Romans 6:14-19

Esperanto(i) 14 CXar peko ne regos vin, cxar vi estas ne sub la legxo, sed sub graco. 15 Kio do? cxu ni peku, pro tio, ke ni estas ne sub legxo, sed sub graco? Nepre ne! 16 CXu vi ne scias, ke kiam vi vin prezentas, kiel sklavoj al iu por obeado, vi estas sklavoj de tiu, al kiu vi obeas, cxu de peko por morto, aux de obeemeco por justeco? 17 Sed danko estu al Dio, ke kvankam vi estis la sklavoj de peko, vi tamen farigxis kore obeemaj al tiu tipo de instruado, al kiu vi estas kondukitaj; 18 kaj liberigite el peko, vi sklavigxis al justeco. 19 Mi parolas home pro la malforteco de via karno; cxar kiel vi prezentis viajn membrojn sklavoj al malpureco kaj al maljusteco gxis maljusteco, tiel nun prezentu viajn membrojn sklavoj al justeco gxis sanktigo.