Psalms 79:1-150:6

Esperanto(i) 1 Psalmo de Asaf. Ho Dio! venis idolanoj en Vian heredon, Malpurigis Vian sanktan templon, Faris el Jerusalem ruinojn. 2 La kadavrojn de Viaj sklavoj ili donis kiel mangxon al la birdoj de la cxielo, La karnon de Viaj fideluloj al la bestoj de la tero; 3 Ili versxis ilian sangon kiel akvon, cxirkaux Jerusalem, Kaj estis neniu, kiu ilin enterigus. 4 Ni farigxis hontindajxo por niaj najbaroj, Mokatajxo kaj insultatajxo por niaj cxirkauxantoj. 5 GXis kiam, ho Eternulo, Vi koleros sencxese? Kaj Via indigno brulos, kiel fajro? 6 Elversxu Vian koleron sur tiujn naciojn, kiuj Vin ne konas, Kaj sur la regnojn, kiuj ne vokas Vian nomon; 7 CXar ili formangxis Jakobon Kaj dezertigis lian logxejon. 8 Ne memoru niajn antauxajn krimojn, Rapide atingu nin Via favorkoreco; CXar ni tre konsumigxis. 9 Helpu nin, ho Dio de nia savo, pro la gloro de Via nomo; Kaj savu nin kaj pardonu al ni niajn pekojn pro Via nomo. 10 Kial devas diri la popoloj:Kie estas ilia Dio? Farigxu konata inter la popoloj antaux niaj okuloj La vengxo por la versxita sango de Viaj sklavoj. 11 Venu al Vi la gxemoj de la malliberuloj; Per la grandeco de Via brako liberigu tiujn, kiuj estas kondamnitaj al morto; 12 Kaj redonu al niaj najbaroj sepoble en ilian sinon la malhonoron, Per kiu ili malhonoris Vin, ho mia Sinjoro! 13 Kaj ni, Via popolo kaj la sxafoj de Via pasxtataro, Eterne Vin dankos, De generacio al generacio ni rakontos Vian gloron. 80 1 Al la hxorestro. Por sxosxanoj. Atesto de Asaf. Psalmo. Ho Pasxtisto de Izrael, auxskultu; Vi, kiu kondukas Jozefon, kiel sxafojn, Vi, kiu sidas sur keruboj, aperu! 2 Antaux Efraim kaj Benjamen kaj Manase veku Vian forton, Kaj venu, por savi nin. 3 Ho Dio, revenigu nin kaj lumigu Vian vizagxon, Por ke ni estu savitaj. 4 Ho Eternulo, Dio Cebaot, GXis kiam Vi kolere repusxos la pregxon de Via popolo? 5 Vi mangxigis al ili panon larman, Kaj Vi trinkigis al ili larmojn per granda mezuro. 6 Vi faris nin objekto de disputo por niaj najbaroj; Kaj niaj malamikoj nin mokas. 7 Ho Dio Cebaot! revenigu nin kaj lumigu Vian vizagxon, Por ke ni estu savitaj. 8 Vinberbrancxon el Egiptujo Vi elportis, Vi forpelis popolojn kaj gxin plantis; 9 Vi purigis lokon por gxi; Kaj gxi profundigis siajn radikojn kaj plenigis la tutan landon; 10 Montojn kovris gxia ombro, Kaj gxiaj brancxoj farigxis kiel cedroj de Dio. 11 GXi etendis siajn brancxojn gxis la maro Kaj siajn brancxetojn gxis la Rivero. 12 Kial Vi detruis gxiajn barilojn, Ke cxiuj pasantoj gxin sxiras? 13 Subfosas gxin arbara apro, Kaj kampa besto gxin mordas. 14 Ho Dio Cebaot, returnigxu; Rigardu el la cxielo kaj vidu, kaj rememoru tiun vinbertrunkon, 15 Kaj sxirmu tion, kion plantis Via dekstra mano, Kaj la kreskajxidon, kiun Vi fortikigis por Vi. 16 GXi estas bruligita de fajro, krevinta; De Via minaca vizagxo ili pereis. 17 Via brako estu super la viro de Via dekstra mano, Super la homido, kiun Vi fortikigis por Vi. 18 Kaj ni ne foriros de Vi; Vivigu nin, kaj ni vokos Vian nomon. 19 Ho Eternulo, Dio Cebaot! revenigu nin, lumigu Vian vizagxon, Por ke ni estu savitaj. 81 1 Al la hxorestro. Por la gitito. De Asaf. Lauxte kantu al Dio, nia forto; GXoje kriu al la Dio de Jakob. 2 Sonigu kanton, donu tamburinon, CXarman harpon, kaj psalteron. 3 Muziku per korno en novmonato, Je la plenluno, en la tago de nia festo. 4 CXar gxi estas legxo por Izrael Kaj ordono de la Dio de Jakob. 5 Li arangxis gxin kiel ateston por Jozef, Kiam Li eliris kontraux la landon Egiptan. Lingvon, kiun mi ne konas, mi auxdis: 6 Mi liberigis lian dorson de sxargxo, Liaj manoj liberigxis de korboj. 7 En la mizero vi vokis, kaj Mi vin helpis; Mi respondis al vi en mistera loko de tondro; Mi esploris vin cxe la akvo de Malpaco. Sela. 8 Auxdu, ho Mia popolo, Mi atestos al vi; Ho Izrael, se vi Min auxskultus! 9 Ne estu cxe vi alia dio; Kaj ne adoru fremdan dion. 10 Mi estas la Eternulo, via Dio, Kiu elkondukis vin el la lando Egipta; Malfermu largxe vian busxon, kaj Mi gxin plenigos. 11 Sed Mia popolo ne auxskultis Mian vocxon, Izrael ne obeis Min. 12 Kaj Mi lasis ilin al la kaprico de ilia koro, Ke ili iru laux siaj intencoj. 13 Ho, se Mia popolo auxskultus Min, Se Izrael irus per Miaj vojoj! 14 Rapide Mi faligus iliajn malamikojn, Kaj kontraux iliajn premantojn Mi direktus Mian manon. 15 La malamantoj de la Eternulo humiligxus antaux Li, Kaj ilia bonstato estus eterna. 16 Kaj Mi mangxigus al ili grason de tritiko, Kaj Mi satigus vin per mielo el roko. 82 1 Psalmo de Asaf. Dio starigxis en Dia anaro; Inter la dioj Li jugxas. 2 GXis kiam vi jugxos maljuste, Kaj privilegios la personojn de malvirtuloj? Sela. 3 Estu justaj al malricxulo kaj orfo; Rilate afliktiton kaj senhavulon estu virtaj. 4 Liberigu malricxulon kaj mizerulon; El la mano de malvirtulo ilin savu. 5 Ili ne scias kaj ne komprenas, En mallumo ili marsxas; Eksxanceligxis cxiuj fundamentoj de la tero. 6 Mi diris:Vi estas dioj, Kaj cxiuj vi estas filoj de la Plejaltulo; 7 Sed vi mortos, kiel homoj, Kaj vi falos, kiel cxiu el la potenculoj. 8 Levigxu, ho Dio, jugxu la teron; CXar Vi heredas cxiujn popolojn. 83 1 Kanto-psalmo de Asaf. Ho Dio, ne silentu; Ne estu senparola kaj ne restu trankvila, ho Dio! 2 CXar jen Viaj malamikoj ekbruis, Kaj Viaj malamantoj levis la kapon. 3 Kontraux Via popolo ili sekrete konspiras, Kaj ili konsiligxas kontraux Viaj gardatoj. 4 Ili diris:Ni iru, kaj ni ekstermu ilin el inter la popoloj, Ke oni ne plu rememoru la nomon de Izrael. 5 CXar ili unuanime interkonsentis, Ili faris interligon kontraux Vi: 6 La tendoj de Edom kaj la Isxmaelidoj, Moab kaj la Hagaridoj, 7 Gebal kaj Amon kaj Amalek, La Filisxtoj kun la logxantoj de Tiro; 8 Ankaux Asirio aligxis al ili Kaj farigxis helpo al la idoj de Lot. Sela. 9 Faru al ili, kiel al Midjan, Kiel al Sisera, kiel al Jabin cxe la torento Kisxon, 10 Kiuj estis ekstermitaj en En-Dor Kaj farigxis sterko por la tero. 11 Agu kun iliaj princoj kiel kun Oreb kaj Zeeb, Kaj kun cxiuj iliaj estroj kiel kun Zebahx kaj Calmuna, 12 Kiuj diris:Ni ekposedu la logxejon de Dio! 13 Ho mia Dio, similigu ilin al turnigxanta polvo, Al pajlrestajxo antaux vento. 14 Kiel fajro bruligas arbaron, Kaj kiel flamo bruldezertigas montojn, 15 Tiel pelu ilin per Via ventego, Kaj per Via fulmotondro ilin timigu. 16 Plenigu ilian vizagxon per malhonoro, Por ke ili turnigxu al Via nomo, ho Eternulo. 17 Ili estu hontigitaj kaj timigitaj por cxiam, Ili malhonorigxu kaj pereu. 18 Kaj ili eksciu, ke Vi, kies nomo estas ETERNULO, Estas sola Plejaltulo super la tuta tero. 84 1 Al la hxorestro. Por la gitito. Psalmo de la Korahxidoj. Kiel cxarmaj estas Viaj logxejoj, ho Eternulo Cebaot! 2 Mia animo deziras kaj sopiras al la kortoj de la Eternulo; Mia koro kaj mia korpo sentas ravon pri la viva Dio. 3 Ecx birdo trovas domon kaj hirundo neston por si, En kiu gxi tenas siajn idojn: Viajn altarojn, ho Eternulo Cebaot, mia Regxo kaj mia Dio. 4 Felicxaj estas tiuj, kiuj logxas en Via domo: Ili lauxdas Vin konstante. Sela. 5 Felicxaj estas la homoj, kies forto estas en Vi, Kaj en kies koro estas Viaj vojoj; 6 Kiuj pasas tra la Valo de Ploro kaj faras tie fontojn, Kaj la printempa pluvo gxin kovras per benoj; 7 Ili iras de forto al forto, Aperas antaux Dio sur Cion. 8 Ho Eternulo, Dio Cebaot, auxdu mian pregxon; Auxskultu, ho Dio de Jakob! Sela. 9 Nia sxildo, vidu, ho Dio, Kaj rigardu la vizagxon de Via sanktoleito. 10 CXar tago en Viaj kortoj estas pli bona, ol mil aliaj: Mi preferas stari sur la sojlo de la domo de mia Dio, Ol logxi en tendoj de malvirto. 11 CXar Dio, la Eternulo, estas suno kaj sxildo; Favoron kaj honoron donas la Eternulo; Li ne domagxas bonon al tiuj, kiuj iras en virto. 12 Ho Eternulo Cebaot, bone estas al la homo, kiu Vin fidas. 85 1 Al la hxorestro. Psalmo de la Korahxidoj. Vi korfavoris, ho Eternulo, Vian landon, Vi revenigis la forkaptitojn de Jakob; 2 Vi pardonis la kulpon de Via popolo, Vi kovris cxiujn gxiajn pekojn. Sela. 3 Vi retenis Vian tutan koleron, Forlasis Vian furiozon. 4 Turnu Vin al ni, ho Dio de nia savo, Kaj cxesigu Vian koleron kontraux ni. 5 CXu eterne Vi nin koleros, Dauxrigos Vian koleron de generacio al generacio? 6 CXu Vi ne revivigos nin denove, Ke Via popolo gxoju per Vi? 7 Aperigu al ni, ho Eternulo, Vian favoron, Kaj Vian helpon donu al ni. 8 Mi auxdu, kion diras Dio, la Eternulo; CXar Li deklaros pacon al Sia popolo kaj al Siaj fideluloj, Ke ili ne reiru al malsagxeco. 9 Jam proksima estas Lia helpo al tiuj, kiuj Lin timas, Por ke ekregu honoro en nia lando. 10 Bono kaj vero renkontigxas, Justeco kaj paco sin kisas. 11 Vero elkreskas el la tero, Kaj justeco rigardas el la cxielo. 12 Kaj la Eternulo donos bonon, Kaj nia tero donos siajn produktojn. 13 Justeco iros antaux Li Kaj faros vojon por Liaj pasxoj. 86 1 Pregxo de David. Klinu, ho Eternulo, Vian orelon, auxskultu min; CXar mi estas mizera kaj malricxa. 2 Konservu mian animon, cxar mi estas fidela; Ho Vi, mia Dio, helpu Vian sklavon, kiu fidas Vin. 3 Korfavoru min, ho mia Sinjoro, CXar mi vokas al Vi la tutan tagon. 4 GXojigu la animon de Via sklavo, CXar al Vi, ho mia Sinjoro, mi levas mian animon. 5 CXar Vi, mia Sinjoro, estas bona kaj pardonema Kaj tre favora por cxiuj, kiuj Vin vokas. 6 Auxskultu, ho Eternulo, mian pregxon, Kaj atentu la vocxon de mia petego. 7 En tago de mia sufero mi Vin vokas, Por ke Vi auxskultu min. 8 Ne ekzistas simila al Vi inter la dioj, ho mia Sinjoro, Kaj ne ekzistas faroj kiel Viaj. 9 CXiuj popoloj, kiujn Vi kreis, venos kaj klinigxos antaux Via vizagxo, ho mia Sinjoro, Kaj honoros Vian nomon. 10 CXar Vi estas granda kaj Vi faras miraklojn; Vi sola estas Dio. 11 Montru al mi, ho Eternulo, Vian vojon, por ke mi iru en Via vero; Dedicxu mian koron al la respektado de Via nomo. 12 Mi dankos Vin, ho mia Sinjoro, mia Dio, per mia tuta koro, Kaj mi honoros Vian nomon eterne. 13 CXar granda estas Via boneco al mi; Kaj Vi savis mian animon el la profundo de SXeol. 14 Ho Dio, fieruloj levigxis kontraux mi, Kaj anaro da premantoj sercxas mian animon Kaj ne havas Vin antaux si. 15 Sed Vi, mia Sinjoro, estas Dio kompatema kaj favorkora, Longetolerema kaj tre bona kaj verama. 16 Turnu Vin al mi kaj korfavoru min, Donu Vian forton al Via sklavo, Kaj helpu la filon de Via sklavino. 17 Faru super mi signon por bono, Por ke miaj malamantoj vidu kaj hontigxu, CXar Vi, ho Eternulo, min helpos kaj konsolos. 87 1 De la Korahxidoj. Psalmo-kanto. Lia fundamento estas sur la sanktaj montoj. 2 La Eternulo amas la pordegojn de Cion Pli ol cxiujn logxejojn de Jakob. 3 Glorajxojn Li rakontas pri vi, ho urbo de Dio. Sela. 4 Mi parolas al miaj konatoj pri Egiptujo kaj Babel, Ankaux pri Filisxtujo kaj Tiro kun Etiopujo: Jen tiu tie naskigxis. 5 Sed pri Cion oni diras:Tiu kaj tiu tie naskigxis, Kaj Li, la Plejaltulo, gxin fortikigas. 6 La Eternulo notos, enskribante la popolojn: CXi tiu tie naskigxis. Sela. 7 Kaj la kantistoj kaj muzikistoj: CXiuj miaj fontoj estas en Vi. 88 1 Kanto-psalmo de la orahxidoj. Al la hxorestro. Por mahxalat-leanoto. Instruo de Heman, la Ezrahxido. Ho Eternulo, Dio de mia savo! Tage kaj nokte mi krias antaux Vi. 2 Mia pregxo venu antaux Vian vizagxon; Klinu Vian orelon al mia ploro. 3 CXar mia animo trosatigxis de malbonoj Kaj mia vivo atingis SXeolon. 4 Mi similigxis al la forirantoj en la tombon; Mi farigxis kiel viro sen fortoj, 5 Etendita inter mortintoj; Kiel mortigitoj, kusxantaj en la tombo, Kiujn Vi jam ne rememoras Kaj kiuj estas forigitaj for de Via mano. 6 Vi metis min en la plej profundan foson, En mallumon, en abismon. 7 Pezas sur mi Via furiozo, Kaj per cxiuj Viaj ondoj Vi min premas. Sela. 8 Vi malproksimigis de mi miajn konatojn, Vi faris min abomenajxo por ili; Mi estas ensxlosita, kaj mi ne povas eliri. 9 Mia okulo mallumigxis de malgxojo; Mi vokas Vin, ho Eternulo, cxiutage, Mi etendas al Vi miajn manojn. 10 CXu por mortintoj Vi faros miraklojn? CXu malvivuloj levigxos kaj gloros Vin? Sela. 11 CXu en la tombo estos rakontata Via boneco, Kaj fidindeco en la abismo? 12 CXu en la mallumo estos konataj Viaj mirakloj, Kaj Via justeco en la lando de forgeso? 13 Sed mi vokas al Vi, ho Eternulo, Kaj matene mia pregxo Vin renkontas. 14 Kial, ho Eternulo, Vi forpusxas mian animon? Kial Vi kasxas Vian vizagxon de mi? 15 Mi estas mizera kaj senforta detempe de la juneco; Mi portas Viajn terurojn, mi konsumigxas. 16 Venis sur min Via furiozo, Viaj timigoj min dispremas. 17 Ili cxirkauxas min, kiel akvo, cxiutage; Ili tute min cxirkauxsiegxas. 18 Vi malproksimigis de mi amanton kaj amikon; Miaj konatoj estas en mallumo. 89 1 Instruo de Etan, la Ezrahxido. La favorfarojn de la Eternulo mi kantos eterne; De generacio al generacio mi sciigos Vian fidelecon per mia busxo. 2 CXar mi diris:Por eterne estas fundamentita la boneco, En la cxielo estas fortikigita Via fideleco. 3 Mi faris interligon kun Mia elektito. Mi jxuris al David, Mia sklavo: 4 Por eterne Mi fortikigos vian semon, Kaj Mi konstruis vian tronon por cxiuj generacioj. Sela. 5 Kaj la cxielo gloras Viajn miraklojn, ho Eternulo, Kaj Vian fidelecon en la anaro de la sanktuloj. 6 CXar kiu en la cxielo estas egala al la Eternulo? Kiu estas simila al la Eternulo inter la potenculoj? 7 Dio estas potenca en la anaro de la sanktuloj, Kaj timinda por cxiuj, kiuj Lin cxirkauxas. 8 Ho Eternulo, Dio Cebaot, Kiu estas potenca kiel Vi, ho Eternulo? Kaj Via fideleco estas en cxio, kio Vin cxirkauxas. 9 Vi regas la malkvietecon de la maro; Kiam levigxas gxiaj ondoj, Vi ilin kvietigas. 10 Vi faligis Rahabon, kiel mortigiton; Per Via forta brako Vi diskurigis Viajn malamikojn. 11 Al Vi apartenas la cxielo, kaj ankaux al Vi apartenas la tero; La universon, kaj cxion, kio gxin plenigas, Vi fondis. 12 La nordon kaj la sudon Vi kreis; Tabor kaj HXermon prikantas Vian nomon. 13 Vi havas brakon kun forto; Potenca estas Via mano, alta estas Via dekstra. 14 Virto kaj justeco estas la fundamento de Via trono; Boneco kaj vero iras antaux Via vizagxo. 15 Felicxa estas la popolo, kiu konas trumpetadon; Ho Eternulo, en la lumo de Via vizagxo ili marsxas; 16 Pro Via nomo ili gxojas la tutan tagon, Kaj ili fieras pro Via justeco. 17 CXar Vi estas la beleco de ilia forto; Kaj pro Via favoro altigxas nia korno. 18 CXar de la Eternulo estas nia sxildo, Kaj de la Sanktulo de Izrael estas nia regxo. 19 Tiam Vi parolis en vizio al Viaj fideluloj, Kaj Vi diris:Mi sendis helpon al heroo, Mi altigis elektiton el la popolo. 20 Mi trovis Davidon, Mian sklavon, Per Mia sankta oleo Mi lin sxmiris. 21 Mia mano lin subtenos, Kaj Mia brako lin fortikigos. 22 Ne venkos lin malamiko, Kaj malbonagulo lin ne premos. 23 Kaj Mi disbatos antaux lia vizagxo liajn malamikojn, Kaj liajn malamantojn Mi frapos. 24 Kaj Mia fideleco kaj Mia favoro estas kun li; Kaj per Mia nomo altigxos lia korno. 25 Kaj Mi etendos super la maron lian brakon Kaj super la riverojn lian dekstran manon. 26 Li vokos Min:Vi estas mia patro, Mia Dio, kaj la roko de mia savo. 27 Kaj Mi faros lin unuenaskito, CXefo super la regxoj de la tero. 28 Por cxiam Mi konservos al li Mian favoron; Kaj Mia interligo kun li estos fidela. 29 Kaj lian semon Mi faros eterna, Kaj lian tronon longedauxra kiel la cxielo. 30 Se liaj filoj forlasos Mian instruon Kaj ne iros laux Miaj legxoj; 31 Se Miajn decidojn ili malplenumos Kaj Miajn ordonojn ili ne observos: 32 Tiam Mi per bastono punos ilian pekon Kaj per batoj ilian krimon; 33 Sed Mian favoron Mi ne forprenos de li, Kaj Mian fidelecon Mi ne perfidos; 34 Mi ne malplenumos Mian interligon, Kaj tion, kio eliris el Mia busxo, Mi ne sxangxos. 35 Unu aferon Mi jxuris per Mia sankteco: Mi ne perfidos al David; 36 Lia semo estos eterna, Kaj lia trono estos kiel la suno antaux Mi. 37 Kiel la luno, gxi staros eterne, Kaj kiel la atestulo en la cxielo gxi estos fidinda. Sela. 38 Sed nun Vi forpusxis kaj malestimis, Vi koleris Vian sanktoleiton. 39 Vi disigis la interligon kun Via sklavo, JXetis sur la teron lian kronon. 40 Vi detruis cxiujn liajn barilojn, Ruinigis liajn fortikajxojn. 41 Prirabas lin cxiuj pasantoj; Li farigxis mokatajxo por siaj najbaroj. 42 Vi altigis la dekstran manon de liaj malamikoj, Vi gxojigis cxiujn liajn kontrauxulojn. 43 Vi returnis la trancxon de lia glavo, Kaj ne subtenis lin en la milito. 44 Vi forigis lian brilon, Kaj lian tronon Vi jxetis sur la teron. 45 Vi mallongigis la tagojn de lia juneco, Vi kovris lin per honto. Sela. 46 GXis kiam, ho Eternulo, Vi kasxos Vin sencxese Kaj Via kolerego brulos kiel fajro? 47 Ho, rememoru, kia estas la dauxro de mia vivo, Por kia vantajxo Vi kreis cxiujn homidojn. 48 Kiu homo vivas kaj neniam vidos morton, Savos sian animon de la mano de SXeol? Sela. 49 Kie estas Viaj antauxaj favorfaroj, mia Sinjoro, Pri kiuj Vi jxuris al David per Via fideleco? 50 Rememoru, mia Sinjoro, la malhonoron de Viaj sklavoj, Kiun mi portas en mia brusto de cxiuj multaj popoloj, 51 Kaj per kiu malhonoras Viaj malamikoj, ho Eternulo, Per kiu ili malhonoras la pasxosignojn de Via sanktoleito. 52 Glorata estu la Eternulo eterne. Amen, kaj Amen! 90 1 Pregxo de Moseo, homo de Dio. Mia Sinjoro, Vi estis por ni logxejo De generacio al generacio. 2 Antaux ol la montoj naskigxis Kaj Vi kreis la teron kaj la mondon, Kaj de eterne gxis eterne, Vi estas Dio. 3 Vi venigas homon al polvo; Kaj Vi diras:Revenu, homidoj. 4 CXar mil jaroj estas en Viaj okuloj Kiel la hierauxa tago, kiu pasis, Kaj kiel nokta gardoparto. 5 Vi forfluigas ilin torente, ili estas kiel songxo; Matene ili renovigxas kiel herbo: 6 Matene gxi floras kaj gxermas, Vespere gxi dehakigxas kaj sekigxas. 7 Jes, ni pereas de Via kolero, Kaj de Via kolerego ni neniigxas. 8 Vi metis niajn malbonagojn antaux Vin, Nian kasxitajxon antaux la lumon de Via vizagxo. 9 CXar cxiuj niaj tagoj pasis sub Via kolero, Malaperis niaj jaroj, kiel sono. 10 La dauxro de nia vivo estas sepdek jaroj, Kaj cxe forteco okdek jaroj; Kaj ilia tuta majesto estas penado kaj suferado, CXar gxi forkuras rapide kaj ni forflugas. 11 Kiu scias la forton de Via kolero, Vian timindecon kaj Vian indignon? 12 Instruu nin kalkuli niajn tagojn, Por ke ni akiru sagxan koron. 13 Returnu Vin, ho Eternulo! Kiel longe? Kaj kompatu Viajn sklavojn. 14 Satigu nin matene per Via boneco; Kaj ni kantos kaj gxojos en la dauxro de nia tuta vivo. 15 GXojigu nin tiel longe, kiel Vi nin premis, Tiom da jaroj, kiom ni vidis mizeron. 16 Al Viaj sklavoj aperu Viaj faroj, Kaj Via beleco al iliaj infanoj. 17 Kaj la favoro de la Eternulo, nia Dio, estu super ni; Kaj la faron de niaj manoj fortikigu al ni, Kaj fortikigu la faron de niaj manoj. 91 1 Kiu logxas sub la sxirmo de la Plejaltulo, Tiu ripozas en la ombro de la Plejpotenculo. 2 Mi diras al la Eternulo:Mia rifugxejo kaj mia fortikajxo Estas Dio, kiun mi fidas. 3 CXar Li savos vin de la reto de kaptisto, De la pereiga pesto. 4 Per Siaj plumoj Li sxirmos vin, Kaj sub Liaj flugiloj vi rifugxos; Lia fideleco estas sxildo kaj kiraso. 5 Ne timu la teruron de nokto, Nek sagon, kiu flugas tage, 6 Nek peston, kiu iras en mallumo, Nek epidemion, kiu ekstermas tagmeze. 7 CXe via flanko falos milo, Kaj dek miloj cxe via dekstra flanko; Sed vin gxi ne tusxos. 8 Vi nur rigardos per viaj okuloj, Kaj vi vidos la redonon al la malvirtuloj. 9 CXar Vi, ho Eternulo, estas mia defendo! La Plejaltulon vi elektis kiel vian rifugxejon. 10 Ne trafos vin malbono, Kaj frapo ne atingos vian tendon. 11 CXar al Siaj angxeloj Li ordonis pri vi, Ke ili vin gardu sur cxiuj viaj vojoj. 12 Sur la manoj ili vin portos, Por ke vi ne falpusxigxu sur sxtono per via piedo. 13 Sur leonon kaj aspidon vi pasxos, Vi piedpremos leonidon kaj drakon. 14 CXar li ekamis Min, tial Mi lin savos; Mi defendos lin, cxar li konas Mian nomon. 15 Li vokos Min, kaj Mi lin auxskultos; Mi estos kun li en mizero; Mi lin liberigos kaj honoratigos. 16 Mi satigos lin per longa vivo, Kaj aperigos al li Mian helpon. 92 1 Psalmo-kanto por la tago sabata. Bone estas glori la Eternulon Kaj prikanti Vian nomon, ho Plejaltulo; 2 Rakonti matene pri Via boneco Kaj nokte pri Via fideleco, 3 Sur dekkorda instrumento kaj sur psaltero, Per solenaj sonoj de harpo. 4 CXar Vi gxojigis min, ho Eternulo, per Viaj agoj; La farojn de Viaj manoj mi prikantos. 5 Kiel grandaj estas Viaj faroj, ho Eternulo! Tre profundaj estas Viaj pensoj. 6 Malklerulo ne scias, Kaj malsagxulo tion ne komprenas. 7 Kiam malvirtuloj verdestas kiel herbo Kaj cxiuj malbonaguloj floras, Tio kondukas al ilia ekstermigxo por eterne. 8 Kaj Vi estas alta eterne, ho Eternulo. 9 CXar jen Viaj malamikoj, ho Eternulo, Jen Viaj malamikoj pereas, Diskuras cxiuj malbonaguloj. 10 Sed mian kornon Vi altigas kiel la kornon de bubalo; Mi estas oleita per fresxa oleo. 11 Kaj mia okulo rigardas miajn malamikojn; Pri la malbonaguloj, miaj kontrauxuloj, auxdas miaj oreloj. 12 Virtulo verdestas, kiel palmo, Staras alte, kiel cedro sur Lebanon. 13 Plantitaj en la domo de la Eternulo, Ili verdestas en la kortoj de nia Dio. 14 Ili floras ankoraux en la maljuneco, Estas sukplenaj kaj fresxaj, 15 Por sciigi, ke la Eternulo estas justa, Mia fortikajxo, kaj ne ekzistas en Li maljusteco. 93 1 La Eternulo regxas; Li estas vestita de majesto; La Eternulo estas vestita kaj zonita de potenco; Kaj fortikigita estas la mondo, ke gxi ne sxanceligxu. 2 De antikve estas fortika Via trono; Vi estas de eterne. 3 Levas la riveroj, ho Eternulo, levas la riveroj sian vocxon, Levas la riveroj sian bruon; 4 Pli ol la bruo de multego da akvo, Ol la potencaj ondoj de la maro, Potenca estas la Eternulo en la altajxo. 5 Viaj legxoj estas tre fidindaj; Via domo estas ornamita de sankteco, Ho Eternulo, por eterne. 94 1 Dio de vengxo, ho Eternulo, Dio de vengxo, aperu! 2 Levigxu, Jugxanto de la tero; Redonu la meritajxon al la fieruloj. 3 Kiel longe la malvirtuloj, ho Eternulo, Kiel longe la malvirtuloj triumfos? 4 Ili estas malhumilaj, parolas arogantajxon; Fanfaronas cxiuj malbonaguloj. 5 Vian popolon, ho Eternulo, ili premas, Kaj Vian heredon ili turmentas. 6 Vidvinon kaj fremdulon ili mortigas, Kaj orfojn ili bucxas. 7 Kaj ili diras:La Eternulo ne vidas, Kaj la Dio de Jakob ne scias. 8 Komprenu, senprudentuloj en la popolo; Kaj vi, malsagxuloj, kiam vi sagxigxos? 9 CXu ne auxdas Tiu, kiu arangxis orelon? CXu ne vidas Tiu, kiu kreis okulon? 10 CXu ne punas la gxustiganto de la popoloj, Kiu instruas al homo scion? 11 La Eternulo scias la pensojn de homo, Ke ili estas vantaj. 12 Bone estas al la homo, kiun Vi, ho Eternulo, gxustigas, Kaj al kiu Vi instruas Vian legxon, 13 Por trankviligi lin en la malbonaj tagoj, GXis estos pretigita la foso por la malvirtulo. 14 CXar la Eternulo ne forpusxos Sian popolon, Kaj Sian heredon Li ne forlasos. 15 CXar jugxo revenos al vero, Kaj gxin sekvos cxiuj virtkoruloj. 16 Kiu helpas min kontraux malbonuloj? Kiu staras apud mi kontraux malbonaguloj? 17 Se la Eternulo ne estus mia helpanto, Mia animo preskaux kusxus jam silenta. 18 Kiam mi diris, ke mia piedo sxanceligxas, Via boneco, ho Eternulo, min subtenis. 19 Kiam mi havas interne multe da maltrankvilaj pensoj, Viaj konsoloj karesas mian animon. 20 CXu aligxos al Vi trono de maljusteco, Kiu arangxas maljustajxon en la nomo de la legxo? 21 Ili sin armas kontraux la animo de virtulo, Kaj sangon senkulpan ili akuzas. 22 Sed la Eternulo estos mia rifugxejo; Kaj mia Dio estos la roko de mia sxirmo. 23 Kaj Li redonos al ili por iliaj malbonagoj, Kaj por ilia malboneco Li ilin ekstermos; Ilin ekstermos la Eternulo, nia Dio. 95 1 Venu, ni kantu al la Eternulo; Ni gxoje kriu al la rifugxejo de nia helpo. 2 Ni venu antaux Lian vizagxon kun glorado, Per psalmoj ni gxoje kriu al Li. 3 CXar granda Dio estas la Eternulo Kaj granda Regxo super cxiuj dioj, 4 Kiu havas en Sia mano la profundajxojn de la tero, Kaj al kiu apartenas la altajxoj de la montoj; 5 Al kiu apartenas la maro, kaj Li gxin faris, Kaj la sekteron Liaj manoj kreis. 6 Venu, ni klinigxu, ni jxetu nin teren, Ni genuu antaux la Eternulo, nia Kreinto. 7 CXar Li estas nia Dio, Kaj ni estas la popolo de Lia pasxtejo kaj la sxafoj de Lia mano. Hodiaux, se vi auxskultas Lian vocxon, 8 Ne obstinigu vian koron, kiel en Meriba, Kiel en la tago de Masa en la dezerto, 9 Kiam viaj patroj Min incitis, Esploris kaj vidis Mian faron. 10 Kvardek jarojn Mi indignis kontraux tiu generacio, Kaj Mi diris:Ili estas popolo kun koro malgxusta, Kaj ili ne volas koni Miajn vojojn; 11 Tial Mi jxuris en Mia kolero, Ke ili ne venos en Mian ripozejon. 96 1 Kantu al la Eternulo novan kanton; Kantu al la Eternulo la tuta tero. 2 Kantu al la Eternulo, gloru Lian nomon, Proklamu de tago al tago Lian savon. 3 Rakontu inter la popoloj Lian gloron, Inter cxiuj gentoj Liajn miraklojn. 4 CXar la Eternulo estas granda kaj tre glorinda, Li estas timinda pli ol cxiuj dioj. 5 CXar cxiuj dioj de la popoloj estas nur idoloj; Sed la Eternulo kreis la cxielon. 6 Gloro kaj majesto estas antaux Li, Forto kaj beleco estas en Lia sanktejo. 7 Tributu al la Eternulo, familioj de la popoloj; Tributu al la Eternulo gloron kaj potencon. 8 Tributu al la Eternulo la honoron de Lia nomo; Alportu donacon kaj venu en Liajn kortojn. 9 Klinigxu al la Eternulo en sankta ornamo; Tremu antaux Li la tuta tero. 10 Diru inter la popoloj:La Eternulo regxas, Kaj fortikigita estas la mondo, ke gxi ne sxanceligxu; Li jugxas la popolojn en justeco. 11 GXoju la cxielo, kaj estu gaja la tero, Bruu la maro, kaj cxio, kio gxin plenigas. 12 GXoju la kampo, kaj cxio, kio estas sur gxi; Tiam kantu cxiuj arboj de la arbaro 13 Antaux la Eternulo, cxar Li venas, CXar Li venas, por jugxi la teron; Li jugxos la mondon kun justeco Kaj la popolojn kun Sia fideleco. 97 1 La Eternulo regxas; gxoju la tero; Estu gajaj la multaj insuloj. 2 Nubo kaj mallumo estas cxirkaux Li; Vero kaj justeco estas la fundamento de Lia trono. 3 Fajro iras antaux Li, Kaj bruligas cxirkauxe Liajn malamikojn. 4 Liaj fulmoj lumigas la mondon; La tero vidas, kaj tremas. 5 Montoj fandigxas kiel vakso antaux la vizagxo de la Eternulo, Antaux la vizagxo de la Sinjoro de la tuta tero. 6 La cxielo rakontas Lian veron, Kaj cxiuj popoloj vidas Lian gloron. 7 Hontigxu cxiuj, kiuj servas al idoloj, Kiuj lauxdas sin pro diacxoj. Klinigxu antaux Li cxiuj dioj. 8 Auxdis kaj ekgxojis Cion, Kaj ektriumfis la filinoj de Jehuda Pro Viaj jugxoj, ho Eternulo. 9 CXar Vi, ho Eternulo, estas Plejalta super la tuta tero, Vi tre alte levigxis super cxiuj dioj. 10 Amantoj de la Eternulo, malamu malbonon. Li gardas la animojn de Siaj fideluloj; Li savos ilin de la mano de malvirtuloj. 11 Lumo versxigxas sur virtulon, Kaj gxojo sur purkorulojn. 12 GXoju, virtuloj, pro la Eternulo, Kaj gloru Lian sanktan nomon. 98 1 Psalmo. Kantu al la Eternulo novan kanton, CXar miraklojn Li faris; Helpis Lin Lia dekstra mano kaj Lia sankta brako. 2 La Eternulo aperigis Sian savon; Antaux la okuloj de la popoloj Li malkasxis Sian justecon. 3 Li memoras Sian bonecon kaj Sian fidelecon al la domo de Izrael. Vidis cxiuj finoj de la tero la helpon de nia Dio. 4 GXoje kriu al la Eternulo la tuta tero; Kantu, gloru, kaj muziku. 5 Muziku al la Eternulo per harpo, Per harpo kaj per sonoj de psalmo. 6 Per trumpetoj kaj per sono de korno GXoje kriu antaux la Regxo, la Eternulo. 7 Bruu la maro, kaj cxio, kio gxin plenigas, La mondo kaj gxiaj logxantoj. 8 La riveroj plauxdu per la manoj, La montoj kune kantu gxoje, 9 Antaux la Eternulo, cxar Li venas, por jugxi la teron; Li jugxos la mondon kun justeco kaj la popolojn kun vereco. 99 1 La Eternulo regxas, tremas la popoloj; Li sidas sur keruboj, sxanceligxas la tero. 2 La Eternulo estas granda en Cion, Kaj Li estas alte super cxiuj popoloj. 3 Oni gloru Vian grandan kaj timindan nomon: Li estas sankta. 4 Kaj la forton de la regxo, kiu amas justecon, Vi fortikigis en praveco; Jugxon kaj justecon en Jakob Vi arangxis. 5 Altigu la Eternulon, nian Dion, Kaj klinigxu antaux la benketo de Liaj piedoj: Li estas sankta. 6 Moseo kaj Aaron estas inter Liaj pastroj, Kaj Samuel estas inter tiuj, kiuj vokas Lian nomon; Ili vokis al la Eternulo, kaj Li ilin auxskultis. 7 El nuba kolono Li parolis al ili; Ili observis Liajn regulojn, kaj la legxon, kiun Li donis al ili. 8 Ho Eternulo, nia Dio, Vi ilin auxskultis; Vi estis por ili Dio pardonanta, kvankam vengxanto por iliaj faroj. 9 Altigu la Eternulon, nian Dion, Kaj klinigxu antaux Lia sankta monto; CXar sankta estas la Eternulo, nia Dio. 100 1 Psalmo de dankado. GXoje kriu al la Eternulo la tuta tero! 2 Servu al la Eternulo kun gxojo, Venu antaux Lian vizagxon kun kanto. 3 Sciu, ke la Eternulo estas Dio; Li nin kreis, kaj al Li ni apartenas, Lia popolo kaj sxafoj de Lia pasxtejo. 4 Eniru en Liajn pordegojn kun dankado, En Liajn kortojn kun lauxdado. Gloru Lin, benu Lian nomon; 5 CXar la Eternulo estas bona; Lia favorkoreco estas eterna, Kaj de generacio al generacio dauxras Lia fideleco. 101 1 Psalmo de David. Bonecon kaj justecon mi prikantos; Al Vi, ho Eternulo, mi muzikos. 2 Mi penas iri prudente la vojon de pieco; Kiam Vi venos al mi? Mi iras kun pura koro interne de mia domo. 3 Mi ne metas antaux miajn okulojn malbonan aferon; Mi malamas farojn de malfideleco, Ili ne aligxas al mi. 4 Koro perversa forigxu de mi; Malbonon mi ne volas koni. 5 Kiu sekrete kalumnias sian proksimulon, tiun mi ekstermos; Kiu havas fieran okulon kaj malhumilan koron, tiun mi ne toleros. 6 Miaj okuloj restas turnataj al la fideluloj de la tero, ke ili sidu kun mi; Kiu iras la vojon de pieco, tiu servu al mi. 7 Ne logxos interne de mia domo iu, kiu agas hipokrite; Kiu diras malveron, tiu ne staros antaux miaj okuloj. 8 Fervore mi ekstermos cxiujn malvirtulojn de la lando, Por elradikigi el la urbo de la Eternulo cxiujn krimulojn. 102 1 Pregxo de mizerulo, kiam li perdas la fortojn kaj elversxas antaux la Eternulo sian malgxojon. Ho Eternulo, auxskultu mian pregxon; Kaj mia krio venu al Vi. 2 Ne kasxu antaux mi Vian vizagxon en la tago de mia suferado; Klinu al mi Vian orelon; En la tago, kiam mi vokas, rapide auxskultu min. 3 CXar pasis kiel fumo miaj tagoj, Kaj miaj ostoj cxirkauxbrulis kiel en forno. 4 Falcxigxis kiel herbo kaj sekigxis mia koro, CXar mi forgesis mangxi mian panon. 5 De la vocxo de mia plorado Algluigxis miaj ostoj al mia karno. 6 Mi similigxis al pelikano en la dezerto, Mi farigxis kiel noktuo en ruinoj. 7 Mi ne dormas, Kaj mi estas kiel birdo solulo sur tegmento. 8 CXiutage insultas min miaj malamikoj, Miaj mokantoj jxuras per mi. 9 CXar cindron mi mangxis kiel panon, Kaj mian trinkajxon mi miksis kun larmoj, 10 Kauxze de Via kolero kaj indigno; CXar Vi min levis kaj jxetis. 11 Miaj tagoj malaperas kiel ombro, Kaj mi sekigxas kiel herbo. 12 Sed Vi, ho Eternulo, restas eterne; Kaj la memoro pri Vi restas de generacio al generacio. 13 Vi levigxos, Vi korfavoros Cionon; CXar estas tempo por gxin kompati, cxar venis la tempo. 14 CXar Viaj sklavoj ekamis gxiajn sxtonojn, CXarma estas por ili gxia polvo. 15 Kaj ektimos popoloj la nomon de la Eternulo, Kaj cxiuj regxoj de la tero Vian gloron. 16 CXar la Eternulo rekonstruis Cionon, Kaj aperis en Sia gloro. 17 Li Sin turnis al la pregxo de la forlasitoj, Kaj ne forpusxis ilian petegon. 18 CXi tio estos skribita por estontaj generacioj; Kaj rekreita popolo gloros la Eternulon. 19 CXar Li rigardis malsupren el Sia sankta altajxo, El la cxielo la Eternulo direktis rigardon al la tero, 20 Por auxdi la gxemon de malliberulo, Por liberigi la kondamnitajn al morto; 21 Por ke oni rakontu en Cion pri la nomo de la Eternulo Kaj en Jerusalem pri Lia gloro, 22 Kiam kolektigxos kune la popoloj kaj regnoj, Por servi al la Eternulo. 23 Li lacigis en la vojo miajn fortojn, Li mallongigis miajn tagojn. 24 Mi diras:Ho mia Dio, ne forprenu min en la mezo de miaj tagoj, Vi, kies jaroj estas de generacio al generacio. 25 En antikveco Vi fondis la teron; Kaj la cxielo estas la faro de Viaj manoj. 26 Ili pereos, sed Vi restos; Kaj cxiuj ili eluzigxos kiel vesto, Kiel veston Vi ilin sxangxos, kaj ili sxangxigxos. 27 Sed Vi restas la sama, Kaj Viaj jaroj ne finigxos. 28 La filoj de Viaj sklavoj restos, Kaj ilia semo fortikigxos antaux Vi. 103 1 De David. Benu, ho mia animo, la Eternulon, Kaj mia tuta internajxo Lian sanktan nomon. 2 Benu, ho mia animo, la Eternulon, Kaj ne forgesu cxiujn Liajn bonfarojn. 3 Li pardonas cxiujn viajn pekojn, Li sanigas cxiujn viajn malsanojn; 4 Li savas de la tombo vian vivon, Li kronas vin per boneco kaj favorkoreco; 5 Li satigas per bonajxoj vian maljunan agxon, Ke via juneco renovigxas kiel cxe aglo. 6 La Eternulo faras justecon kaj jugxon al cxiuj prematoj. 7 Li sciigis Siajn vojojn al Moseo, Siajn farojn al la Izraelidoj. 8 Favorkora kaj kompatema estas la Eternulo, Longetolerema kaj tre bona. 9 Ne eterne Li indignas, Kaj ne por cxiam Li koleras. 10 Ne laux niaj pekoj Li agis kun ni, Kaj ne laux niaj krimoj Li redonis al ni. 11 CXar kiel alte estas la cxielo super la tero, Tiel granda estas Lia boneco por tiuj, kiuj Lin timas. 12 Kiel malproksime estas la oriento de la okcidento, Tiel Li malproksimigis de ni niajn pekojn. 13 Kiel patro korfavoras filojn, Tiel la Eternulo korfavoras tiujn, kiuj Lin timas. 14 CXar Li scias nian esencon; Li memoras, ke ni estas polvo. 15 La tagoj de homo estas kiel herbo; Kiel floro de kampo, tiel li floras. 16 Pasas super gxi vento, kaj gxi jam ne ekzistas; Kaj gxia loko gxin jam ne rekonas. 17 Sed la boneco de la Eternulo dauxras eterne al tiuj, kiuj Lin timas, Kaj Lia bonfaremeco iras gxis la pranepoj, 18 Kiuj observas Lian interligon Kaj memoras Liajn ordonojn por ilin plenumi. 19 La Eternulo starigis en la cxielo Sian tronon; Kaj Lia regxeco regas cxion. 20 Benu la Eternulon Liaj angxeloj, potencaj per sia forto, Kiuj plenumas Lian vorton, Por ke oni obeu la vocxon de Lia vorto. 21 Benu la Eternulon cxiuj Liaj cxirkauxantoj, Liaj servantoj, kiuj plenumas Lian volon. 22 Benu la Eternulon cxiuj Liaj kreitajxoj, En cxiuj lokoj de Lia regado. Benu, ho mia animo, la Eternulon. 104 1 Benu, ho mia animo, la Eternulon. Ho Eternulo, mia Dio, Vi estas tre granda, De majesto kaj beleco Vi estas vestita; 2 Vi, kiu estas cxirkauxkovrita de lumo kiel de vesto, Kiu sternas la cxielon kiel tapisxon; 3 Kiu arangxas sur la akvo Siajn cxambrojn, Kiu faras la nubojn Lia veturilo; Kiu iras sur la flugiloj de la vento; 4 Kiu faras la ventojn Liaj senditoj, Flamantan fajron Liaj servantoj; 5 Kiu fondis la teron sur gxiaj fundamentoj, Ke gxi neniam sxanceligxos. 6 La abismon Vi kovris kiel per vesto, Sur la montoj staras akvo; 7 De Via minaco gxi kuras, De la vocxo de Via tondro gxi forrapidas. 8 GXi levigxas sur montojn, mallevigxas sur valojn, Al tiu loko, kiun Vi destinis por gxi. 9 Vi faris limon, kiun gxi ne superpasxos, Por ke gxi ne revenu por kovri la teron. 10 Vi sendas fontojn al la riveroj, Kiuj iras inter montoj; 11 Ili trinkigas cxiujn kampajn bestojn; Sovagxaj azenoj kvietigas sian soifon. 12 Apud ili logxas la birdoj cxielaj, El inter la brancxoj ili sonigas sian vocxon. 13 Vi trinkigas la montojn el Viaj cxambroj; Per la produktoj de Viaj faroj satigxas la tero. 14 Vi kreskigas herbon por la bruto, Kaj verdajxon, kiu servas al la homo, Por elirigi panon el la tero. 15 Kaj la vino gajigas la koron de la homo, La vizagxo brilas de la oleo, Kaj la pano fortikigas la koron de la homo. 16 Satigxas la arboj de la Eternulo, La cedroj de Lebanon, kiujn Li plantis; 17 Kaj tie nestas birdoj; Cikonio havas sian logxejon sur abioj; 18 La altaj montoj estas por la ibeksoj, La rokoj estas rifugxejo por la hirakoj. 19 Li arangxis la lunon laux la partoj de tempo; La suno scias sian subiron. 20 Vi sendas mallumon, kaj farigxas nokto, Dum kiu vagas cxiuj arbaraj bestoj; 21 La leonidoj krias pri rabakiro, Por peti de Dio sian mangxajxon. 22 Kiam levigxas la suno, Ili sin kasxas kaj kusxigxas en siaj logxejoj. 23 Eliras homo por sia okupigxo, Por sia laboro gxis la vespero. 24 Kiel multaj estas Viaj faroj, ho Eternulo! CXion Vi faris kun sagxo; La tero estas plena de Viaj faritajxoj. 25 Jen la maro, granda kaj vasta: Tie estas rampajxoj sennombraj, Bestoj malgrandaj kaj grandaj; 26 Tie iras sxipoj; Tie estas la levjatano, kiun Vi kreis, ke gxi tie ludu. 27 CXiuj ili atendas de Vi, Ke Vi donu al ili mangxon en gxia tempo. 28 Vi donas al ili, ili kolektas; Vi malfermas Vian manon, kaj ili satigxas de bonajxo. 29 Vi kasxas Vian vizagxon, tiam ili ektimas; Vi forprenas ilian spiriton, Tiam ili mortas kaj revenas al sia polvo. 30 Vi sendas Vian spiriton, tiam ili kreigxas; Kaj Vi renovigas la vizagxon de la tero. 31 Gloro al la Eternulo estu eterne; La Eternulo gxoju pri Siaj faritajxoj. 32 Li ekrigardas la teron, kaj gxi tremas; Li ektusxas la montojn, kaj ili fumigxas. 33 Mi kantados al la Eternulo, dum mi vivos; Mi muzikados al mia Dio, dum mi estos. 34 Agrabla estu al Li mia meditado; Mi gxojos pri la Eternulo. 35 Malaperu pekuloj de sur la tero, Kaj malvirtuloj ne plu ekzistu. Benu, ho mia animo, la Eternulon. Haleluja! 105 1 Gloru la Eternulon, voku Lian nomon; Sciigu inter la popoloj Liajn farojn. 2 Kantu al Li, muziku al Li; Parolu pri cxiuj Liaj mirakloj. 3 Lauxdu Lian sanktan nomon; GXoju la koro de tiuj, kiuj sercxas la Eternulon. 4 Turnu vin al la Eternulo kaj al Lia potenco; Sercxu cxiam Lian vizagxon. 5 Memoru Liajn miraklojn, kiujn Li faris, Liajn signomiraklojn kaj la jugxojn de Lia busxo; 6 Vi, semo de Abraham, Lia sklavo, Filoj de Jakob, Liaj elektitoj. 7 Li estas la Eternulo, nia Dio; Sur la tuta tero estas Liaj jugxoj. 8 Li memoras eterne Sian interligon, La vorton, kiun Li testamentis por mil generacioj, 9 Kiun Li interkonsentis kun Abraham Kaj jxuris al Isaak. 10 Li metis gxin por Jakob kiel legxon, Por Izrael kiel eternan interligon, 11 Dirante:Al vi Mi donos la landon Kanaanan Kiel vian parton heredan. 12 Kiam ili estis malgrandnombraj, Malmultaj, kaj fremduloj en gxi, 13 Kaj ili iradis de popolo al popolo, El unu regno al alia gento, 14 Tiam Li al neniu permesis premi ilin, Kaj Li punis pro ili regxojn, dirante: 15 Ne tusxu Miajn sanktoleitojn, Kaj al Miaj profetoj ne faru malbonon. 16 Kaj Li sendis malsaton en la landon, Rompis cxion, kio portis panon. 17 Li sendis antaux ili homon: Jozef estis vendita kiel sklavo. 18 Oni enpremis liajn piedojn en katenojn, Fero sxargxis lian korpon, 19 GXis la tempo, kiam venis Lia vorto; La parolo de la Eternulo lin elprovis. 20 Regxo sendis kaj malligis lin, Reganto super popoloj liberigis lin; 21 Li faris lin sinjoro super lia domo Kaj reganto super lia tuta havo, 22 Ke li submetu al si liajn eminentulojn Kaj sagxigu liajn maljunulojn. 23 Kaj Izrael venis en Egiptujon, Kaj Jakob enmigris en la landon de HXam. 24 Kaj Li tre kreskigis Sian popolon, Kaj faris gxin pli forta ol gxiaj malamikoj. 25 Li malgxustigis ilian koron, Ke ili ekmalamis Lian popolon, ekruzis kontraux Liaj sklavoj. 26 Li sendis Moseon, Sian sklavon, Kaj Aaronon, kiun Li elektis. 27 Ili faris inter ili Liajn pruvosignojn Kaj miraklojn en la lando de HXam. 28 Li sendis mallumon kaj mallumigis; Kaj ili ne atentis Liajn vortojn. 29 Li sxangxis ilian akvon en sangon, Kaj senvivigis iliajn fisxojn. 30 Ilia tero eksvarmigis ranojn, En la cxambroj de iliaj regxoj. 31 Li diris, kaj venis fiinsektoj, Pedikoj en cxiuj iliaj regionoj. 32 Antataux pluvo Li donis al ili hajlon, Flamantan fajron en ilia lando. 33 Li batis iliajn vinbertrunkojn kaj iliajn figarbojn, Kaj rompis la arbojn en iliaj limoj. 34 Li diris, kaj venis akridoj kaj skaraboj sennombraj 35 Kaj formangxis la tutan herbon en ilia lando Kaj formangxis la produktojn de ilia tero. 36 Kaj Li mortigis cxiujn unuenaskitojn en ilia lando, La komencajxojn de cxiuj iliaj fortoj. 37 Sed ilin Li elkondukis kun argxento kaj oro, Kaj en iliaj triboj estis neniu kadukulo. 38 GXojis Egiptujo, kiam ili eliris, CXar atakis gxin timo antaux ili. 39 Li etendis nubon, kiel kovron; Kaj fajron, por ke gxi lumu en la nokto. 40 Ili petis, kaj Li sendis koturnojn, Kaj per pano cxiela Li ilin satigis. 41 Li malfermis rokon, Kaj ekfluis akvo kaj ekiris kiel rivero en la dezerto. 42 CXar Li memoris Sian sanktan vorton Al Abraham, Sia sklavo. 43 Kaj Li elkondukis Sian popolon en gxojo, Siajn elektitojn kun kantado. 44 Kaj Li donis al ili la landojn de popoloj, Kaj la laboron de gentoj ili heredis; 45 Por ke ili plenumu Liajn legxojn Kaj konservu Liajn instruojn. Haleluja! 106 1 Haleluja! Gloru la Eternulon, cxar Li estas bona; CXar eterna estas Lia boneco. 2 Kiu eldiros la potencon de la Eternulo, Auxdigos Lian tutan gloron? 3 Bone estas al tiuj, kiuj observas justecon, Kiuj agas bone en cxiu tempo. 4 Memoru min, ho Eternulo, pro favoro al Via popolo; Sendu al mi Vian savon, 5 Por ke mi vidu la bonstaton de Viaj elektitoj, Por ke mi gxoju kun la gxojo de Via popolo, Por ke mi triumfu kun Via heredo. 6 Ni pekis kune kun niaj patroj, Ni malbonagis, ni malvirtis. 7 Niaj patroj en Egiptujo ne komprenis Viajn miraklojn, Ne memoris Vian grandan bonecon; Kaj ili ribelis apud la maro, apud la Rugxa Maro. 8 Sed Li savis ilin pro Sia nomo, Por montri Sian potencon. 9 Kaj Li ekkriis al la Rugxa Maro, kaj gxi elsekigxis; Kaj Li kondukis ilin tra la abismoj, kiel tra la dezerto. 10 Kaj Li savis ilin el la mano de la malamanto, Kaj Li liberigis ilin en la mano de la malamiko. 11 Kaj la akvo kovris iliajn kontrauxulojn; Ecx unu el ili ne restis. 12 Tiam ili ekkredis al Liaj vortoj, Ili ekkantis Lian gloron. 13 Sed baldaux ili forgesis Liajn farojn, Ili ne fidis Lian konsilon. 14 Ili fordonis sin al siaj kapricoj en la dezerto, Kaj ili incitis Dion en la stepo. 15 Kaj Li plenumis ilian deziron, Sed Li sendis pereon al iliaj animoj. 16 Ili enviis Moseon en la tendaro, Aaronon, sanktulon de la Eternulo. 17 Malfermigxis la tero kaj englutis Datanon, Kaj kovris la anaron de Abiram. 18 Kaj ekbrulis fajro en ilia anaro, Flamo forbruligis la malvirtulojn. 19 Ili faris bovidon cxe HXoreb, Kaj adorklinigxis antaux fandajxo. 20 Ili sxangxis sian honoron En bildon de bovo, kiu mangxas herbon. 21 Ili forgesis Dion, sian savanton, Kiu faris grandajn farojn en Egiptujo, 22 Miraklojn en la lando de HXam, Timindajxojn apud la Rugxa Maro. 23 Kaj Li decidis ekstermi ilin; Sed Moseo, Lia elektito, starigxis antaux Li cxe la fendo, Por forklini Lian koleregon, ke Li ilin ne ekstermu. 24 Kaj ili malsxatis la dezirindan landon, Ili ne kredis al Lia vorto. 25 Ili murmuris en siaj tendoj, Kaj ne auxskultis la vocxon de la Eternulo. 26 Tial Li jxuris al ili per levo de Sia mano, Por faligi ilin en la dezerto, 27 Kaj por disfaligi ilian semon inter la popoloj, Kaj disjxeti ilin en la landojn. 28 Kaj ili aligxis al Baal-Peor, Kaj mangxis oferricevojn de malvivuloj. 29 Kaj ili kolerigis Lin per siaj faroj; Kaj disvastigxis inter ili epidemio. 30 Kaj starigxis Pinehxas kaj arangxis jugxon; Kaj la epidemio haltis. 31 Kaj tio estas kalkulita al li kiel bonfaro, Por cxiuj generacioj kaj eterne. 32 Kaj ili kolerigis Lin cxe la akvo de Meriba, Kaj pro ili farigxis malbono al Moseo; 33 CXar ili maldolcxigis lian spiriton, Kaj li eldiris ion nepripensitan per sia busxo. 34 Ili ne ekstermis la popolojn, Pri kiuj diris al ili la Eternulo; 35 Sed ili miksigxis kun la popoloj Kaj lernis iliajn farojn; 36 Ili servis al iliaj idoloj, Kaj cxi tiuj farigxis reto por ili. 37 Kaj ili oferdonis siajn filojn kaj filinojn al demonoj; 38 Kaj ili versxis senkulpan sangon, la sangon de siaj filoj kaj filinoj, Kiujn ili oferportis al la Kanaanaj idoloj; Kaj la tero malpurigxis de sango. 39 Kaj ili malpurigxis per siaj faroj, Kaj malcxastigxis per siaj agoj. 40 Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Lia popolo, Kaj Li abomenis Sian heredon; 41 Kaj Li donis ilin en la manojn de idolanoj, Kaj iliaj malamantoj ekregis super ili. 42 Kaj premis ilin iliaj malamikoj, Kaj sub la manoj de cxi tiuj ili humiligxis. 43 Multajn fojojn Li ilin savis; Sed ili ribeladis per siaj entreprenoj, Kaj ili senfortigxis pro sia krimeco. 44 Sed Li ekrigardis ilian suferon, Kiam Li auxdis ilian kriadon; 45 Kaj Li rememoris Sian interligon kun ili, Kaj Li ekbedauxris laux Sia granda favorkoreco; 46 Kaj Li aperigis kompaton por ili CXe cxiuj iliaj malliberigintoj. 47 Savu nin, ho Eternulo, nia Dio, Kaj kolektu nin el inter la popoloj, Por glori Vian sanktan nomon, Por triumfi pro Via gloro. 48 Glorata estu la Eternulo, Dio de Izrael, de eterne gxis eterne. Kaj la tuta popolo diru:Amen. Haleluja! 107 1 Gloru la Eternulon, cxar Li estas bona; CXar eterna estas Lia boneco: 2 Diru la liberigitoj de la Eternulo, Kiujn Li liberigis el la mano de malamiko, 3 Kiujn Li kolektis el la landoj, De oriento kaj okcidento, De nordo kaj de la maro. 4 Ili vagis en la dezerto, laux vojo senviva, Urbon logxatan ili ne trovis; 5 Ili malsatis kaj soifis, Ilia animo en ili senfortigxis. 6 Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero, Kaj Li liberigis ilin el ilia mizero. 7 Kaj Li kondukis ilin laux gxusta vojo, Ke ili venu al urbo logxata. 8 Ili gloru la Eternulon por Lia boneco, Kaj por Liaj mirakloj antaux la homidoj. 9 CXar Li satigis animon soifantan, Kaj animon malsatan Li plenigis per bonajxo. 10 Ili sidis en mallumo kaj en ombro de morto, Katenitaj de mizero kaj fero; 11 CXar ili malobeis la vortojn de Dio Kaj malsxatis la decidon de la Plejaltulo. 12 Kaj Li frapis ilian koron per sufero; Ili falis, kaj neniu helpis. 13 Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero, Kaj Li liberigis ilin el ilia mizero. 14 Li eligis ilin el mallumo kaj ombro de morto, Kaj iliajn ligilojn Li dissxiris. 15 Ili gloru la Eternulon por Lia boneco, Kaj por Liaj mirakloj antaux la homidoj. 16 CXar Li rompis kuprajn pordojn, Kaj disbatis ferajn riglilojn. 17 La malsagxuloj suferis pro siaj pekaj vojoj Kaj pro siaj krimoj; 18 CXiujn mangxojn abomenis ilia animo, Kaj ili atingis la pordegon de la morto. 19 Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero, Kaj Li liberigis ilin el ilia mizero. 20 Li sendis Sian vorton, Kaj Li sanigis ilin kaj savis ilin de la tombo. 21 Ili gloru la Eternulon por Lia boneco, Kaj por Liaj mirakloj antaux la homidoj. 22 Kaj ili oferdonu dankajn oferojn, Kaj rakontu Liajn farojn kun kantado. 23 Kiuj veturas per sxipoj sur la maro, Kiuj komercas sur grandaj akvoj, 24 Tiuj vidis la farojn de la Eternulo Kaj Liajn miraklojn en la profundo. 25 Li diris, kaj aperis granda ventego Kaj alte levis gxiajn ondojn: 26 Ili levigxas gxis la cxielo, mallevigxas en la abismojn; Ilia animo konsumigxas de sufero; 27 Ili iras cxirkauxe kaj sxanceligxas kiel ebriulo, Kaj ilia tuta sagxeco malaperas. 28 Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero, Kaj Li eligis ilin el ilia mizero. 29 Li kvietigis la ventegon, Kaj gxiaj ondoj silentigxis. 30 Kaj ili ekgxojis, kiam farigxis silente; Kaj Li alkondukis ilin al la dezirata haveno. 31 Ili gloru la Eternulon por Lia boneco, Kaj por Liaj mirakloj antaux la homidoj. 32 Kaj ili altigu Lin en popola kunveno, Kaj en kunsido de plejagxuloj ili Lin lauxdu. 33 Li sxangxas riverojn en dezerton, Kaj fontojn de akvo en sekajxon; 34 Fruktoportan teron en salan dezerton, Pro la malboneco de gxiaj logxantoj. 35 Li sxangxas dezerton en lagon, Kaj sekan teron en fontojn de akvo; 36 Kaj Li logxigas tie malsatulojn, Kaj ili konstruas urbon logxatan. 37 Kaj ili prisemas kampojn, Plantas vinberujojn, kaj ricevas fruktojn. 38 Kaj Li ilin benas, kaj ili tre multigxas, Kaj brutoj ne mankas al ili. 39 Kaj kiam ili estas tre malmultaj kaj malfortaj Pro la premanta malbono kaj mizero, 40 Li versxas honton sur eminentulojn, Kaj erarvagigas ilin en dezerto senvoja. 41 Malricxulon Li altigas el mizero, Kaj kreas familiojn kiel sxafojn. 42 La virtuloj tion vidas, kaj gxojas; Kaj cxia malboneco fermas sian busxon. 43 Kiu estas sagxa, tiu tion observu, Kaj oni komprenu la favorajxojn de la Eternulo. 108 1 Kanto. Psalmo de David. Fortika estas mia koro, ho Dio; Mi kantos kaj gloros kun mia honoro. 2 Vekigxu, psaltero kaj harpo; Mi vekos la matenan cxielrugxon. 3 Mi gloros Vin, ho Eternulo, inter la popoloj; Kaj mi prikantos Vin inter la gentoj. 4 CXar granda gxis super la cxielo estas Via boneco, Kaj gxis la nuboj estas Via vero. 5 Altigxu super la cxielo, ho Dio; Kaj Via gloro estu super la tuta tero. 6 Por ke liberigxu viaj amatoj, Helpu per Via dekstra mano, kaj auxskultu min. 7 Dio diris en Sia sanktejo:Mi triumfos; Mi dividos SXehxemon, kaj la valon Sukot Mi mezuros. 8 Al Mi apartenas Gilead, al Mi apartenas Manase; Efraim estas la forto de Mia kapo, Jehuda estas Mia sceptro. 9 Moab estas Mia lavopelvo; Sur Edomon Mi jxetos Mian sxuon; Super Filisxtujo Mi triumfe krios. 10 Kiu enkondukos min en fortikigitan urbon? Kiu alkondukos min gxis Edom? 11 CXu ne Vi, ho Dio, forlasis nin? Vi ne eliras, ho Dio, kun niaj militistaroj. 12 Donu al ni helpon kontraux la malamiko; Vanta estas helpo de homo. 13 Kun Dio ni faros heroajxojn; Kaj Li dispremos niajn malamikojn. 109 1 Al la hxorestro. Psalmo de David. Ho Dio, mia gloro, ne silentu. 2 CXar busxon malvirtan kaj busxon malican ili malfermis kontraux mi, Ili parolas kun mi per mensogema lango. 3 Per vortoj de malamo ili min cxirkauxis, Kaj ili militas kontraux mi sen mia kulpo. 4 Por mia amo ili min malamas; Sed mi pregxas. 5 Ili pagas al mi malbonon por bono Kaj malamon por mia amo. 6 Metu malvirtulon super lin; Kaj kontrauxulo starigxu cxe lia dekstra mano. 7 Kiam li estos jugxata, li eliru kulpa; Kaj lia pregxo estu peko. 8 Liaj tagoj estu malmultaj; Lian oficon ricevu alia. 9 Liaj infanoj estu orfoj, Kaj lia edzino estu vidvino. 10 Liaj infanoj vagadu, Kaj ili petu kaj sercxu apud siaj ruinoj. 11 Kreditoro forprenu cxion, kion li havas; Kaj fremduloj disrabu lian laboron. 12 Neniu faru al li ion bonan; Kaj ne trovigxu kompatanto por liaj orfoj. 13 Lia idaro estu kondamnita al ekstermo; En la dua generacio elvisxigxu ilia nomo. 14 La malbonago de liaj patroj rememorigxu al la Eternulo, Kaj la peko de lia patrino ne elvisxigxu. 15 Ili estu cxiam antaux la Eternulo, Kaj Li ekstermu la memoron pri ili de sur la tero. 16 Pro tio, ke li ne memoris fari bonfarojn, Kaj ke li persekutis mizerulon kaj malricxulon kaj korsuferanton, Por lin mortigi. 17 Li amis malbenon, kaj gxi venis sur lin; Li ne volis benon, kaj gxi malproksimigxis de li. 18 Li metis sur sin malbenon, kiel veston; Kaj gxi penetris en lian internon, kiel akvo, Kaj en liajn ostojn, kiel oleo. 19 GXi estu por li kiel vesto, per kiu li sin kovras, Kaj kiel zono, kiun li cxiam portas cxirkaux si. 20 Tia estas de la Eternulo la agado kontraux miaj kontrauxuloj, Kaj kontraux tiuj, kiuj parolas malbonon kontraux mia animo. 21 Kaj Vi, ho Eternulo, mia Sinjoro, agu kun mi pro Via nomo; CXar bona estas Via favorkoreco, savu min. 22 CXar mi estas malricxulo kaj mizerulo, Kaj mia koro estas rompita en mia interno. 23 Kiel ombro longigxanta mi malaperas; Oni forskuas min kiel akridon. 24 Miaj genuoj senfortigxis de fastado, Kaj mia karno perdis la grason. 25 Kaj mi farigxis mokatajxo por ili; Kiam ili vidas min, ili balancas sian kapon. 26 Helpu min, ho Eternulo, mia Dio; Savu min laux Via boneco. 27 Kaj oni sciu, ke tio estas Via mano; Ke Vi, ho Eternulo, tion faris. 28 Ili malbenas, sed Vi benu; Ili levigxis, sed ili estos hontigitaj, kaj Via sklavo gxojos. 29 Miaj kontrauxuloj kovrigxu per malhonoro, Kaj ili envolvigxu en sian honton kiel en veston. 30 Mi forte gloros la Eternulon per mia busxo, Kaj meze de multaj homoj mi Lin lauxdos. 31 CXar Li staras cxe la dekstra flanko de malricxulo, Por savi lin de tiuj, kiuj jugxas lian animon. 110 1 Psalmo de David. La Eternulo diris al mia sinjoro:Sidu dekstre de Mi, GXis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj. 2 La sceptron de via potenco la Eternulo sendos el Cion: Regu inter viaj malamikoj. 3 En la tago de via potenco via popolo volonte sin donas al vi en sankta ornamo. De la komenco de matenrugxo aligxas al vi la roso de via junularo. 4 La Eternulo jxuris, kaj ne pentos; Vi estas pastro por cxiam, Laux la maniero de Melkicedek. 5 La Sinjoro cxe via dekstra flanko Frapas regxojn en la tago de Sia kolero. 6 Li jugxos inter la popoloj, inter plene da kadavroj; Li frakasos la cxefon de granda lando. 7 Li trinkos el rivero sur la vojo; Tial li levos la kapon. 111 1 Haleluja! Mi gloras la Eternulon per mia tuta koro, En rondo de piuloj kaj en kunveno. 2 Grandaj estas la faroj de la Eternulo, Sercxataj de cxiuj, kiuj ilin amas. 3 Bela kaj majesta estas Lia verko, Kaj Lia justeco restas eterne. 4 Memorindaj Li faris Siajn miraklojn; Kompatema kaj favorkora estas la Eternulo. 5 Li donas mangxon al tiuj, kiuj Lin timas; Li memoras eterne Sian interligon. 6 La potencon de Siaj fortoj Li aperigis al Sia popolo, Doninte al ili la heredon de gentoj. 7 La faroj de Liaj manoj estas vero kaj justeco; Perfektaj estas cxiuj Liaj ordonoj; 8 Ili estas fortikaj por eterne, Faritaj per vero kaj honesto. 9 Liberigon Li sendis al Sia popolo; Li arangxis por cxiam Sian interligon. Sankta kaj respektinda estas Lia nomo. 10 Komenco de sagxeco estas timo antaux la Eternulo; Bonan prudenton havas cxiuj plenumantoj. Lia gloro restas eterne. 112 1 Haleluja! Bone estas al la homo, kiu timas la Eternulon Kaj tre amas Liajn ordonojn. 2 Forta sur la tero estos lia semo; La gento de virtuloj estos benita. 3 Bonstato kaj ricxeco estas en lia domo; Kaj lia justeco restas eterne. 4 En mallumo levigxas lumo por la virtulo. Li estas kompatema, favorkora, kaj justa. 5 Bone estas al la homo, kiu kompatas kaj pruntedonas, Kiu pesas siajn farojn per justeco. 6 CXar neniam li falos; Virtulo estos memorata eterne. 7 Malbonan famon li ne timos; Fortika estas lia koro, gxi fidas la Eternulon. 8 Sensxanceligxa estas lia koro; Li ne timas, gxis li vidas la pereon de siaj malamikoj. 9 Li sxutas kaj donas al la malricxuloj; Lia justeco restas eterne, Lia korno altigxos en honoro. 10 La malvirtulo vidas kaj cxagrenigxas, Kunfrapas la dentojn kaj konsumigxas. La deziro de malvirtuloj pereos. 113 1 Haleluja! Gloru, sklavoj de la Eternulo, Gloru la nomon de la Eternulo. 2 La nomo de la Eternulo estu benata De nun kaj eterne. 3 De la levigxejo de la suno gxis gxia mallevigxejo Estas glorata la nomo de la Eternulo. 4 Alte super cxiuj popoloj estas la Eternulo; Super la cxielo estas Lia gloro. 5 Kiu estas kiel la Eternulo, nia Dio, Kiu sidas alte, 6 Kiu klinigxas por rigardi La cxielon kaj la teron, 7 Kiu el la polvo restarigas mizerulon, El la koto levas malricxulon, 8 Por sidigi lin kun eminentuloj, Kun la eminentuloj de lia popolo? 9 Li donas familion al senfruktulino, Kaj faras sxin gxoja patrino de infanoj. Haleluja! 114 1 Kiam Izrael eliris el Egiptujo, La domo de Jakob el fremda popolo, 2 Tiam Jehuda farigxis Lia sanktajxo, Izrael Lia regno. 3 La maro vidis kaj forkuris, Jordan turnigxis malantauxen; 4 La montoj saltis kiel sxafoj, La montetoj kiel sxafidoj. 5 Kio estas al vi, ho maro, ke vi forkuris? Jordan, kial vi turnigxis malantauxen? 6 Montoj, kial vi saltas kiel sxafoj, Montetoj, kiel sxafidoj? 7 Antaux la Sinjoro tremu, ho tero, Antaux la Dio de Jakob, 8 Kiu sxangxas rokon en lagon da akvo, Graniton en akvodonan fonton. 115 1 Ne al ni, ho Eternulo, ne al ni, Sed al Via nomo donu honoron, Pro Via favorkoreco, pro Via vereco. 2 Kial devas diri la popoloj: Kie do estas ilia Dio? 3 Sed nia Dio estas en la cxielo; CXion, kion Li deziras, Li faras. 4 Iliaj idoloj estas argxento kaj oro, Faritajxo de homaj manoj. 5 Busxon ili havas, sed ne parolas; Okulojn ili havas, sed ne vidas; 6 Orelojn ili havas, sed ne auxdas; Nazon ili havas, sed ne flaras; 7 Manojn ili havas, sed ne palpas; Piedojn ili havas, sed ne iras; Ili ne donas sonon per sia gorgxo. 8 Kiel ili, tiel estos iliaj farantoj, CXiuj, kiuj ilin fidas. 9 Ho Izrael, fidu la Eternulon; Li estas ilia helpo kaj sxildo. 10 Ho domo de Aaron, fidu la Eternulon; Li estas ilia helpo kaj sxildo. 11 Ho timantoj de la Eternulo, fidu la Eternulon; Li estas ilia helpo kaj sxildo. 12 La Eternulo nin memoras, Li benas, Li benas la domon de Izrael, Li benas la domon de Aaron; 13 Li benas la timantojn de la Eternulo, La malgrandajn kaj la grandajn. 14 La Eternulo vin multigu, Vin kaj viajn infanojn. 15 Vi estas benitaj de la Eternulo, Kiu faris la cxielon kaj la teron. 16 La cxielo estas cxielo de la Eternulo, Sed la teron Li donis al la homidoj. 17 Ne la mortintoj gloros la Eternulon, Kaj ne tiuj, kiuj foriris en la silentejon. 18 Sed ni benos la Eternulon De nun kaj eterne. Haleluja! 116 1 Mi amas, ke la Eternulo auxdas mian vocxon Kaj mian petegon, 2 Ke Li klinis Sian orelon al mi; Kaj en miaj tagoj mi Lin vokos. 3 CXirkauxis min la ondoj de la morto, Kaj turmentoj de SXeol min trafis; Suferon kaj cxagrenon mi trovis. 4 Sed la nomon de la Eternulo mi vokis: Ho Eternulo, savu mian animon. 5 Favorkora estas la Eternulo kaj justa, Kaj nia Dio estas kompatema. 6 La Eternulo gardas la simplanimulojn; Mi estis en mizero, kaj Li min savis. 7 Revenu, ho mia animo, al via trankvileco, CXar la Eternulo faris al vi bonon. 8 CXar Vi savis mian animon de la morto, Miajn okulojn de larmoj, Miajn piedojn de falpusxigxo. 9 Mi irados antaux la Eternulo En la lando de la vivo. 10 Kun kredo mi diris: Mi estas tre afliktita. 11 Mi diris en mia konfuzigxo: CXu homo mensogas. 12 Kion mi redonu al la Eternulo Por cxiuj Liaj bonfaroj al mi? 13 Mi levos la pokalon de savo, Kaj mi vokos la nomon de la Eternulo. 14 Miajn promesojn al la Eternulo mi plenumos Antaux Lia tuta popolo. 15 Grandvalora en la okuloj de la Eternulo Estas la morto de Liaj fideluloj. 16 Ho Eternulo, mi ja estas Via sklavo, Mi estas Via sklavo, filo de Via sklavino; Vi disigis miajn ligilojn. 17 Al Vi mi oferdonos dankan oferon, Kaj la nomon de la Eternulo mi vokos. 18 Miajn promesojn al la Eternulo mi plenumos Antaux Lia tuta popolo, 19 En la kortoj de la domo de la Eternulo, Interne de vi, ho Jerusalem. 117 1 Haleluja! Gloru la Eternulon cxiuj popoloj, Lauxdu Lin cxiuj gentoj; 2 CXar granda estas Lia boneco al ni, Kaj la vero de la Eternulo restas eterne. 118 1 Haleluja! Gloru la Eternulon, cxar Li estas bona; CXar eterna estas Lia boneco. 2 Izrael diru, Ke eterna estas Lia boneco. 3 La domo de Aaron diru, Ke eterna estas Lia boneco. 4 La timantoj de la Eternulo diru, Ke eterna estas Lia boneco. 5 El premateco mi vokis al la Eternulo, Kaj per liberigo respondis al mi la Eternulo. 6 La Eternulo estas kun mi, mi ne timas; Kion faros al mi homo? 7 La Eternulo estas kun mi, kiel mia helpanto; Kaj mi triumfos super miaj malamikoj. 8 Pli bone estas fidi la Eternulon, Ol fidi homon. 9 Pli bone estas fidi la Eternulon, Ol fidi eminentulojn. 10 CXiuj popoloj min cxirkauxis, Sed per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos. 11 Ili cxirkauxis min de cxiuj flankoj, Sed per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos. 12 Ili cxirkauxis min kiel abeloj, Sed ili estingigxas, kiel fajro en dornoj; Per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos. 13 Oni min pusxis, ke mi falu; Sed la Eternulo min helpis. 14 La Eternulo estas mia forto kaj mia kanto, Kaj Li farigxis mia savo. 15 La vocxo de triumfo kaj de savigxo sonas en la tendoj de la virtuloj: La dekstra mano de la Eternulo faras heroajxojn; 16 La dekstra mano de la Eternulo estas alte, La dekstra mano de la Eternulo faras heroajxojn. 17 Mi ne mortos, sed mi vivos, Kaj mi rakontos la farojn de la Eternulo. 18 Per forta puno punadis min la Eternulo, Sed al la morto Li min ne donis. 19 Malfermu al mi la pordegojn de la vero; Mi iros tra ili, mi gloros la Eternulon. 20 Jen estas la pordego de la Eternulo; Virtuloj iras tra gxi. 21 Mi dankas Vin, CXar Vi auxskultis min kaj farigxis mia savo. 22 SXtono, kiun malsxatis la konstruantoj, Farigxis sxtono bazangula. 23 De la Eternulo cxi tio farigxis, GXi estas miraklo en niaj okuloj. 24 CXi tiun tagon faris la Eternulo; Ni gxoju kaj gajigxu en gxi. 25 Ho Eternulo, helpu! Ho Eternulo, sukcesigu! 26 Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo! Ni benas vin el la domo de la Eternulo. 27 La Eternulo estas Dio, kaj Li lumas al ni. Arangxu la festan procesion kun brancxoj gxis la kornoj de la altaro. 28 Vi estas mia Dio, kaj mi Vin gloras; Mia Dio, Vin mi altigas. 29 Gloru la Eternulon, cxar Li estas bona; CXar eterna estas Lia boneco. 119 1 ALEF. Bone estas al tiuj, kies vojo estas senmakula, Kiuj iras laux la legxo de la Eternulo. 2 Bone estas al tiuj, kiuj plenumas Liajn decidojn, Kiuj sercxas Lin per la tuta koro; 3 Ili ne faras malbonagon, Ili iras laux Liaj vojoj. 4 Vi ordonis al ni, Forte observi Viajn legxojn. 5 Ho, estu fortikaj miaj vojoj, Ke mi observu Viajn legxojn! 6 Tiam mi ne bezonos honti, Kiam mi atentos cxiujn Viajn ordonojn. 7 Mi gloros Vin el pura koro, Lernante la jugxojn de Via justeco. 8 Viajn legxojn mi observos; Ne forlasu min tute. 9 BET. Per kio junulo povas purigi sian vojon? Per plenumado laux Viaj vortoj. 10 Per mia tuta koro mi Vin sercxas; Ne lasu min deflankigxi de Viaj ordonoj. 11 En mia koro mi konservas Vian diron, Por ke mi ne peku antaux Vi. 12 Benata Vi estas, ho Eternulo; Instruu al mi Viajn legxojn. 13 Per miaj lipoj mi rakontas CXiujn decidojn de Via busxo. 14 Pri la vojo de Viaj legxoj mi gxojas, Kiel pri granda ricxeco. 15 Pri Viaj ordonoj mi meditas, Kaj mi rigardas Viajn vojojn. 16 Mi havas plezuron de Viaj legxoj, Mi ne forgesas Vian vorton. 17 GIMEL. Bonfaru al Via sklavo, Ke mi vivu kaj plenumu Vian vorton. 18 Malfermu miajn okulojn, Ke mi vidu miraklojn de Via instruo. 19 Migranto mi estas sur la tero; Ne kasxu antaux mi Viajn ordonojn. 20 Elturmentigxis mia animo De sencxesa sintirado al Viaj jugxoj. 21 Vi humiligas la malbenitajn fierulojn, Kiuj deklinigxas de Viaj ordonoj. 22 Forigu de mi honton kaj malhonoron, CXar mi observas Viajn decidojn. 23 Ecx kiam sidas eminentuloj kaj parolas kontraux mi, Via sklavo meditas pri Viaj legxoj. 24 Viaj decidoj estas mia plezuro, Miaj konsilantoj. 25 DALET. Mia animo algluigxis al la polvo; Vivigu min laux Via vorto. 26 Mi raportis pri miaj vojoj, kaj Vi auxskultis min; Instruu al mi Viajn legxojn. 27 Komprenigu al mi la vojon de Viaj ordonoj; Kaj mi meditos pri Viaj mirakloj. 28 Konsumigxis mia animo pro malgxojo; Restarigu min laux Via vorto. 29 La vojon de malvero deturnu de mi, Kaj donacu al mi Vian instruon. 30 La vojon de la vero mi elektis, Mi sopiris al Viaj legxoj. 31 Mi alkrocxigxis al Viaj ordonoj; Ho Eternulo, ne hontigu min. 32 Mi kuras laux la vojo de Viaj legxoj, CXar Vi largxigas mian koron. 33 HE. Montru al mi, ho Eternulo, la vojon de Viaj legxoj, Kaj mi gxin sekvos gxis la fino. 34 Komprenigu al mi, kaj mi sekvos Vian instruon, Kaj mi konservos gxin per la tuta koro. 35 Irigu min sur la vojeto de Viaj ordonoj, CXar en gxi mi havas plezuron. 36 Klinu mian koron al Viaj legxoj, Sed ne al profito. 37 Deturnu miajn okulojn, ke ili ne rigardu falsajxon; Vivigu min per Viaj vojoj. 38 Plenumu al Via sklavo Vian diron, Kiu koncernas respekton por Vi. 39 Forigu mian malhonoron, kiun mi timas; CXar Viaj jugxoj estas bonaj. 40 Jen mi deziregas Viajn ordonojn; Per Via justeco vivigu min. 41 VAV. Kaj venu al mi Viaj favoroj, ho Eternulo, Via helpo, konforme al Via vorto, 42 Ke mi povu doni respondon al mia insultanto; CXar mi fidas Vian vorton. 43 Ne forprenu tute de mia busxo la vorton de vero, CXar mi esperas al Viaj jugxoj. 44 Kaj mi konservos Vian instruon CXiam kaj eterne. 45 Kaj mi iros en libereco, CXar mi sercxas Viajn ordonojn. 46 Kaj mi parolos pri Viaj legxoj antaux regxoj, Kaj mi ne hontos. 47 Kaj mi havos plezuron de Viaj ordonoj, Kiujn mi amas. 48 Kaj mi etendos miajn manojn al Viaj ordonoj, kiujn mi amas, Kaj mi meditos pri Viaj legxoj. 49 ZAIN. Rememoru la vorton al Via sklavo, Pri kio Vi min esperigis. 50 CXi tio estas mia konsolo en mia mizero, Ke Via vorto min revivigas. 51 Fieruloj tre forte min mokas, Sed de Via instruo mi ne deklinigxis. 52 Mi rememoras Viajn jugxojn de tempoj tre antikvaj, ho Eternulo, Kaj mi konsoligxas. 53 Flama furiozo min kaptas pro la malvirtuloj, Kiuj forlasas Vian legxon. 54 Viaj legxoj estas por mi kantoj En la domo de mia migrado. 55 Mi rememoras en la nokto Vian nomon, ho Eternulo, Kaj mi plenumas Vian instruon. 56 Tio farigxis al mi, CXar mi observas Viajn ordonojn. 57 HXET. Mi diris:Mia sortajxo estas, ho Eternulo, Plenumi Viajn vortojn. 58 Mi petegas antaux Vi per la tuta koro: Korfavoru min, konforme al Via vorto. 59 Mi esploris miajn vojojn Kaj direktis miajn pasxojn al Viaj legxoj. 60 Mi rapidas kaj ne prokrastas, Por plenumi Viajn ordonojn. 61 Retoj de malvirtuloj min cxirkauxis; Sed Vian instruon mi ne forgesis. 62 En la mezo de la nokto mi levigxas, Por glori Vin por Viaj justaj jugxoj. 63 Mi estas kamarado por cxiuj, Kiuj Vin timas kaj kiuj observas Viajn ordonojn. 64 De Via boneco, ho Eternulo, la tero estas plena; Instruu al mi Viajn legxojn. 65 TET. Bonon Vi faris al Via sklavo, ho Eternulo, Konforme al Via vorto. 66 Bonajn morojn kaj scion instruu al mi, CXar al Viaj ordonoj mi kredas. 67 Antaux ol mi suferis, mi erarvagis, Sed nun mi observas Vian vorton. 68 Vi estas bona kaj bonfara; Instruu al mi Viajn legxojn. 69 Fieruloj plektis mensogon pri mi; Sed mi per la tuta koro konservas Viajn ordonojn. 70 Grasigxis kiel sebo ilia koro; Sed mi havas plezuron de Via instruo. 71 Bone estas al mi, ke mi suferis, Por ke mi lernu Viajn legxojn. 72 Pli bona estas por mi la instruo de Via busxo, Ol miloj da oreroj kaj argxenteroj. 73 JOD. Viaj manoj min kreis kaj fortikigis; Prudentigu min, kaj mi lernu Viajn ordonojn. 74 Viaj timantoj min vidos kaj gxojos, CXar mi fidis Vian vorton. 75 Mi scias, ho Eternulo, ke Viaj jugxoj estas justaj, Kaj ke Vi juste min suferigis. 76 Via boneco estu do mia konsolo, Konforme al Via vorto al Via sklavo. 77 Venu sur min Via favorkoreco, ke mi vivu; CXar Via instruo estas mia plezuro. 78 Hontigxu la fieruloj, cxar maljuste ili min premis; Mi meditos pri Viaj ordonoj. 79 Turnigxu al mi Viaj timantoj Kaj la konantoj de Viaj legxoj. 80 Mia koro estu gxusta, laux Viaj legxoj, Por ke mi ne hontigxu. 81 KAF. Mia animo avidas Vian savon; Vian vorton mi fidas. 82 Miaj okuloj avidas Vian vorton, dirante: Kiam Vi min konsolos? 83 CXar mi farigxis kiel felsako en fumo; Sed Viajn legxojn mi ne forgesas. 84 Kiom estos la tagoj de Via sklavo? Kiam Vi faros jugxon super miaj persekutantoj? 85 Fosojn fosis al mi la fieruloj, Kontrauxe al Viaj legxoj. 86 CXiuj Viaj ordonoj estas vero; Maljuste oni min persekutas; helpu min. 87 Oni preskaux pereigis min de sur la tero, Sed mi ne forlasis Viajn ordonojn. 88 Laux Via boneco vivigu min, Kaj mi observos la ordonojn de Via busxo. 89 LAMED. Por eterne, ho Eternulo, Via vorto staras forte en la cxielo. 90 Por cxiuj generacioj restas Via vero; Vi fortikigis la teron, kaj gxi staras. 91 Laux Viaj legxoj cxio nun staras, CXar cxio estas Viaj sklavoj. 92 Se Via instruo ne estus mia konsolo, Mi pereus en mia mizero. 93 Neniam mi forgesos Viajn ordonojn, CXar per ili Vi min vivigas. 94 Al Vi mi apartenas; Helpu min, cxar mi sercxas Viajn ordonojn. 95 Pri mi embuskis malvirtuloj, por min pereigi; Sed mi studas Viajn legxojn. 96 CXe cxiu afero mi vidis finon; Sed Via ordono estas tre vasta. 97 MEM. Kiel mi amas Vian instruon! La tutan tagon mi meditas pri gxi. 98 Via ordono faras min pli sagxa ol miaj malamikoj, CXar gxi restas al mi por cxiam. 99 Mi farigxis pli sagxa, ol cxiuj miaj instruantoj, CXar Viaj legxoj estas mia tuta meditado. 100 Mi estas pli scianta ol maljunuloj, CXar Viajn ordonojn mi konservas. 101 De cxiu malbona vojo mi detenas mian piedon, Por plenumi Vian vorton. 102 De Viaj decidoj mi ne deklinigxas, CXar Vi min gvidas. 103 Kiel dolcxa estas por mia palato Via vorto! Pli ol mielo por mia busxo! 104 De Viaj ordonoj mi prudentigxas; Tial mi malamas cxiun vojon de malvero. 105 NUN. Via vorto estas lumilo por miaj piedoj, Kaj lumo por mia vojo. 106 Mi jxuris, kaj mi plenumos: Observi Viajn justajn decidojn. 107 Mi estas tre senfortigita, ho Eternulo; Vivigu min, konforme al Via vorto. 108 La oferdono de mia busxo placxu al Vi, ho Eternulo, Kaj pri Viaj decidoj instruu min. 109 Mia animo estas cxiam en mia mano, Sed Vian instruon mi ne forgesas. 110 La malvirtuloj metis reton por mi; Sed de Viaj ordonoj mi ne deklinigxis. 111 Mi heredigis al mi Viajn ordonojn por cxiam, CXar ili estas la gxojo de mia koro. 112 Mi klinis mian koron, Por plenumi Viajn legxojn eterne gxis la fino. 113 SAMEHX. Skeptikulojn mi malamas, Sed Vian instruon mi amas. 114 Vi estas mia sxirmo kaj sxildo; Vian vorton mi fidas. 115 Forigxu de mi, malbonagantoj; Mi observos la ordonojn de mia Dio. 116 Subtenu min laux Via diro, ke mi vivu; Kaj ne hontigu min pri mia espero. 117 Fortikigu min, ke mi savigxu, Kaj mi cxiam havos plezuron de Viaj legxoj. 118 Vi forpusxas cxiujn, kiuj deklinigxas de Viaj legxoj, CXar ilia falsajxo estas mensoga. 119 Kiel skorion Vi forjxetas cxiujn malvirtulojn sur la tero; Tial mi amas Viajn decidojn. 120 De Via teruro tremas mia karno, Kaj Viajn jugxojn mi timas. 121 AIN. Mi faris jugxon kaj justecon; Ne transdonu min al miaj premantoj. 122 Garantie liberigu Vian sklavon por bono, Por ke fieruloj min ne premu. 123 Miaj okuloj sopiras Vian helpon Kaj Vian justan vorton. 124 Agu kun Via sklavo laux Via boneco, Kaj Viajn legxojn instruu al mi. 125 Mi estas Via sklavo; Klerigu min, ke mi sciu Viajn decidojn. 126 Estas tempo, ke la Eternulo agu: Ili rompis Vian legxon. 127 Tial mi amas Viajn ordonojn Pli ol oron, ecx ol puran oron. 128 Tial mi estimas cxiujn Viajn ordonojn, CXiun vojon de malvero mi malamas. 129 PE. Mirindaj estas Viaj decidoj; Tial mia animo ilin konservas. 130 Malkasxo de Via vorto klerigas, GXi prudentigas simplanimulojn. 131 Mi malfermas mian busxon kaj enspiras, CXar mi deziregas Viajn ordonojn. 132 Turnu Vin al mi kaj korfavoru min, Kiel Vi agas kun la amantoj de Via nomo. 133 Direktu miajn pasxojn laux Via promeso; Kaj nenia malhonesteco ekregu super mi. 134 Liberigu min de homa premado; Kaj mi observos Viajn ordonojn. 135 Lumu per Via vizagxo sur Vian sklavon, Kaj instruu al mi Viajn legxojn. 136 Torentojn da akvo elversxas miaj okuloj, Pro tio, ke oni ne plenumas Vian instruon. 137 CADI. Justulo Vi estas, ho Eternulo, Kaj justaj estas Viaj jugxoj. 138 Vi aperigis Viajn decidojn Kun justeco kaj plena vero. 139 Elturmentis min mia fervoro, CXar miaj malamikoj forgesis Viajn vortojn. 140 Tre pura estas Via vorto, Kaj Via sklavo gxin amas. 141 Mi estas malgranda kaj malestimata; Sed Viajn ordonojn mi ne forgesas. 142 Via justeco estas justeco eterna, Kaj Via instruo estas vero. 143 Sufero kaj mizero min trafis; Sed Viaj ordonoj estas mia plezuro. 144 La justeco de Viaj decidoj estas eterna; Klerigu min, por ke mi vivu. 145 KOF. Mi vokas el la tuta koro; auxskultu min, ho Eternulo; Mi plenumos Viajn legxojn. 146 Mi vokas al Vi; savu min, Kaj mi konservos Viajn decidojn. 147 Antaux la matenrugxo mi vokas; Vian vorton mi fidas. 148 Antaux la noktaj gardopartoj miaj okuloj vekigxas, Por ke mi meditu pri Via vorto. 149 Mian vocxon auxskultu, laux Via boneco, ho Eternulo; Laux Via justeco lasu min vivi. 150 Alproksimigxas malicaj persekutantoj; Malproksimaj ili estas de Via legxo. 151 Proksima Vi estas, ho Eternulo; Kaj cxiuj Viaj ordonoj estas vero. 152 De longe mi scias pri Viaj decidoj, Ke Vi fiksis ilin por cxiam. 153 RESX. Rigardu mian mizeron, kaj liberigu min, CXar Vian instruon mi ne forgesis. 154 Defendu mian aferon, kaj liberigu min; Laux Via vorto lasu min vivi. 155 Malproksima de malvirtuloj estas savo, CXar ili ne sxatas Viajn legxojn. 156 Via favorkoreco estas granda, ho Eternulo; Laux Via justeco lasu min vivi. 157 Multaj estas miaj persekutantoj kaj premantoj, Sed de Viaj decidoj mi ne deklinigxis. 158 Mi vidis perfidulojn, kaj mi ilin abomenis, CXar Vian vorton ili ne observis. 159 Rigardu, mi amas Viajn ordonojn; Ho Eternulo, laux Via boneco lasu min vivi. 160 La esenco de Via vorto estas vero, Kaj eterna estas cxiu jugxo de Via justeco. 161 SXIN. Princoj persekutas min senkauxze; Sed Vian vorton timas mia koro. 162 Mi gxojas pri Via vorto, Kiel ricevinto de granda akiro. 163 Malveron mi malamas kaj abomenas; Vian instruon mi amas. 164 Sepfoje cxiutage mi Vin gloras Por Viaj justaj jugxoj. 165 Grandan pacon havas la amantoj de Via instruo; Kaj ili ne falpusxigxas. 166 Mi atendas Vian savon, ho Eternulo, Viajn ordonojn mi plenumas. 167 Mia animo observas Viajn decidojn, Kaj mi ilin forte amas. 168 Mi observas Viajn ordonojn kaj decidojn, CXar cxiuj miaj vojoj estas antaux Vi. 169 TAV. Mia krio venu al Vi, ho Eternulo; Laux Via vorto klerigu min. 170 Mia petego venu al Vi; Laux Via diro savu min. 171 Miaj lipoj eldiru gloradon, CXar Vi instruas al mi Viajn legxojn. 172 Mia lango predikos pri Via vorto, CXar cxiuj Viaj ordonoj estas justaj. 173 Via mano estu al mi helpo, CXar Viajn ordonojn mi elektis. 174 Mi deziregas Vian savon, ho Eternulo, Kaj Via instruo estas mia plezuro. 175 Mia animo vivu kaj gloru Vin, Kaj Viaj jugxoj min helpu. 176 Mi erarvagis kiel perdita sxafo; Elsercxu Vian sklavon, cxar Viajn ordonojn mi ne forgesis. 120 1 Kanto de suprenirado. Al la Eternulo mi vokis en mia sufero, Kaj Li auxskultis min. 2 Ho Eternulo, savu mian animon de mensoga parolo, De falsa lango. 3 Kion Li donos al vi, Kaj kion Li alportos al vi, ho falsa lango? 4 Akrajn sagojn de fortulo Kun karboj genistaj. 5 Ve al mi, ke mi gastas en Mesxehx, Ke mi logxas inter la tendoj de Kedar! 6 Tro longe logxis mia animo Inter malamantoj de paco. 7 Mi estas pacema; Sed kiam mi ekparolas, ili komencas militon. 121 1 Kanto de suprenirado. Mi levas miajn okulojn al la montoj: De kie venas al mi helpo? 2 Mia helpo venas de la Eternulo, Kiu kreis la cxielon kaj la teron. 3 Li ne lasos vian piedon falpusxigxi; Via gardanto ne dormetas. 4 Jen ne dormetas kaj ne dormas La gardanto de Izrael. 5 La Eternulo estas via gardanto; La Eternulo estas via ombro cxe via dekstra mano. 6 En la tago la suno vin ne frapos, Nek la luno en la nokto. 7 La Eternulo vin gardos de cxia malbono, Li gardos vian animon. 8 La Eternulo gardos vian eliron kaj eniron, De nun kaj eterne. 122 1 Kanto de suprenirado. De David. Mi ekgxojis, kiam oni diris al mi: Ni iru en la domon de la Eternulo. 2 Niaj piedoj staris en viaj pordegoj, Ho Jerusalem, 3 Vi Jerusalem, konstruita kiel urbo, En kiu cxio kunigxis. 4 Tien supreniris la triboj, la triboj de la Eternulo, Laux la moro de Izrael, Por glori la nomon de la Eternulo. 5 CXar tie staris tronoj de jugxo, Tronoj de la domo de David. 6 Deziru pacon al Jerusalem; Bonan staton havu viaj amantoj. 7 Paco estu inter viaj muroj, Bonstato en viaj palacoj. 8 Pro miaj fratoj kaj amikoj mi do diru: Paco estu al vi. 9 Pro la domo de la Eternulo, nia Dio, Mi deziras al vi bonon. 123 1 Kanto de suprenirado. Al Vi mi levas miajn okulojn, Ho Vi, kiu sidas en la cxielo! 2 Jen kiel la okuloj de sklavoj estas direktitaj al la mano de iliaj sinjoroj, Kiel la okuloj de sklavino al la mano de sxia sinjorino, Tiel niaj okuloj estas direktitaj al la Eternulo, nia Dio, GXis Li korfavoros nin. 3 Korfavoru nin, ho Eternulo, korfavoru nin; CXar ni suferis suficxe da malestimo. 4 Tute plenigxis nia animo De la insultado de arogantuloj, De la malhonorado de fieruloj. 124 1 Kanto de suprenirado. De David. Se la Eternulo ne estus kun ni, Diru nun Izrael, 2 Se la Eternulo ne estus kun ni, Kiam homoj levigxis kontraux ni: 3 Tiam ili englutus nin vivajn, Kiam ekflamis kontraux ni ilia kolero; 4 Tiam dronigus nin akvo, torento kovrus nian animon; 5 Tiam kovrus nian animon pereiga akvo. 6 Benata estu la Eternulo, Kiu ne fordonis nin kiel rabakiron al iliaj dentoj. 7 Nia animo liberigxis, kiel birdo el la reto de kaptistoj; La reto dissxirigxis, kaj ni liberigxis. 8 Nia helpo estas en la nomo de la Eternulo, Kiu kreis la cxielon kaj la teron. 125 1 Kanto de suprenirado. Kiuj fidas la Eternulon, Tiuj estas kiel la monto Cion, Kiu ne sxanceligxas, sed restas eterne. 2 Montoj estas cxirkaux Jerusalem, Kaj la Eternulo cxirkauxas Sian popolon, De nun kaj eterne. 3 CXar ne kusxos la sceptro de malvirteco sur la sorto de la virtuloj; Por ke la virtuloj ne etendu siajn manojn al maljustajxo. 4 Bonfaru, ho Eternulo, al tiuj, Kiuj estas bonaj kaj piaj per sia koro; 5 Sed tiujn, kiuj deklinigxas al siaj malrektaj vojoj, La Eternulo pereigos kune kun la malbonaguloj. Paco al Izrael! 126 1 Kanto de suprenirado. Kiam la Eternulo revenigis la forkaptitojn al Cion, Tiam ni estis kiel songxantoj. 2 Tiam nia busxo estis plena de gajeco, Kaj nia lango plena de kantado; Tiam oni diris inter la popoloj: Ion grandan la Eternulo faris por cxi tiuj. 3 Ion grandan la Eternulo faris por ni: Ni gxojas. 4 Revenigu, ho Eternulo, niajn forkaptitojn, Kiel riveretojn en sudan landon. 5 Kiuj semas kun larmoj, Tiuj rikoltos kun kanto. 6 Iras kaj ploras la portanto de semotajxo; Venos kun kanto la portanto de siaj garboj. 127 1 Kanto de suprenirado. De Salomono. Se la Eternulo ne konstruas la domon, Tiam vane laboras super gxi gxiaj konstruantoj; Se la Eternulo ne gardas urbon, Tiam vane maldormas la gardanto. 2 Vane vi frue levigxas, malfrue sidas, Mangxas panon kun klopodoj: Al Sia amato Li donas en dormo. 3 Jen, heredo de la Eternulo estas infanoj; Rekompenco estas la frukto de ventro. 4 Kiel sagoj en la mano de fortulo, Tiel estas junaj filoj. 5 Bone estas al la homo, kiu plenigis per ili sian sagujon; Ili ne estos hontigitaj, Kiam ili parolos kun la malamikoj cxe la pordego. 128 1 Kanto de suprenirado. Felicxa estas tiu, kiu timas la Eternulon Kaj iras laux Liaj vojoj. 2 Kiam vi mangxas la laborakiron de viaj manoj, Felicxe kaj bone estas al vi. 3 Via edzino estas kiel fruktoporta vinberbrancxo interne en via domo; Viaj filoj estas kiel olivaj brancxoj cxirkaux via tablo. 4 Jen tiel estas benata tiu homo, Kiu timas la Eternulon. 5 Benos vin la Eternulo el Cion, Kaj vi vidos la bonstaton de Jerusalem en la dauxro de via tuta vivo. 6 Kaj vi vidos la infanojn de viaj infanoj. Paco al Izrael! 129 1 Kanto de suprenirado. Multe oni afliktis min de post mia juneco, Diras Izrael, 2 Multe oni afliktis min de post mia juneco, Sed oni min ne pereigis. 3 Sur mia dorso plugis plugistoj, Faris siajn sulkojn longaj. 4 La Eternulo estas justa; Li dishakis la sxnurojn de la malvirtuloj. 5 Hontigxu kaj turnigxu malantauxen CXiuj malamantoj de Cion. 6 Ili estu kiel tegmenta herbo, Kiu forvelkas, antaux ol oni gxin elsxiris; 7 Per kiu ne plenigas rikoltanto sian manon Nek garbiganto sian baskon. 8 Kaj la preterirantoj ne diros: Beno de la Eternulo estu al vi, Ni benas vin per la nomo de la Eternulo. 130 1 Kanto de suprenirado. El profundo mi vokas Vin, ho Eternulo. 2 Mia Sinjoro, auxskultu mian vocxon; Viaj oreloj atentu la vocxon de mia petego. 3 Se vi, ho Eternulo, kalkulus la pekojn, Kiu povus stari, ho mia Sinjoro? 4 Sed Vi estas pardonema, Por ke Vi estu respektata. 5 Mi esperis al la Eternulo, esperis mia animo, Kaj Lian vorton mi fidis. 6 Mia animo atendas mian Sinjoron pli, Ol la gardantoj atendas la matenon, La gardantoj la matenon. 7 Izrael fidu la Eternulon; CXar cxe la Eternulo estas favorkoreco Kaj cxe Li estas granda liberigo. 8 Kaj Li liberigos Izraelon De cxiuj liaj pekoj. 131 1 Kanto de suprenirado. De David. Ho Eternulo, ne tenas sin alte mia koro, kaj ne levigxas alte miaj okuloj; Kaj mi ne okupas min per aferoj grandaj kaj neatingeblaj por mi. 2 Mi trankviligis kaj kvietigis mian animon; Kiel infano formetita for de la mamo de sia patrino, kiel infano demamigita, Tiel estas en mi mia animo. 3 Ho Izrael, fidu la Eternulon, De nun kaj eterne. 132 1 Kanto de suprenirado. Rememoru, ho Eternulo, Davidon kaj cxiujn liajn suferojn; 2 Ke li jxuris al la Eternulo, Kaj donis sanktan promeson al la Potenculo de Jakob: 3 Mi ne eniros en la sxirmejon de mia domo, Mi ne supreniros sur la liton, pretigitan por mi; 4 Mi ne donos dormon al miaj okuloj, Nek dormeton al miaj palpebroj, 5 GXis mi trovos lokon por la Eternulo, Logxejon por la Potenculo de Jakob. 6 Jen ni auxdis, ke gxi estas en Efrata; Ni gxin trovis sur arbara kampo. 7 Ni iru en Lian logxejon, Ni klinigxu antaux la benketo de Liaj piedoj. 8 Levigxu, ho Eternulo, en Vian ripozejon, Vi kaj la kesto de Via potenco. 9 Viaj pastroj vestigxu per justeco, Kaj Viaj fideluloj triumfu. 10 Pro David, Via sklavo, Ne forturnu la vizagxon de Via sanktoleito. 11 La Eternulo jxuris al David veron, kaj Li ne deklinigxos de gxi: Frukton de via ventro Mi sidigos sur via trono; 12 Se viaj filoj observos Mian interligon kaj Mian legxon, kiun Mi instruos al ili, Tiam ankaux iliaj filoj eterne sidos sur via trono. 13 CXar la Eternulo elektis Cionon, Kaj deziris, ke gxi estu logxejo por Li: 14 CXi tio estas Mia ripozejo por eterne; CXi tie Mi logxos, cxar gxin Mi ekdeziris. 15 GXian nutrajxon Mi abunde benos, GXiajn malricxulojn Mi satigos per pano. 16 Kaj gxiajn pastrojn Mi vestos per savo; Kaj gxiaj fideluloj gxojos kaj triumfos. 17 Tie Mi elkreskigos kornon al David, Tie Mi arangxos lumilon por Mia sanktoleito. 18 Liajn malamikojn Mi kovros per honto; Sed sur li brilos lia krono. 133 1 Kanto de suprenirado. De David. Jen, kiel bone kaj cxarme estas, Se fratoj vivas kune! 2 Kiel la bona oleo, Kiu de la kapo defluas sur la barbon, la barbon de Aaron, Kaj defluas sur la randon de lia vesto; 3 Kiel la roso, Kiu de HXermon mallevigxas sur la montojn de Cion; CXar tie la Eternulo donas la benon, Vivon por eterne. 134 1 Kanto de suprenirado. Nun benu la Eternulon, cxiuj sklavoj de la Eternulo, Kiuj en la noktoj staras en la domo de la Eternulo. 2 Levu la manojn al la sanktejo, Kaj benu la Eternulon. 3 El Cion benu vin la Eternulo, La Kreinto de la cxielo kaj la tero. 135 1 Haleluja! Gloru la nomon de la Eternulo, Gloru, sklavoj de la Eternulo, 2 Kiuj staras en la domo de la Eternulo, En la kortoj de la domo de nia Dio. 3 Gloru la Eternulon, cxar la Eternulo estas bona; Prikantu Lian nomon, cxar gxi estas cxarma. 4 CXar Jakobon la Eternulo elektis al Si, Izraelon kiel Sian trezoron. 5 CXar mi scias, ke la Eternulo estas granda Kaj ke nia Sinjoro estas super cxiuj dioj. 6 CXion, kion la Eternulo deziras, Li faras, En la cxielo kaj sur la tero, sur la maroj kaj en cxiuj abismoj. 7 Li levas la nubojn de la randoj de la tero, Li aperigas fulmojn en la pluvo, Li elirigas la venton el Siaj provizejoj. 8 Li batis la unuenaskitojn en Egiptujo, De homo gxis bruto. 9 Li aperigis signojn kaj miraklojn interne de vi, ho Egiptujo, Super Faraono kaj cxiuj liaj sklavoj. 10 Li batis multajn popolojn, Kaj mortigis potencajn regxojn: 11 Sihxonon, regxon de la Amoridoj, Kaj Ogon, regxon de Basxan, Kaj cxiujn regnojn Kanaanajn. 12 Kaj Li donis ilian landon kiel heredon, Heredon al Lia popolo Izrael. 13 Ho Eternulo, Via nomo estas eterna; Ho Eternulo, la memoro pri Vi restas por cxiuj generacioj. 14 CXar la Eternulo jugxos Sian popolon, Kaj Li korfavoros Siajn sklavojn. 15 La idoloj de la popoloj estas argxento kaj oro, Faritajxo de homaj manoj. 16 Busxon ili havas, sed ne parolas; Okulojn ili havas, sed ne vidas; 17 Orelojn ili havas, sed ne auxdas; Kaj ne ekzistas spiro en ilia busxo. 18 Kiel ili, tiel estos iliaj farantoj, CXiuj, kiuj ilin fidas. 19 Ho domo de Izrael, benu la Eternulon; Ho domo de Aaron, benu la Eternulon; 20 Ho domo de Levi, benu la Eternulon; Ho timantoj de la Eternulo, benu la Eternulon. 21 El Cion estu benata la Eternulo, Kiu logxas en Jerusalem. Haleluja! 136 1 Gloru la Eternulon, cxar Li estas bona, CXar eterna estas Lia boneco. 2 Gloru la Dion de la dioj, CXar eterna estas Lia boneco. 3 Gloru la Sinjoron de la sinjoroj, CXar eterna estas Lia boneco. 4 La sola faranto de grandaj mirakloj, CXar eterna estas Lia boneco; 5 Kiu sagxege kreis la cxielon, CXar eterna estas Lia boneco; 6 Kiu etendis la teron super la akvo, CXar eterna estas Lia boneco; 7 Kiu kreis grandajn lumojn, CXar eterna estas Lia boneco; 8 La sunon, por regi en la tago, CXar eterna estas Lia boneco; 9 La lunon kaj la stelojn, por regi en la nokto, CXar eterna estas Lia boneco; 10 Kiu batis Egiptujon en gxiaj unuenaskitoj, CXar eterna estas Lia boneco; 11 Kaj elkondukis el gxia mezo Izraelon, CXar eterna estas Lia boneco; 12 Per forta mano kaj etendita brako, CXar eterna estas Lia boneco; 13 Kiu fendis la Rugxan Maron en du partojn, CXar eterna estas Lia boneco; 14 Kaj trairigis Izraelon tra gxi, CXar eterna estas Lia boneco; 15 Kaj enjxetis Faraonon kaj lian militistaron en la Rugxan Maron, CXar eterna estas Lia boneco; 16 Kiu kondukis Sian popolon tra la dezerto, CXar eterna estas Lia boneco; 17 Kiu batis grandajn regxojn, CXar eterna estas Lia boneco; 18 Kaj mortigis regxojn potencajn, CXar eterna estas Lia boneco; 19 Sihxonon, regxon de la Amoridoj, CXar eterna estas Lia boneco; 20 Kaj Ogon, regxon de Basxan, CXar eterna estas Lia boneco; 21 Kaj donis ilian landon kiel heredon, CXar eterna estas Lia boneco; 22 Heredon al Lia sklavo Izrael, CXar eterna estas Lia boneco; 23 Kiu rememoris nin, kiam ni estis humiligitaj, CXar eterna estas Lia boneco; 24 Kaj liberigis nin de niaj premantoj, CXar eterna estas Lia boneco; 25 Kiu donas panon al cxiu karno, CXar eterna estas Lia boneco. 26 Gloru la Dion de la cxielo, CXar eterna estas Lia boneco. 137 1 Apud la riveroj de Babel Ni sidis kaj ploris, Rememorante Cionon. 2 Sur la salikoj tie Ni pendigis niajn harpojn. 3 CXar tie niaj kaptintoj postulis de ni kantojn, Kaj niaj mokantoj gxojon, dirante: Kantu al ni el la kantoj de Cion. 4 Kiel ni kantos sur fremda tero La kanton de la Eternulo? 5 Se mi forgesos vin, ho Jerusalem, Tiam forgesigxu mia dekstra mano; 6 Algluigxu mia lango al mia palato, Se mi vin ne memoros, Se mi ne levos Jerusalemon en la supron de miaj gxojoj. 7 Rememorigu, ho Eternulo, al la filoj de Edom La tagon de Jerusalem, kiam ili diris: Detruu, detruu gxis gxia fundamento. 8 Ho ruinigema filino de Babel! Bone estos al tiu, Kiu repagos al vi por la faro, kiun vi faris al ni. 9 Bone estos al tiu, Kiu prenos kaj frakasos viajn infanetojn sur sxtono. 138 1 De David. Mi gloras Vin el mia tuta koro; Antaux la dioj mi Vin prikantas. 2 Mi klinigxas antaux Via sankta templo, Kaj mi gloras Vian nomon por Via boneco kaj vereco; CXar Vi grandigis pli ol cxio Vian nomon per Via vorto. 3 En la tago, kiam mi vokis, Vi auxskultis min, Vi donis forton al mia animo. 4 Gloros Vin, ho Eternulo, cxiuj regxoj de la tero, CXar ili auxdis la vortojn de Via busxo. 5 Kaj ili prikantos la vojojn de la Eternulo; CXar granda estas la gloro de la Eternulo. 6 CXar kvankam la Eternulo estas alte, tamen Li rigardas humilulon, Kaj fierulon Li rimarkas de malproksime. 7 Kvankam mi iras meze de suferoj, tamen Vi konservas mian vivon; Kontraux la kolero de miaj malamikoj Vi etendas Vian brakon, Kaj Via dekstra mano min helpas. 8 La Eternulo plenumos por mi. Ho Eternulo, Via boneco estas eterna; La kreitajxojn de Viaj manoj ne forlasu. 139 1 Al la hxorestro. Psalmo de David. Ho Eternulo, Vi min esploras kaj min konas. 2 Vi scias, kiam mi sidas kaj kiam mi levigxas; Vi komprenas mian penson de malproksime. 3 Kiam mi iras kaj kiam mi ripozas, Vi estas cxirkaux mi, Kaj cxiujn miajn vojojn Vi konas. 4 CXar antaux ol trovigxas vorto sur mia lango, Jen, ho Eternulo, Vi cxion jam scias. 5 De malantauxe kaj de antauxe Vi cxirkauxbaris min Kaj metis sur min Vian manon. 6 Mirinda estas por mi tia sciado, tro alta; Mi gxin ne povas kompreni. 7 Kien mi iros for de Via spirito? Kaj kien mi kuros for de Via vizagxo? 8 Se mi levigxos al la cxielo, Vi estas tie; Se mi kusxigxos en SXeol, jen Vi tie estas. 9 CXu mi okupos la flugilojn de la matenrugxo, CXu mi logxigxos sur la rando de la maro: 10 Ankaux tie Via mano min kondukos, Kaj Via dekstra mano min tenos. 11 Se mi diros:Mallumo min kovros, Kaj la lumo cxirkaux mi farigxos nokto: 12 Ecx mallumo ne mallumas antaux Vi, Kaj la nokto lumas kiel tago; Mallumo farigxas kiel lumo. 13 CXar Vi kreis mian internajxon, Formis min en la ventro de mia patrino. 14 Mi gloras Vin, cxar mi estas mirinde kreita; Mirindaj estas Viaj kreitajxoj, Kaj mia animo tion bone konscias. 15 Ne estis kasxitaj antaux Vi miaj ostoj, Kiam mi estis kreata en kasxiteco, Kiam mi estis formata en la profundo de la tero. 16 Mian embrion vidis Viaj okuloj, Kaj en Via libro estis enskribitaj cxiuj tagoj destinitaj, Kiam ankoraux ecx unu ne ekzistis. 17 Kiel grandvaloraj estas por mi Viaj pensoj, ho Dio! Kiel granda estas ilia nombro! 18 Se mi ilin kalkulus, ili estus pli multaj ol la sablo; Kiam mi vekigxas, mi estas ankoraux kun Vi. 19 Mortigu, ho Dio, la malvirtulojn, Kaj sangaviduloj forigxu de mi! 20 Ili parolas pri Vi malice, Kaj Viaj malamikoj levigxas por trompo. 21 Viajn malamantojn, ho Eternulo, mi ja malamas, Kaj Viajn kontrauxulojn mi abomenas. 22 Per ekstrema malamo mi ilin malamas; Ili farigxis por mi malamikoj. 23 Esploru min, ho Dio, kaj konu mian koron; Provu min kaj sciu miajn pensojn. 24 Kaj rigardu, cxu mi estas sur malbona vojo, Kaj gvidu min sur la vojo de eterneco. 140 1 Al la hxorestro. Psalmo de David. Liberigu min, ho Eternulo, de malbona homo, Gardu min kontraux perfortulo; 2 Kontraux tiuj, kiuj elpensas malbonon en la koro, CXiutage kauxzas militojn; 3 Kiuj akrigas sian langon, kiel serpento; Veneno de vipuro estas sub iliaj lipoj. Sela. 4 Gardu min, ho Eternulo, kontraux la manoj de malvirtuloj, Gardu min kontraux perfortuloj, Kiuj intencas renversi miajn pasxojn. 5 Fieruloj kasxis kaptilon por mi kaj sxnurojn, Ili etendis reton cxe la vojo, implikilon ili metis por mi. Sela. 6 Mi diris al la Eternulo:Vi estas mia Dio; Atentu, ho Eternulo, la vocxon de mia petego. 7 Ho Eternulo, mia Sinjoro, forto de mia savo, Vi sxirmas mian kapon en la tago de batalo. 8 Ne donu, ho Eternulo, al malvirtulo lian deziratajxon, Lian intencon ne efektivigu, ke ili ne fierigxu. Sela. 9 La veneno de miaj cxirkauxantoj, La malicajxo de iliaj lipoj kovru ilin. 10 Falu sur ilin brulantaj karboj; Ili jxetigxu en fajron, En abismojn, ke ili ne levigxu. 11 Kalumnianto ne staros forte sur la tero; Perfortulon la malbono entiros en pereon. 12 Mi scias, ke la Eternulo defendos la aferon de mizerulo, La rajton de malricxuloj. 13 Kaj virtuloj ja gloros Vian nomon; Piuloj restos antaux Via vizagxo. 141 1 Psalmo de David. Ho Eternulo, mi vokas al Vi; rapidu al mi; Atentu mian vocxon, kiam mi vokas al Vi. 2 Mia pregxo valoru antaux Vi kiel incenso, La levo de miaj manoj kiel vespera oferdono. 3 Metu, ho Eternulo, gardon al mia busxo, Gardu la pordon de miaj lipoj. 4 Ne klinu mian koron al io malbona, Al partoprenado en malbonagoj kun malbonaguloj; Mi ne mangxu iliajn bongustajxojn. 5 Virtuloj min frapu favorkore kaj punu min: GXi estos oleo por la kapo; Mia kapo ne rifuzos, se estos ecx pli; Kaj mi pregxas cxe iliaj malfelicxoj. 6 Disigxis sur roko iliaj jugxantoj, Kaj ili auxdis miajn vortojn, kiel amikaj ili estis. 7 Kiel iu plugas kaj dispecigas la teron, Tiel estas disjxetitaj iliaj ostoj gxis la busxo de SXeol. 8 CXar al Vi, ho Eternulo, mia Sinjoro, estas direktitaj miaj okuloj; Al Vi mi esperas:ne forpusxu mian animon. 9 Gardu min kontraux la reto, kiun oni metis al mi, Kontraux la implikilo de la malbonaguloj. 10 La malvirtuloj falu en siajn retojn cxiuj, Dum mi preteriros. 142 1 Instruo de David, kiam li estis en la kaverno. Pregxo. Per mia vocxo mi krias al la Eternulo, Per mia vocxo mi pregxas al la Eternulo. 2 Mi elversxas antaux Li mian peton, Mian suferon mi al Li rakontas. 3 Kiam senfortigxis en mi mia spirito, tiam Vi sciis mian vojon: Sur la vojo, kiun mi iras, ili kasxis reton por mi. 4 Rigardu dekstren kaj vidu:neniu volas min koni; Malaperis rifugxejo por mi, neniu zorgas pri mia animo. 5 Mi krias al Vi, ho Eternulo; Mi diras:Vi estas mia rifugxejo, Mia parto en la lando de la vivantoj. 6 Atentu mian ploron, cxar mi tre senfortigxis; Savu min de miaj persekutantoj, cxar ili estas pli fortaj ol mi. 7 Eligu mian animon el malliberejo, por ke mi gloru Vian nomon. Min cxirkauxos la virtuloj, kiam Vi bonfaros al mi. 143 1 Psalmo de David. Ho Eternulo, auxskultu mian pregxon, Atentu mian petegon laux Via vereco, Respondu al mi laux Via justeco. 2 Kaj ne eniru en jugxon kun Via sklavo, CXar neniu vivanta povos pravigxi antaux Vi. 3 CXar malamiko persekutis mian animon, Premis al la tero mian vivon; Li metis min en mallumon, kiel delonge mortintojn. 4 Senfortigxas en mi mia animo, Konsumigxas en mi mia koro. 5 Mi rememoras la tagojn antikvajn, Mi meditas pri cxiuj Viaj faroj, Mi pensas pri la faritajxoj de Viaj manoj. 6 Mi etendas al Vi miajn manojn; Mia animo soifas Vin kiel seka tero. Sela. 7 Rapidu, auxskultu min, ho Eternulo, mia spirito konsumigxas; Ne kasxu antaux mi Vian vizagxon, CXar mi similigxus al la forirantaj en la tombon. 8 Auxdigu al mi matene Vian bonecon, CXar Vin mi fidas; Montru al mi la vojon, kiun mi devas iri, CXar al Vi mi levas mian animon. 9 Savu min de miaj malamikoj, ho Eternulo; Al Vi mi rifugxas. 10 Instruu al mi plenumi Vian volon, cxar Vi estas mia Dio; Via bona spirito gvidu min sur ebena tero. 11 Pro Via nomo, ho Eternulo, lasu min vivi; Pro Via justeco eligu mian animon el mizero. 12 Kaj pro Via favorkoreco ekstermu miajn malamikojn Kaj pereigu cxiujn premantojn de mia animo, CXar mi estas Via sklavo. 144 1 De David. Benata estu la Eternulo, mia Roko, Kiu instruas miajn manojn batali, miajn fingrojn militi: 2 Mia bono kaj mia fortikajxo, Mia rifugxejo kaj mia savanto, Mia sxildo, Li, kiun mi fidas, Kiu submetas al mi mian popolon. 3 Ho Eternulo, kio estas homo, ke Vi lin konas, Kaj homido, ke Vi lin atentas? 4 Homo estas simila al spireto; Liaj tagoj estas kiel pasanta ombro. 5 Ho Eternulo, klinu Vian cxielon kaj iru malsupren; Tusxu la montojn, kaj ili ekfumigxos. 6 Ekbriligu fulmon, kaj dispelu ilin; Sendu Viajn sagojn, kaj konfuzu ilin. 7 Etendu Vian manon el supre; Liberigu min, kaj savu min el granda akvo, El la mano de fremduloj, 8 Kies busxo parolas malverajxon Kaj kies dekstra mano estas mano de trompo. 9 Ho Dio, novan kanton mi kantos al Vi, Sur dekkorda psaltero mi muzikos al Vi, 10 Kiu donas helpon al la regxoj, Kiu savas Sian sklavon David de dangxera glavo. 11 Liberigu min, kaj savu min el la mano de fremduloj, Kies busxo parolas malverajxon Kaj kies dekstra mano estas mano de trompo. 12 Niaj filoj kiel plantitajxoj kreskas en sia juneco; Niaj filinoj estas kiel skulptitaj kolonoj, ornamoj de palaco; 13 Niaj grenejoj estas plenaj, enhavas suficxe da greno de cxiu speco; Niaj sxafoj estas en la nombro de miloj kaj dekmiloj sur niaj pasxtejoj; 14 Niaj bovoj estas sxargxitaj; Ne ekzistas difekto, ne ekzistas perdo, ne ekzistas ploro sur niaj stratoj; 15 Felicxa estas la popolo, kiu havas tian staton; Felicxa estas la popolo, kies Dio estas la Eternulo. 145 1 Glorkanto de David. Mi altigos Vin, mia Dio, ho Regxo, Kaj mi benos Vian nomon cxiam kaj eterne. 2 CXiutage mi Vin benos, Kaj mi gloros Vian nomon cxiam kaj eterne. 3 Granda estas la Eternulo kaj tre glorinda, Kaj Lia grandeco estas nemezurebla. 4 Generacio al generacio lauxdos Viajn farojn Kaj rakontos pri Via potenco. 5 Pri la majesto de Via granda gloro Kaj pri Viaj mirindaj faroj mi meditos. 6 La forton de Viaj timindajxoj oni priparolos, Kaj Vian grandecon mi rakontos. 7 Oni gloros la renomon de Via granda boneco, Kaj oni prikantos Vian justecon. 8 Kompatema kaj favorkora estas la Eternulo, Longetolera kaj kun granda boneco. 9 La Eternulo estas bona por cxiuj; Lia favorkoreco estas super cxiuj Liaj kreitajxoj. 10 Gloros Vin, ho Eternulo, cxiuj Viaj kreitajxoj, Kaj Viaj fideluloj Vin benos. 11 Ili raportos pri la gloro de Via regno Kaj parolos pri Via potenco, 12 Por sciigi al la homidoj Lian potencon Kaj la majestan gloron de Lia regno. 13 Via regxeco estas regxeco eterna, Kaj Via regado estas por cxiuj generacioj. 14 La Eternulo subtenas cxiujn falantojn Kaj restarigas cxiujn kurbigitojn. 15 CXies okuloj estas turnitaj al Vi, Kaj Vi donas al ili ilian mangxon en gxia tempo. 16 Vi malfermas Vian manon Kaj satigas favore cxion vivantan. 17 Justa estas la Eternulo en cxiuj Siaj vojoj Kaj bona en cxiuj Siaj faroj. 18 Proksima estas la Eternulo por cxiuj, kiuj Lin vokas, Por cxiuj, kiuj vokas Lin sincere. 19 La deziron de Siaj respektantoj Li plenumas, Kaj ilian krion Li auxdas kaj helpas ilin. 20 La Eternulo gardas cxiujn Sian amantojn, Kaj cxiujn malvirtulojn Li ekstermas. 21 La gloron de la Eternulo eldiros mia busxo, Kaj cxiu karno benu Lian sanktan nomon cxiam kaj eterne. 146 1 Haleluja! Gloru, ho mia animo, la Eternulon. 2 Mi gloros la Eternulon en la dauxro de mia tuta vivo, Mi kantos al mia Dio tiel longe, kiel mi estos. 3 Ne fidu eminentulojn, Homidon, kiu ne povas helpi. 4 Eliras lia spirito, li reiras en sian teron; Kaj en tiu tago neniigxas cxiuj liaj intencoj. 5 Bone estas al tiu, kies helpo estas la Dio de Jakob, Kiu esperas al la Eternulo, lia Dio, 6 Kiu kreis la cxielon kaj la teron, La maron, kaj cxion, kio estas en ili, Kiu gardas la veron eterne; 7 Kiu faras justecon al la prematoj, Donas panon al la malsataj. La Eternulo liberigas la malliberulojn; 8 La Eternulo malfermas la okulojn al la blinduloj; La Eternulo restarigas la kurbigitojn; La Eternulo amas la virtulojn; 9 La Eternulo gardas la enmigrintojn, Subtenas orfon kaj vidvinon; Sed la vojon de malvirtuloj Li pereigas. 10 La Eternulo regxas eterne, Via Dio, ho Cion, por cxiuj generacioj. Haleluja! 147 1 Haleluja! CXar estas bone kanti al nia Dio, CXar agrabla estas la glorkantado. 2 La Eternulo konstruas Jerusalemon, La elpelitojn de Izrael Li kolektas. 3 Li sanigas la korprematojn Kaj bandagxas iliajn vundojn. 4 Li kalkulas la stelojn, Kaj al ili cxiuj Li donas nomojn. 5 Granda estas nia Sinjoro kaj tre forta; Lia sagxo estas nemezurebla. 6 La Eternulo altigas la humilulojn; Sed la malvirtulojn Li malaltigas gxis la tero. 7 Kantu al la Eternulo gloradon, Muziku al nia Dio per harpo. 8 Li kovras la cxielon per nuboj, Pretigas por la tero pluvon, Kreskigas sur la montoj herbon. 9 Li donas al la bruto gxian nutrajxon, Kaj al la korvidoj, kiuj krias. 10 Ne la forton de cxevalo Li sxatas; Ne la femuroj de homo al Li placxas: 11 Placxas al la Eternulo Liaj timantoj, Kiuj fidas Lian bonecon. 12 Lauxdu, ho Jerusalem, la Eternulon; Gloru vian Dion, ho Cion. 13 CXar Li fortikigis la riglilojn en viaj pordegoj, Li benis viajn filojn interne de vi. 14 Li donas pacon al viaj limoj, Li satigas vin per la plej bona el la tritiko. 15 Li sendas Sian ordonon al la tero; Tre rapide kuras Lia vorto. 16 Li donas negxon kiel lanon, Li sxutas prujnon kiel cindron. 17 Li jxetas Sian glacion kiel pecojn; Kiu kontrauxstaros al Lia frosto? 18 Li sendas Sian vorton, kaj cxio degelas; Li blovas per Sia vento, kaj ekfluas akvo. 19 Li sciigas al Jakob Sian vorton, Siajn legxojn kaj decidojn al Izrael. 20 Tiel Li ne faras al iu alia popolo; Kaj Liajn decidojn ili ne scias. Haleluja! 148 1 Haleluja! Gloru la Eternulon el la cxielo, Gloru Lin en la alto. 2 Gloru Lin, cxiuj Liaj angxeloj; Gloru Lin, cxiuj Liaj militistaroj. 3 Gloru Lin, suno kaj luno; Gloru Lin, cxiuj lumaj steloj. 4 Gloru Lin, plej supraj cxieloj, Kaj la akvo, kiu estas super la cxielo. 5 Ili gloru la nomon de la Eternulo; CXar Li ordonis, kaj ili kreigxis. 6 Kaj Li starigis ilin por cxiam, por eterne; Li donis legxon, kiun ili ne malobeos. 7 Gloru la Eternulon el la tero, Marmonstroj kaj cxiuj abismoj; 8 Fulmo kaj hajlo, negxo kaj nebulo, Ventego, kiu plenumas Lian vorton; 9 Montoj kaj cxiuj montetoj, Fruktoportaj arboj kaj cxiuj cedroj; 10 Bestoj kaj cxiaj brutoj, Rampajxoj kaj flugilaj birdoj; 11 Regxoj de la tero kaj cxiuj popoloj, Princoj kaj cxiuj jugxantoj sur la tero; 12 Junuloj kaj junulinoj, Maljunuloj kaj knaboj. 13 Ili gloru la nomon de la Eternulo, CXar sole Lia nomo estas alta, Lia majesto estas sur la tero kaj en la cxielo. 14 Kaj Li altigis la kornon de Sia popolo, La gloron de cxiuj Liaj fideluloj, De la filoj de Izrael, Lia plej proksima popolo. Haleluja! 149 1 Haleluja! Kantu al la Eternulo novan kanton, Lian gloron en la anaro de fideluloj. 2 Izrael gxoju pri sia Kreinto, La filoj de Cion gxoju pri sia Regxo. 3 Ili gloru Lian nomon en danco, Per tamburino kaj harpo ili muziku al Li. 4 CXar al la Eternulo placxas Lia popolo; Li ornamas humilulojn per savo. 5 La fideluloj gxoju en honoro, Kantu gxoje sur siaj kusxejoj. 6 Glorado al Dio estas en ilia busxo, Kaj dutrancxa glavo en ilia mano, 7 Por fari vengxon super la popoloj, Punkorektadon super la gentoj; 8 Por malliberigi iliajn regxojn per cxenoj Kaj iliajn eminentulojn per feraj katenoj; 9 Por fari super ili antauxdestinitan jugxon. Tio estas honoro por cxiuj Liaj fideluloj. Haleluja! 150 1 Haleluja! Gloru Dion en Lia sanktejo, Gloru Lin en la firmajxo de Lia forto. 2 Gloru Lin por Liaj potencaj faroj, Gloru Lin laux Lia granda majesto. 3 Gloru Lin per sonado de trumpeto, Gloru Lin per psaltero kaj harpo. 4 Gloru Lin per tamburino kaj danco, Gloru Lin per kordinstrumentoj kaj fluto. 5 Gloru Lin per lauxtaj cimbaloj, Gloru Lin per tintantaj cimbaloj. 6 CXio spiranta gloru la Eternulon. Haleluja!