Revelation 1:8-11

Esperanto(i) 8 Mi estas la Alfa kaj la Omega, diras la Sinjoro, la Dio, kiu estas kaj estis kaj venos, la Plejpotenca. 9 Mi, Johano, via frato kaj partoprenanto kun vi en la aflikto kaj regno kaj pacienco de Jesuo, estis sur la insulo nomata Patmos pro la vorto de Dio kaj la atesto de Jesuo. 10 Mi min trovis en la Spirito en la tago de la Sinjoro, kaj mi auxdis malantaux mi grandan vocxon kvazaux de trumpeto, 11 dirantan:Kion vi vidas, tion skribu en libron kaj sendu al la sep eklezioj:al Efeso kaj al Smirna kaj al Pergamo kaj al Tiatira kaj al Sardes kaj al Filadelfia kaj al Laodikea.