Psalms 77:2-11

Esperanto(i) 2 En la tago de mia suferado mi sercxas mian Sinjoron; En la nokto mia mano estas etendita kaj ne mallevigxas; Mia animo ne volas konsoligxi. 3 Mi rememoras Dion, kaj mi gxemas; Mi meditas, kaj mia spirito malgxojas. Sela. 4 Vi retenas la palpebrojn de miaj okuloj; Mi estas frapita, mi ne povas paroli. 5 Mi meditas pri la tagoj antikvaj, Pri la jaroj antauxlonge pasintaj. 6 Mi rememoras en la nokto mian kanton; Mi parolas kun mia koro, Kaj mia spirito esploras. 7 CXu por eterne mia Sinjoro forpusxis? Kaj cxu Li ne plu favoros? 8 CXu por eterne cxesigxis Lia boneco? CXu Lia promeso ne plenumigxos por cxiuj generacioj? 9 CXu Dio forgesis indulgi? CXu Li fermis en kolero Sian favorkorecon? Sela. 10 Kaj mi diris:Tio estas mia aflikto, Ke aliigxis la dekstra mano de la Plejaltulo. 11 Mi rememoros la farojn de la Eternulo; Jes, mi rememoros Viajn antikvajn miraklojn.