Psalms 57

Esperanto(i) 1 Al la hxorestro. Por Al-tasxhxet. Verko de David, kiam li forkuris de Saul en la kavernon. Korfavoru min, ho Dio, korfavoru min; CXar cxe Vi rifugxas mia animo, Kaj sub la ombro de Viaj flugiloj mi min kasxas, GXis pasos la mizeroj. 2 Mi vokas al Dio Plejalta, Al Dio, kiu decidas pri mi. 3 Li sendu el la cxielo kaj helpu min, Li, kiu hontigas miajn persekutanton; Sela. Dio sendu Sian favoron kaj Sian veron. 4 Mia animo estas inter leonoj; Mi kusxas inter homidoj avidaj, kies dentoj estas ponardegoj kaj sagoj, Kaj kies lango estas akra glavo. 5 Altigxu super la cxielo, ho Dio; Via gloro estu super la tuta tero. 6 Reton ili metis antaux miaj piedoj; Ili premis mian animon; Ili fosis antaux mi foson, Sed ili mem falis en gxin. Sela. 7 Fortika estas mia koro, ho Dio, fortika estas mia koro; Mi kantos kaj gloros. 8 Vekigxu, mia honoro, vekigxu, psaltero kaj harpo; Mi vekos la matenan cxielrugxon. 9 Mi gloros Vin, ho mia Sinjoro, inter la popoloj; Mi prikantos Vin inter la gentoj. 10 CXar granda gxis la cxielo estas Via boneco, Kaj gxis la nuboj estas Via vero. 11 Altigxu super la cxielo, ho Dio; Via gloro estu super la tuta tero.