Esperanto(i)
1 Al la hxorestro. De David, sklavo de la Eternulo. La pekado de malpiulo parolas al lia koro; Antaux liaj okuloj ne ekzistas timo antaux Dio.
2 CXar gxi flatas al li en liaj okuloj, GXis lia pekado eltrovigxos kaj li malamigxos.
3 La paroloj de lia busxo estas krimo kaj malvero; Li ne volas kompreni, por fari bonon.
4 Krimon li pripensas sur sia kusxejo; Li staras sur vojo ne bona; Malbonon li ne abomenas.