Revelation 22:11-15

Esperanto(i) 11 La maljustulo ankoraux estu maljusta; kaj la malpurulo ankoraux estu malpura; kaj la justulo ankoraux faru juston; kaj la sanktulo ankoraux sanktigxu. 12 Jen mi rapide venos; kaj mia rekompenco estas kun mi, por repagi al cxiu laux lia faro. 13 Mi estas la Alfa kaj la Omega, la unua kaj la lasta, la komenco kaj la fino. 14 Felicxaj estas tiuj, kiuj lavas siajn robojn, por ke ili havu rajton sur la arbo de vivo, kaj ke ili eniru tra la pordegoj en la urbon. 15 Ekstere estas la hundoj kaj la sorcxistoj kaj la malcxastuloj kaj la mortigistoj kaj la idolanoj, kaj cxiu, kiu amas kaj faras mensogon.