Psalms 36

Esperanto(i) 1 Al la hxorestro. De David, sklavo de la Eternulo. La pekado de malpiulo parolas al lia koro; Antaux liaj okuloj ne ekzistas timo antaux Dio. 2 CXar gxi flatas al li en liaj okuloj, GXis lia pekado eltrovigxos kaj li malamigxos. 3 La paroloj de lia busxo estas krimo kaj malvero; Li ne volas kompreni, por fari bonon. 4 Krimon li pripensas sur sia kusxejo; Li staras sur vojo ne bona; Malbonon li ne abomenas. 5 Ho Eternulo, gxis la cxielo atingas Via boneco, Via vereco gxis la nuboj. 6 Via justeco estas kiel la montoj de Dio, Viaj jugxoj estas granda abismo; Homon kaj bruton Vi helpas, ho Eternulo. 7 Kiel grandvalora estas Via favoro, ho Dio! Kaj la homidoj ricevas rifugxon en la ombro de Viaj flugiloj. 8 Ili satigxas per la ricxa havo de Via domo, Kaj el la rivero de Viaj bonajxoj Vi ilin trinkigas. 9 CXar cxe Vi estas la fonto de vivo, Kaj en Via lumo ni vidas lumon. 10 Venigu Vian favoron sur tiujn, kiuj Vin konas, Kaj Vian bonecon sur la honestulojn. 11 Ne pasxu sur min piedo de fiereco, Kaj mano de malpiuloj ne renversu min. 12 Tie falu la farantoj de malbono; Ili estu renversitaj kaj ne povu sin levi.