Psalms 67

Esperanto(i) 1 Al la hxorestro. Por kordaj instrumentoj. Psalmo-kanto. Dio nin korfavoru kaj benu; Li aperigu al ni Sian luman vizagxon. Sela. 2 Oni ekkonu sur la tero Vian vojon, En cxiuj popoloj Vian savon. 3 Danku Vin popoloj, ho Dio, Danku Vin cxiuj popoloj. 4 GXoju kaj kantu gentoj, CXar Vi jugxas popolojn juste, Kaj gentojn sur la tero Vi regas. Sela. 5 Danku Vin popoloj, ho Dio, Danku Vin cxiuj popoloj. 6 La tero donis sian frukton; Benos nin Dio, nia Dio. 7 Benos nin Dio; Kaj respektu Lin cxiuj limoj de la tero.