Esperanto(i)
1 Haleluja! Gloru la Eternulon el la cxielo, Gloru Lin en la alto.
2 Gloru Lin, cxiuj Liaj angxeloj; Gloru Lin, cxiuj Liaj militistaroj.
3 Gloru Lin, suno kaj luno; Gloru Lin, cxiuj lumaj steloj.
4 Gloru Lin, plej supraj cxieloj, Kaj la akvo, kiu estas super la cxielo.
5 Ili gloru la nomon de la Eternulo; CXar Li ordonis, kaj ili kreigxis.