Romans 7:7-14

Esperanto(i) 7 Kion do ni diru? CXu la legxo estas peko? Nepre ne! Tamen mi ne konus pekon, krom per la legxo; cxar mi ne konus deziron, se la legxo ne dirus:Ne deziru; 8 sed la peko, trovante pretekston, estigis en mi per la ordono cxian deziremon, cxar ekster legxo la peko estas senviva. 9 Kaj iam mi vivadis ekster la legxo; sed kiam la ordono venis, la peko vivigxis, kaj mi mortis; 10 kaj tiun ordonon, kiu estas por vivo, mi trovis por morto; 11 cxar la peko, trovinte pretekston, per la ordono min trompis, kaj per gxi min mortigis. 12 Tiel la legxo estas sankta, kaj la ordono estas sankta kaj justa kaj bona. 13 CXu do tio, kio estas bona, farigxis morto por mi? Nepre ne! Sed la peko, por ke gxi montrigxu peko, estigante morton en mi per la bono-por ke per la ordono la peko farigxu treege peka. 14 CXar ni scias, ke la legxo estas spirita; sed mi estas karna, vendite sub pekon.