Psalms 91:9-16

Esperanto(i) 9 CXar Vi, ho Eternulo, estas mia defendo! La Plejaltulon vi elektis kiel vian rifugxejon. 10 Ne trafos vin malbono, Kaj frapo ne atingos vian tendon. 11 CXar al Siaj angxeloj Li ordonis pri vi, Ke ili vin gardu sur cxiuj viaj vojoj. 12 Sur la manoj ili vin portos, Por ke vi ne falpusxigxu sur sxtono per via piedo. 13 Sur leonon kaj aspidon vi pasxos, Vi piedpremos leonidon kaj drakon. 14 CXar li ekamis Min, tial Mi lin savos; Mi defendos lin, cxar li konas Mian nomon. 15 Li vokos Min, kaj Mi lin auxskultos; Mi estos kun li en mizero; Mi lin liberigos kaj honoratigos. 16 Mi satigos lin per longa vivo, Kaj aperigos al li Mian helpon.