Psalms 18:20-26

Esperanto(i) 20 La Eternulo rekompencas min laux mia justeco; Laux la pureco de miaj manoj Li repagas al mi. 21 CXar mi min tenis je la vojoj de la Eternulo, Kaj mi ne faris malbonon antaux mia Dio. 22 CXar cxiuj Liaj legxoj estis antaux mi, Kaj Liajn ordonojn mi ne forigis de mi. 23 Mi estis senkulpa antaux Li, Kaj mi gardis min, ke mi ne peku. 24 Kaj la Eternulo rekompencis min laux mia justeco, Laux la pureco de miaj manoj antaux Liaj okuloj. 25 Kun favorkorulo Vi estas favorkora, Kun piulo Vi estas pia, 26 Kun purulo Vi agas laux lia pureco, Kaj kun maliculo laux lia maliceco.