Psalms 72

Esperanto(i) 1 Pri Salomono. Ho Dio, Vian jugxon donu al la regxo Kaj Vian justecon al la regxido. 2 Li jugxu Vian popolon kun vero Kaj Viajn prematojn kun justeco. 3 La montoj alportu al la popolo pacon, Ankaux la montetoj, per justeco. 4 Li jugxu la prematojn en la popolo, Li savu la filojn de senhavulo, Kaj li dispremu la premanton. 5 Oni timu Vin tiel longe, kiel ekzistos la suno kaj la luno, De generacioj al generacioj. 6 Li mallevigxu, kiel pluvo sur falcxitan herbejon; Kiel gutoj, kiuj malsekigas la teron. 7 En liaj tagoj floru virtulo kaj granda paco, GXis ne plu ekzistos la luno. 8 Li regu de maro gxis maro Kaj de la Rivero gxis la finoj de la tero. 9 Klinigxu antaux li la dezertanoj, Kaj liaj malamikoj leku polvon. 10 La regxoj de Tarsxisx kaj de la insuloj alportu donacojn; La regxoj de SXeba kaj Seba venigu donojn. 11 Klinigxu antaux li cxiuj regxoj; CXiuj popoloj lin servu. 12 CXar li savos ploregantan malricxulon Kaj senhelpan mizerulon. 13 Li estos favorkora por malricxulo kaj senhavulo, Kaj li savos la animojn de mizeruloj. 14 De malico kaj krimo li savos iliajn animojn; Kaj kara estos ilia sango en liaj okuloj. 15 Kaj li vivu, kaj oni donu al li el la oro de SXeba; Kaj oni cxiam pregxu por li, kaj cxiutage oni lin benu. 16 Estu multe da greno en la lando; Sur la supro de la montoj gxiaj spikoj ondigxu kiel Lebanon; Kaj en la urboj cxio floru, kiel herbo sur la tero. 17 Lia nomo estu eterna; Tiel longe, kiel ekzistas la suno, kresku lia nomo; CXiuj popoloj sin benu per li kaj gloru lin. 18 Glorata estu Dio la Eternulo, Dio de Izrael, Kiu sola faras miraklojn. 19 Kaj lauxdata estu Lia glora nomo eterne; Kaj Lia gloro plenigu la tutan teron. Amen, kaj amen! 20 Finigxis la pregxoj de David, filo de Jisxaj.