Psalms 88

Esperanto(i) 1 Kanto-psalmo de la orahxidoj. Al la hxorestro. Por mahxalat-leanoto. Instruo de Heman, la Ezrahxido. Ho Eternulo, Dio de mia savo! Tage kaj nokte mi krias antaux Vi. 2 Mia pregxo venu antaux Vian vizagxon; Klinu Vian orelon al mia ploro. 3 CXar mia animo trosatigxis de malbonoj Kaj mia vivo atingis SXeolon. 4 Mi similigxis al la forirantoj en la tombon; Mi farigxis kiel viro sen fortoj, 5 Etendita inter mortintoj; Kiel mortigitoj, kusxantaj en la tombo, Kiujn Vi jam ne rememoras Kaj kiuj estas forigitaj for de Via mano. 6 Vi metis min en la plej profundan foson, En mallumon, en abismon. 7 Pezas sur mi Via furiozo, Kaj per cxiuj Viaj ondoj Vi min premas. Sela. 8 Vi malproksimigis de mi miajn konatojn, Vi faris min abomenajxo por ili; Mi estas ensxlosita, kaj mi ne povas eliri. 9 Mia okulo mallumigxis de malgxojo; Mi vokas Vin, ho Eternulo, cxiutage, Mi etendas al Vi miajn manojn. 10 CXu por mortintoj Vi faros miraklojn? CXu malvivuloj levigxos kaj gloros Vin? Sela. 11 CXu en la tombo estos rakontata Via boneco, Kaj fidindeco en la abismo? 12 CXu en la mallumo estos konataj Viaj mirakloj, Kaj Via justeco en la lando de forgeso? 13 Sed mi vokas al Vi, ho Eternulo, Kaj matene mia pregxo Vin renkontas. 14 Kial, ho Eternulo, Vi forpusxas mian animon? Kial Vi kasxas Vian vizagxon de mi? 15 Mi estas mizera kaj senforta detempe de la juneco; Mi portas Viajn terurojn, mi konsumigxas. 16 Venis sur min Via furiozo, Viaj timigoj min dispremas. 17 Ili cxirkauxas min, kiel akvo, cxiutage; Ili tute min cxirkauxsiegxas. 18 Vi malproksimigis de mi amanton kaj amikon; Miaj konatoj estas en mallumo.