Romans 2:19-24

Esperanto(i) 19 kaj estas konvinkita, ke vi mem estas gvidanto por la blinduloj, lumo por tiuj, kiuj estas en mallumo, 20 edukanto por la senprudentuloj, instruanto por infanoj, havante en la legxo la formon de la scio kaj la vero; 21 vi, kiu instruas alian, cxu vi ne instruas vin mem? vi, kiu predikas:Ne sxtelu; cxu vi sxtelas? 22 vi, kiu diras:Ne adultu; cxu vi adultas? vi, kiu abomenas idolojn, cxu vi prirabas templojn? 23 vi, kiu fieras pri la legxo, cxu vi malhonoras Dion per via transpasxo de la legxo? 24 CXar pro vi, la nomo de Dio estas blasfemata inter la nacianoj, kiel estas skribite.