Romans 1:20-32

Esperanto(i) 20 CXar Liaj nevideblaj ecoj de post la kreado de la mondo farigxas videblaj, sentate per Liaj faritajxoj, nome, Lia eterna potenco kaj dieco; tial al ili mankas defenda pledo; 21 cxar konante Dion, ili ne gloris Lin kiel Dion, nek estis dankemaj, sed vanigxis per diskutadoj, kaj ilia sensagxa koro mallumigxis. 22 Pretendante esti sagxaj, ili malsagxigxis, 23 kaj sxangxis la gloron de la senmorta Dio en bildon de morta homo kaj de birdoj kaj kvarpiedaj bestoj kaj rampajxoj. 24 Tial Dio fordonis ilin al la voluptoj de iliaj koroj, al malpureco, por ke iliaj korpoj malhonorigxu inter ili mem; 25 kiuj sxangxis la veron de Dio en mensogon, kaj adoris kaj servis la kreitajxojn prefere ol la Kreinton, kiu estas eterne benata. Amen. 26 Tial Dio fordonis ilin al malhonoraj pasioj; cxar iliaj virinoj sxangxis la naturan uzadon en kontrauxnaturan; 27 kaj tiel same ankaux la viroj, forlasante la naturan uzadon de la virino, brulis en sia volupto unu al alia, kaj viroj kun viroj faris hontindajxon kaj ricevis en si mem la tauxgan rekompencon de sia malvirto. 28 Kaj cxar ili malsxatis teni Dion en sia konado, Dio fordonis ilin al malaprobinda menso, por ke ili faru nedecajxojn; 29 plenigite de cxia maljusteco, malvirteco, avideco, malboneco; plenaj de envio, mortigo, malpaco, ruzo, malico; flustrantaj, 30 kalumniantaj, Dimalamantaj, insultantaj, arogantaj, fanfaronemaj, elpensantaj malbonajxojn, malobeemaj al gepatroj, 31 senprudentaj, nefidindaj, neparencamaj, senkompataj; 32 kiuj, sciante pri la jugxo de Dio, ke la farantoj de tiaj agoj meritas morton, ne nur mem faras ilin, sed ankaux konsentas al la farantoj de ili.