Esperanto(i)
1 Kanto de suprenirado. Rememoru, ho Eternulo, Davidon kaj cxiujn liajn suferojn;
2 Ke li jxuris al la Eternulo, Kaj donis sanktan promeson al la Potenculo de Jakob:
3 Mi ne eniros en la sxirmejon de mia domo, Mi ne supreniros sur la liton, pretigitan por mi;
4 Mi ne donos dormon al miaj okuloj, Nek dormeton al miaj palpebroj,
5 GXis mi trovos lokon por la Eternulo, Logxejon por la Potenculo de Jakob.
6 Jen ni auxdis, ke gxi estas en Efrata; Ni gxin trovis sur arbara kampo.