Revelation 20:5-15

Esperanto(i) 5 La ceteraj mortintoj ne vivis, gxis finigxos la mil jaroj. Tio estas la unua relevigxo. 6 Felicxa kaj sankta estas la partoprenanto en la unua relevigxo; super tiuj la dua morto havas nenian auxtoritaton; sed ili estos pastroj de Dio kaj de Kristo, kaj regxos kun li mil jarojn. 7 Kaj kiam finigxos la mil jaroj, Satano estos ellasita el sia malliberejo, 8 kaj eliros, por trompi la naciojn en la kvar anguloj de la tero, Gog kaj Magog, por kolekti ilin por la milito; ilia nombro estas kiel la sablo de la maro. 9 Kaj ili supreniris lauxlargxe de la tero kaj cxirkauxis la tendaron de la sanktuloj kaj la amatan urbon; kaj fajro malsupreniris el la cxielo, kaj ekstermis ilin. 10 Kaj la diablo, kiu trompis ilin, estis jxetita en la lagon fajran kaj sulfuran, kie trovigxas la besto kaj la falsa profeto; kaj ili estos turmentataj tage kaj nokte por cxiam kaj eterne. 11 Kaj mi vidis grandan blankan tronon, kaj la Sidanton sur gxi, antaux kies vizagxo forflugis la tero kaj la cxielo; kaj ne trovigxis loko por ili. 12 Kaj mi vidis la mortintojn, grandajn kaj malgrandajn, starantajn antaux la trono; kaj libroj estis malfermitaj; kaj estis malfermita alia libro, kiu estas la libro de vivo; kaj la mortintoj estis jugxataj el la skribitajxoj en la libroj, laux siaj faroj. 13 Kaj la maro liveris la mortintojn, kiuj estis en gxi; kaj la morto kaj Hades liveris la mortintojn, kiuj estis en ili; kaj cxiu estis jugxata laux siaj faroj. 14 Kaj la morto kaj Hades estis jxetitaj en la fajran lagon. Tio estas la dua morto-la fajra lago. 15 Kaj se iu ne trovigxis skribita en la libro de vivo, tiu estis jxetita en la fajran lagon.