Psalms 80:8-16

Esperanto(i) 8 Vinberbrancxon el Egiptujo Vi elportis, Vi forpelis popolojn kaj gxin plantis; 9 Vi purigis lokon por gxi; Kaj gxi profundigis siajn radikojn kaj plenigis la tutan landon; 10 Montojn kovris gxia ombro, Kaj gxiaj brancxoj farigxis kiel cedroj de Dio. 11 GXi etendis siajn brancxojn gxis la maro Kaj siajn brancxetojn gxis la Rivero. 12 Kial Vi detruis gxiajn barilojn, Ke cxiuj pasantoj gxin sxiras? 13 Subfosas gxin arbara apro, Kaj kampa besto gxin mordas. 14 Ho Dio Cebaot, returnigxu; Rigardu el la cxielo kaj vidu, kaj rememoru tiun vinbertrunkon, 15 Kaj sxirmu tion, kion plantis Via dekstra mano, Kaj la kreskajxidon, kiun Vi fortikigis por Vi. 16 GXi estas bruligita de fajro, krevinta; De Via minaca vizagxo ili pereis.