Psalms 60:8-12

Esperanto(i) 8 Moab estas Mia lavopelvo; Sur Edomon Mi jxetos Mian sxuon; Super Filisxtujo Mi triumfe krios. 9 Kiu enkondukos min en fortikigitan urbon? Kiu alkondukos min gxis Edom? 10 CXu ne Vi, ho Dio, forlasis nin? Vi ne eliras, ho Dio, kun niaj militistaroj. 11 Donu al ni helpon kontraux la malamiko; Vanta estas helpo de homo. 12 Kun Dio ni faros heroajxojn; Kaj Li dispremos niajn malamikojn.