Esperanto(i)
1 Al la hxorestro. Por kordaj instrumentoj. Psalmo-kanto. Dio nin korfavoru kaj benu; Li aperigu al ni Sian luman vizagxon. Sela.
2 Oni ekkonu sur la tero Vian vojon, En cxiuj popoloj Vian savon.
3 Danku Vin popoloj, ho Dio, Danku Vin cxiuj popoloj.
4 GXoju kaj kantu gentoj, CXar Vi jugxas popolojn juste, Kaj gentojn sur la tero Vi regas. Sela.