Revelation 5:1-4

Esperanto(i) 1 Kaj mi vidis en la dekstra mano de la Sidanto sur la trono libron, skribitan interne kaj malantauxe, sigelitan per sep sigeloj. 2 Kaj mi vidis fortan angxelon, proklamantan per granda vocxo:Kiu estas inda malfermi la libron kaj rompi gxiajn sigelojn? 3 Kaj neniu en la cxielo, nek sur la tero, nek sub la tero, povis malfermi la libron, aux rigardi gxin. 4 Kaj mi multe ploris, cxar trovigxis neniu inda malfermi la libron, aux gxin rigardi;