Psalms 145:1-150:6

Esperanto(i) 1 Glorkanto de David. Mi altigos Vin, mia Dio, ho Regxo, Kaj mi benos Vian nomon cxiam kaj eterne. 2 CXiutage mi Vin benos, Kaj mi gloros Vian nomon cxiam kaj eterne. 3 Granda estas la Eternulo kaj tre glorinda, Kaj Lia grandeco estas nemezurebla. 4 Generacio al generacio lauxdos Viajn farojn Kaj rakontos pri Via potenco. 5 Pri la majesto de Via granda gloro Kaj pri Viaj mirindaj faroj mi meditos. 6 La forton de Viaj timindajxoj oni priparolos, Kaj Vian grandecon mi rakontos. 7 Oni gloros la renomon de Via granda boneco, Kaj oni prikantos Vian justecon. 8 Kompatema kaj favorkora estas la Eternulo, Longetolera kaj kun granda boneco. 9 La Eternulo estas bona por cxiuj; Lia favorkoreco estas super cxiuj Liaj kreitajxoj. 10 Gloros Vin, ho Eternulo, cxiuj Viaj kreitajxoj, Kaj Viaj fideluloj Vin benos. 11 Ili raportos pri la gloro de Via regno Kaj parolos pri Via potenco, 12 Por sciigi al la homidoj Lian potencon Kaj la majestan gloron de Lia regno. 13 Via regxeco estas regxeco eterna, Kaj Via regado estas por cxiuj generacioj. 14 La Eternulo subtenas cxiujn falantojn Kaj restarigas cxiujn kurbigitojn. 15 CXies okuloj estas turnitaj al Vi, Kaj Vi donas al ili ilian mangxon en gxia tempo. 16 Vi malfermas Vian manon Kaj satigas favore cxion vivantan. 17 Justa estas la Eternulo en cxiuj Siaj vojoj Kaj bona en cxiuj Siaj faroj. 18 Proksima estas la Eternulo por cxiuj, kiuj Lin vokas, Por cxiuj, kiuj vokas Lin sincere. 19 La deziron de Siaj respektantoj Li plenumas, Kaj ilian krion Li auxdas kaj helpas ilin. 20 La Eternulo gardas cxiujn Sian amantojn, Kaj cxiujn malvirtulojn Li ekstermas. 21 La gloron de la Eternulo eldiros mia busxo, Kaj cxiu karno benu Lian sanktan nomon cxiam kaj eterne. 146 1 Haleluja! Gloru, ho mia animo, la Eternulon. 2 Mi gloros la Eternulon en la dauxro de mia tuta vivo, Mi kantos al mia Dio tiel longe, kiel mi estos. 3 Ne fidu eminentulojn, Homidon, kiu ne povas helpi. 4 Eliras lia spirito, li reiras en sian teron; Kaj en tiu tago neniigxas cxiuj liaj intencoj. 5 Bone estas al tiu, kies helpo estas la Dio de Jakob, Kiu esperas al la Eternulo, lia Dio, 6 Kiu kreis la cxielon kaj la teron, La maron, kaj cxion, kio estas en ili, Kiu gardas la veron eterne; 7 Kiu faras justecon al la prematoj, Donas panon al la malsataj. La Eternulo liberigas la malliberulojn; 8 La Eternulo malfermas la okulojn al la blinduloj; La Eternulo restarigas la kurbigitojn; La Eternulo amas la virtulojn; 9 La Eternulo gardas la enmigrintojn, Subtenas orfon kaj vidvinon; Sed la vojon de malvirtuloj Li pereigas. 10 La Eternulo regxas eterne, Via Dio, ho Cion, por cxiuj generacioj. Haleluja! 147 1 Haleluja! CXar estas bone kanti al nia Dio, CXar agrabla estas la glorkantado. 2 La Eternulo konstruas Jerusalemon, La elpelitojn de Izrael Li kolektas. 3 Li sanigas la korprematojn Kaj bandagxas iliajn vundojn. 4 Li kalkulas la stelojn, Kaj al ili cxiuj Li donas nomojn. 5 Granda estas nia Sinjoro kaj tre forta; Lia sagxo estas nemezurebla. 6 La Eternulo altigas la humilulojn; Sed la malvirtulojn Li malaltigas gxis la tero. 7 Kantu al la Eternulo gloradon, Muziku al nia Dio per harpo. 8 Li kovras la cxielon per nuboj, Pretigas por la tero pluvon, Kreskigas sur la montoj herbon. 9 Li donas al la bruto gxian nutrajxon, Kaj al la korvidoj, kiuj krias. 10 Ne la forton de cxevalo Li sxatas; Ne la femuroj de homo al Li placxas: 11 Placxas al la Eternulo Liaj timantoj, Kiuj fidas Lian bonecon. 12 Lauxdu, ho Jerusalem, la Eternulon; Gloru vian Dion, ho Cion. 13 CXar Li fortikigis la riglilojn en viaj pordegoj, Li benis viajn filojn interne de vi. 14 Li donas pacon al viaj limoj, Li satigas vin per la plej bona el la tritiko. 15 Li sendas Sian ordonon al la tero; Tre rapide kuras Lia vorto. 16 Li donas negxon kiel lanon, Li sxutas prujnon kiel cindron. 17 Li jxetas Sian glacion kiel pecojn; Kiu kontrauxstaros al Lia frosto? 18 Li sendas Sian vorton, kaj cxio degelas; Li blovas per Sia vento, kaj ekfluas akvo. 19 Li sciigas al Jakob Sian vorton, Siajn legxojn kaj decidojn al Izrael. 20 Tiel Li ne faras al iu alia popolo; Kaj Liajn decidojn ili ne scias. Haleluja! 148 1 Haleluja! Gloru la Eternulon el la cxielo, Gloru Lin en la alto. 2 Gloru Lin, cxiuj Liaj angxeloj; Gloru Lin, cxiuj Liaj militistaroj. 3 Gloru Lin, suno kaj luno; Gloru Lin, cxiuj lumaj steloj. 4 Gloru Lin, plej supraj cxieloj, Kaj la akvo, kiu estas super la cxielo. 5 Ili gloru la nomon de la Eternulo; CXar Li ordonis, kaj ili kreigxis. 6 Kaj Li starigis ilin por cxiam, por eterne; Li donis legxon, kiun ili ne malobeos. 7 Gloru la Eternulon el la tero, Marmonstroj kaj cxiuj abismoj; 8 Fulmo kaj hajlo, negxo kaj nebulo, Ventego, kiu plenumas Lian vorton; 9 Montoj kaj cxiuj montetoj, Fruktoportaj arboj kaj cxiuj cedroj; 10 Bestoj kaj cxiaj brutoj, Rampajxoj kaj flugilaj birdoj; 11 Regxoj de la tero kaj cxiuj popoloj, Princoj kaj cxiuj jugxantoj sur la tero; 12 Junuloj kaj junulinoj, Maljunuloj kaj knaboj. 13 Ili gloru la nomon de la Eternulo, CXar sole Lia nomo estas alta, Lia majesto estas sur la tero kaj en la cxielo. 14 Kaj Li altigis la kornon de Sia popolo, La gloron de cxiuj Liaj fideluloj, De la filoj de Izrael, Lia plej proksima popolo. Haleluja! 149 1 Haleluja! Kantu al la Eternulo novan kanton, Lian gloron en la anaro de fideluloj. 2 Izrael gxoju pri sia Kreinto, La filoj de Cion gxoju pri sia Regxo. 3 Ili gloru Lian nomon en danco, Per tamburino kaj harpo ili muziku al Li. 4 CXar al la Eternulo placxas Lia popolo; Li ornamas humilulojn per savo. 5 La fideluloj gxoju en honoro, Kantu gxoje sur siaj kusxejoj. 6 Glorado al Dio estas en ilia busxo, Kaj dutrancxa glavo en ilia mano, 7 Por fari vengxon super la popoloj, Punkorektadon super la gentoj; 8 Por malliberigi iliajn regxojn per cxenoj Kaj iliajn eminentulojn per feraj katenoj; 9 Por fari super ili antauxdestinitan jugxon. Tio estas honoro por cxiuj Liaj fideluloj. Haleluja! 150 1 Haleluja! Gloru Dion en Lia sanktejo, Gloru Lin en la firmajxo de Lia forto. 2 Gloru Lin por Liaj potencaj faroj, Gloru Lin laux Lia granda majesto. 3 Gloru Lin per sonado de trumpeto, Gloru Lin per psaltero kaj harpo. 4 Gloru Lin per tamburino kaj danco, Gloru Lin per kordinstrumentoj kaj fluto. 5 Gloru Lin per lauxtaj cimbaloj, Gloru Lin per tintantaj cimbaloj. 6 CXio spiranta gloru la Eternulon. Haleluja!