Revelation 9

Esperanto(i) 1 Kaj la kvina angxelo trumpetis, kaj mi vidis stelon el la cxielo falintan sur la teron; kaj al li estis donita la sxlosilo de la puto de la abismo. 2 Kaj li malfermis la puton de la abismo; kaj el la puto levigxadis fumo, kiel fumo el granda forno; kaj mallumigxis la suno kaj la aero pro la fumo de la puto. 3 Kaj el la fumo eliris akridoj sur la teron; kaj al ili estis donita povo, kiel havas povon la skorpioj de la tero. 4 Kaj estis ordonite al ili, ke ili ne difektu la herbon de la tero, nek ian verdajxon, nek ian arbon, sed nur tiujn homojn, kiuj ne havas sur la frunto la sigelon de Dio. 5 Kaj al ili estis komisiite, ke ili ne mortigu ilin, sed ke ili estu turmentataj kvin monatojn; kaj ilia turmento estis kiel turmento de skorpio, kiam gxi pikvundas homon. 6 Kaj en tiuj tagoj la homoj sercxos morton, kaj gxin tute ne trovos; kaj ili deziregos morti, kaj morto forflugos de ili. 7 Kaj la formoj de la akridoj similis cxevalojn, pretigitajn por milito; kaj sur iliaj kapoj estis kvazaux kronoj similaj al oro, kaj iliaj vizagxoj estis kiel vizagxoj de homoj. 8 Kaj ili havis harojn kiel haroj de virinoj, kaj iliaj dentoj estis kiel de leonoj. 9 Kaj ili havis kirasojn, kiel kirasoj el fero; kaj la sono de iliaj flugiloj estis kiel la sono de cxaroj, de multe da cxevaloj kurantaj en militon. 10 Kaj ili havis vostojn similajn al vostoj de skorpioj, kaj pikilojn; kaj en iliaj vostoj estas ilia kapablo difekti la homojn kvin monatojn. 11 Ili havis super si regxon, la angxelon de la abismo; lia nomo estas en la Hebrea lingvo Abadon, kaj en la Greka lingvo li havas la nomon Apolion. 12 La unua Veo jam pasis; jen post tio venas ankoraux du Veoj. 13 Kaj la sesa angxelo trumpetis, kaj mi auxdis vocxon el la kornoj de la ora altaro, kiu staras antaux Dio, 14 dirantan al la sesa angxelo, kiu havis la trumpeton:Malligu la kvar angxelojn, ligitajn apud la granda rivero Euxfrato. 15 Kaj malligigxis la kvar angxeloj, pretigitaj por la horo kaj tago kaj monato kaj jaro, por ke ili mortigu trionon de la homoj. 16 Kaj la nombro de la armeoj de la kavalerio estis ducent milionoj; mi auxdis ilian nombron. 17 Kaj tiel mi vidis la cxevalojn en la vizio, kaj la sidantajn sur ili, havantajn kirasojn kiel el fajro kaj el jacinto kaj el sulfuro; kaj la kapoj de la cxevaloj estis kiel kapoj de leonoj, kaj el iliaj busxoj eliris fajro kaj fumo kaj sulfuro. 18 Per tiuj tri plagoj triono de la homoj estis mortigita, per la fajro kaj la fumo kaj la sulfuro elirantaj el iliaj busxoj. 19 CXar la kapablo de la cxevaloj estas en iliaj busxoj kaj en iliaj vostoj; cxar iliaj vostoj similas serpentojn kaj havas kapojn; kaj per cxi tiuj ili vundas. 20 Kaj la ceteraj homoj, kiuj ne estis mortigitaj per tiuj plagoj, ne pentis pri la faroj de siaj manoj, por ne adorklinigxi al demonoj, kaj al la idoloj oraj kaj argxentaj kaj kupraj kaj sxtonaj kaj lignaj, kiuj povas nek vidi, nek auxdi, nek marsxi; 21 kaj ili ne pentis pri siaj mortigoj, nek pri siaj sorcxoj, nek pri sia malcxastado, nek pri siaj sxteloj.