Romans 11:25-29

Esperanto(i) 25 CXar mi ne volas, fratoj, ke vi ne sciu cxi tiun misteron, por ke vi ne opiniu vin sagxaj, ke lauxparta obstinigxo okazis al Izrael, gxis la pleneco de la nacianoj envenos; 26 kaj tiamaniere la tuta Izrael savigxos, kiel estas skribite: El Cion venos la Liberiganto; Li deturnos de Jakob malpiecon; 27 Kaj cxi tio estos Mia interligo kun ili, Kiam Mi forigos iliajn pekojn. 28 Rilate al la evangelio, ili estas malamikoj pro vi; sed rilate al la elekto, ili estas amataj pro la patroj. 29 CXar la donacoj kaj la vokado de Dio estas nerevokeblaj.