Psalms 69:30-34

Esperanto(i) 30 Mi gloros la nomon de Dio per kanto, Kaj mi rakontos en danko Lian grandecon. 31 Kaj gxi estos pli agrabla al la Eternulo, Ol bovo aux bovido kun kornoj kaj fendohavaj hufoj. 32 Vidos humiluloj kaj gxojos! Ho sercxantoj de Dio, via koro revivigxu. 33 CXar la Eternulo auxskultas humilulojn, Kaj Siajn malliberulojn Li ne malsxatas. 34 Gloru Lin la cxielo kaj la tero, La maroj, kaj cxio, kio en ili movigxas.