Revelation 3:18-22

Esperanto(i) 18 mi konsilas al vi acxeti de mi oron rafinitan per fajro, por ke vi ricxigxu; kaj blankajn vestojn, por ke vi vin vestu, kaj por ke ne aperu la honto de via nudeco; kaj kolirion, por sxmiri viajn okulojn, por ke vi vidu. 19 CXiujn, kiujn mi amas, mi riprocxas kaj punas; estu do fervora, kaj pentu. 20 Jen mi staras cxe la pordo kaj frapas; se iu auxdas mian vocxon kaj malfermas la pordon, mi eniros al li kaj mangxos kun li, kaj li kun mi. 21 Al la venkanto mi donos sidigxi kun mi sur mia trono, kiel mi ankaux venkis kaj sidigxis kun mia Patro sur Lia trono. 22 Kiu havas orelon, tiu auxskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj.