Esperanto(i)
1 Psalmo de David, kiam li estis en la dezerto de Judujo. Ho Dio, mia Dio, Vin mi fervore sercxas; Soifas pri Vi mia animo, sopiras pri Vi mia karno, En lando seka, sensuka, kaj senakva.
2 Mi volus vidi Vin en Via sanktejo, Vidi Vian forton kaj gloron.
3 CXar Via favoro estas pli bona ol vivo; Miaj lipoj Vin gloras.
4 Tiel mi Vin gloradus en la dauxro de mia vivo, Levadus miajn manojn pro Via nomo.
5 Kvazaux de graso kaj oleo satigxus mia animo, Kaj per vortoj de kanto Vin gloradus mia busxo.
6 Kiam mi rememoras Vin sur mia lito, En cxiuj partoj de la nokto mi meditas pri Vi.
7 CXar Vi estis por mi helpo, Kaj en la ombro de Viaj flugiloj mi gxojas.
8 Mia animo algluigxis al Vi; Min subtenas Via dekstra mano.
9 Kaj tiuj, kiuj penas pereigi mian animon, Iros en la profundon subteran.
10 Ili estos mortigitaj per glavo, Farigxos akiro de vulpoj.
11 Kaj la regxo gxojos per Dio; Triumfos cxiu, kiu jxuras al Li; CXar sxtopigxos la busxo de tiuj, kiuj parolas malveron.