris al mi:Kion vi vidas? Mi respondis:Mi vidas kandelabron tute el oro, kaj kaliketon gxi havas sur sia supro, kaj sep lucernoj estas sur gxi, kaj po sep tubetoj trovigxas sur la lucernoj supre de gxi. 3 Kaj du olivarboj trovigxas super gxi:unu dekstre de la kaliketo kaj la dua maldekstre de gxi. 4 Kaj mi ekparolis kaj diris al la angxelo, kiu parolis kun mi:Kio tio estas, ho mia sinjoro? 5 La angxelo, kiu parolis kun mi, respondis kaj diris:CXu vi ne scias, kio tio estas? Mi diris:Ne, mia sinjoro. 6 Tiam li responde diris al mi jene:Tio estas la vorto de la Eternulo al Zerubabel, kaj signifas:Ne per militistaro kaj ne per forto, sed nur per Mia spirito, diras la Eternulo Cebaot. 7 Kiu vi estas, ho granda monto? antaux Zerubabel vi farigxos ebenajxo; kaj li metos la unuan sxtonon sub komuna vokado:Felicxo, felicxo al gxi! 8 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 9 La manoj de Zerubabel fondis cxi tiun domon, kaj liaj manoj ankaux finos gxin; kaj vi ekscios, ke la Eternulo Cebaot sendis min al vi. 10 CXar kiu povas malsxati cxi tiun tagon kiel malgrandan, kiam gxoje rigardas la vertikalsxnuron en la mano de Zerubabel tiuj sep okuloj de la Eternulo, kiuj trapenetras per sia rigardo la tutan teron?