Revelation 13:14-18

Esperanto(i) 14 Kaj gxi trompas la logxantojn de la tero per la signoj, kiujn estis donite al gxi fari antaux la besto; dirante al la logxantoj sur la tero, ke ili faru bildon al la besto, kiu havis la glavovundon kaj vivis. 15 Kaj estis donite, ke gxi donu spiron al la bildo de la besto, por ke ecx parolu la bildo de la besto, kaj faru, ke cxiuj, kiuj ne volas adorklinigxi al la bildo de la besto, estu mortigitaj. 16 Kaj gxi devigas cxiujn, la malgrandajn kaj la grandajn, la ricxajn kaj la malricxajn, la liberajn kaj la sklavajn, ricevi markon sur la dekstra mano aux sur la frunto; 17 por ke neniu povu acxeti aux vendi, krom tiuj, kiuj havas la markon, la nomon de la besto, aux la numeron de gxia nomo. 18 CXi tie estas sagxeco. Kiu havas prudenton, tiu kalkulu la numeron de la besto; cxar gxi estas la numero de homo; kaj gxia numero estas sescent sesdek ses.