Revelation 8:7-13

Esperanto(i) 7 Kaj la unua trumpetis, kaj farigxis hajlo kaj fajro, miksitaj kun sango, kaj ili estis jxetitaj sur la teron; kaj triono de la tero forbrulis, kaj triono de la arboj forbrulis, kaj la tuta verda herbo forbrulis. 8 Kaj la dua angxelo trumpetis, kaj kvazaux granda monto, per fajro brulanta, estis jxetita en la maron; kaj triono de la maro farigxis sango; 9 kaj mortis triono de la kreitajxoj en la maro, kiuj havis vivon; kaj triono de la sxipoj pereis. 10 Kaj la tria angxelo trumpetis, kaj falis el la cxielo granda stelo, brulanta kiel torcxo, kaj gxi falis sur trionon de la riveroj kaj sur la fontojn de la akvoj; 11 kaj la nomo de la stelo estas Absinto; kaj triono de la akvoj farigxis absintajxo; kaj multe da homoj mortis de la akvoj, cxar ili maldolcxigxis. 12 Kaj la kvara angxelo trumpetis, kaj estis frapita triono de la suno kaj triono de la luno kaj triono de la steloj, por ke mallumigxu triono de ili, kaj ke ne lumu dum triono de la tago, kaj por la nokto tiel same. 13 Kaj mi rigardis, kaj mi auxdis unu aglon, flugantan en meza cxielo, dirantan per granda vocxo:Ve! ve! ve al la logxantoj sur la tero, pro la ceteraj vocxoj trumpetaj de la tri angxeloj ankoraux trumpetontaj!