Zechariah 14:12-19

Esperanto(i) 12 Kaj tia estos la plago, per kiu la Eternulo frapos cxiujn popolojn, kiuj batalis kontraux Jerusalem:ilia karno putros, kiam ili staros ankoraux sur siaj piedoj, iliaj okuloj putros en siaj kavoj, kaj ilia lango putros en ilia busxo. 13 En tiu tempo estos inter ili granda tumulto, venanta de la Eternulo, kaj cxiu kaptos la manon de sia proksimulo, kaj levigxos lia mano kontraux lian proksimulon. 14 Ecx Judujo militos kontraux Jerusalem, kaj oni kolektos la havajxon de cxiuj nacioj cxirkauxe, tre multe da oro, argxento, kaj vestoj. 15 Tia sama plago estos sur la cxevaloj, muloj, kameloj, azenoj, kaj sur cxiuj brutoj, kiuj estos en tiuj tendaroj. 16 CXiuj restintoj el cxiuj nacioj, kiuj venis kontraux Jerusalemon, venados cxiujare, por adorklinigxi antaux la Regxo, la Eternulo Cebaot, kaj por festi la feston de lauxboj. 17 Se iu el la gentoj de la tero ne iros en Jerusalemon, por adorklinigxi antaux la Regxo, la Eternulo Cebaot, tiam ili ne havos pluvon super si. 18 Se la gento Egipta, kiu ne havas pluvon, ne iros kaj ne venos, trafos ilin la plago, per kiu la Eternulo frapos tiujn naciojn, kiuj ne venos, por festi la feston de lauxboj. 19 Tio estos puno de Egiptujo, kaj puno de cxiuj nacioj, se ili ne iros, por festi la feston de lauxboj.