Psalms 50:1-6

Esperanto(i) 1 Psalmo de Asaf. Dio de la dioj, la Eternulo, ekparolis, Kaj vokis la teron de la sunlevigxo gxis la sunsubiro. 2 El Cion, la perfektajxo de beleco, Dio ekbrilis. 3 Nia Dio venas kaj ne silentas; Fajro ekstermanta estas antaux Li, CXirkaux Li estas granda ventego. 4 Li vokas la cxielon supre kaj la teron, Por jugxi Sian popolon: 5 Kolektu al Mi Miajn fidelulojn, Kiuj faris kun Mi interligon cxe oferdono. 6 Kaj la cxielo proklamis Lian justecon, CXar Dio estas tiu jugxanto. Sela.