Psalms 26:1-12

Esperanto(i) 1 De David. Jugxu min, ho Eternulo, cxar mi iris en sincereco kaj la Eternulon mi fidis; Mi ne sxanceligxos. 2 Esploru min, ho Eternulo, kaj elprovu min; Refandu mian internajxon kaj mian koron. 3 CXar Via favorkoreco estas antaux miaj okuloj; Kaj mi marsxas en Via vero. 4 Mi ne sidas kun homoj malveremaj, Kaj kun falsemuloj mi ne iros. 5 Mi malamas societon de malbonfarantoj, Kaj kun malpiuloj mi ne sidos. 6 Mi lavas miajn manojn per senkulpeco; Kaj mi movigxas cxirkaux Via altaro, ho Eternulo, 7 Por auxdigi lauxte gloradon Kaj famigi cxiujn Viajn miraklojn. 8 Ho Eternulo, mi amas la ejon de Via domo, Kaj la lokon, en kiu logxas Via gloro. 9 Ne pereigu mian animon kune kun la pekuloj, Nek mian vivon kun la sangaviduloj, 10 En kies manoj estas krimo Kaj kies dekstra mano estas plena de subacxetaj donacoj. 11 Kaj mi iras en senkulpeco; Liberigu min kaj korfavoru min. 12 Mia piedo staras sur ebena loko; En kunvenoj mi benos la Eternulon.