Esperanto(i)
1 Kanto de suprenirado. De Salomono. Se la Eternulo ne konstruas la domon, Tiam vane laboras super gxi gxiaj konstruantoj; Se la Eternulo ne gardas urbon, Tiam vane maldormas la gardanto.
2 Vane vi frue levigxas, malfrue sidas, Mangxas panon kun klopodoj: Al Sia amato Li donas en dormo.
3 Jen, heredo de la Eternulo estas infanoj; Rekompenco estas la frukto de ventro.
4 Kiel sagoj en la mano de fortulo, Tiel estas junaj filoj.
5 Bone estas al la homo, kiu plenigis per ili sian sagujon; Ili ne estos hontigitaj, Kiam ili parolos kun la malamikoj cxe la pordego.