Psalms 126:1-150:6

Esperanto(i) 1 Kanto de suprenirado. Kiam la Eternulo revenigis la forkaptitojn al Cion, Tiam ni estis kiel songxantoj. 2 Tiam nia busxo estis plena de gajeco, Kaj nia lango plena de kantado; Tiam oni diris inter la popoloj: Ion grandan la Eternulo faris por cxi tiuj. 3 Ion grandan la Eternulo faris por ni: Ni gxojas. 4 Revenigu, ho Eternulo, niajn forkaptitojn, Kiel riveretojn en sudan landon. 5 Kiuj semas kun larmoj, Tiuj rikoltos kun kanto. 6 Iras kaj ploras la portanto de semotajxo; Venos kun kanto la portanto de siaj garboj. 127 1 Kanto de suprenirado. De Salomono. Se la Eternulo ne konstruas la domon, Tiam vane laboras super gxi gxiaj konstruantoj; Se la Eternulo ne gardas urbon, Tiam vane maldormas la gardanto. 2 Vane vi frue levigxas, malfrue sidas, Mangxas panon kun klopodoj: Al Sia amato Li donas en dormo. 3 Jen, heredo de la Eternulo estas infanoj; Rekompenco estas la frukto de ventro. 4 Kiel sagoj en la mano de fortulo, Tiel estas junaj filoj. 5 Bone estas al la homo, kiu plenigis per ili sian sagujon; Ili ne estos hontigitaj, Kiam ili parolos kun la malamikoj cxe la pordego. 128 1 Kanto de suprenirado. Felicxa estas tiu, kiu timas la Eternulon Kaj iras laux Liaj vojoj. 2 Kiam vi mangxas la laborakiron de viaj manoj, Felicxe kaj bone estas al vi. 3 Via edzino estas kiel fruktoporta vinberbrancxo interne en via domo; Viaj filoj estas kiel olivaj brancxoj cxirkaux via tablo. 4 Jen tiel estas benata tiu homo, Kiu timas la Eternulon. 5 Benos vin la Eternulo el Cion, Kaj vi vidos la bonstaton de Jerusalem en la dauxro de via tuta vivo. 6 Kaj vi vidos la infanojn de viaj infanoj. Paco al Izrael! 129 1 Kanto de suprenirado. Multe oni afliktis min de post mia juneco, Diras Izrael, 2 Multe oni afliktis min de post mia juneco, Sed oni min ne pereigis. 3 Sur mia dorso plugis plugistoj, Faris siajn sulkojn longaj. 4 La Eternulo estas justa; Li dishakis la sxnurojn de la malvirtuloj. 5 Hontigxu kaj turnigxu malantauxen CXiuj malamantoj de Cion. 6 Ili estu kiel tegmenta herbo, Kiu forvelkas, antaux ol oni gxin elsxiris; 7 Per kiu ne plenigas rikoltanto sian manon Nek garbiganto sian baskon. 8 Kaj la preterirantoj ne diros: Beno de la Eternulo estu al vi, Ni benas vin per la nomo de la Eternulo. 130 1 Kanto de suprenirado. El profundo mi vokas Vin, ho Eternulo. 2 Mia Sinjoro, auxskultu mian vocxon; Viaj oreloj atentu la vocxon de mia petego. 3 Se vi, ho Eternulo, kalkulus la pekojn, Kiu povus stari, ho mia Sinjoro? 4 Sed Vi estas pardonema, Por ke Vi estu respektata. 5 Mi esperis al la Eternulo, esperis mia animo, Kaj Lian vorton mi fidis. 6 Mia animo atendas mian Sinjoron pli, Ol la gardantoj atendas la matenon, La gardantoj la matenon. 7 Izrael fidu la Eternulon; CXar cxe la Eternulo estas favorkoreco Kaj cxe Li estas granda liberigo. 8 Kaj Li liberigos Izraelon De cxiuj liaj pekoj. 131 1 Kanto de suprenirado. De David. Ho Eternulo, ne tenas sin alte mia koro, kaj ne levigxas alte miaj okuloj; Kaj mi ne okupas min per aferoj grandaj kaj neatingeblaj por mi. 2 Mi trankviligis kaj kvietigis mian animon; Kiel infano formetita for de la mamo de sia patrino, kiel infano demamigita, Tiel estas en mi mia animo. 3 Ho Izrael, fidu la Eternulon, De nun kaj eterne. 132 1 Kanto de suprenirado. Rememoru, ho Eternulo, Davidon kaj cxiujn liajn suferojn; 2 Ke li jxuris al la Eternulo, Kaj donis sanktan promeson al la Potenculo de Jakob: 3 Mi ne eniros en la sxirmejon de mia domo, Mi ne supreniros sur la liton, pretigitan por mi; 4 Mi ne donos dormon al miaj okuloj, Nek dormeton al miaj palpebroj, 5 GXis mi trovos lokon por la Eternulo, Logxejon por la Potenculo de Jakob. 6 Jen ni auxdis, ke gxi estas en Efrata; Ni gxin trovis sur arbara kampo. 7 Ni iru en Lian logxejon, Ni klinigxu antaux la benketo de Liaj piedoj. 8 Levigxu, ho Eternulo, en Vian ripozejon, Vi kaj la kesto de Via potenco. 9 Viaj pastroj vestigxu per justeco, Kaj Viaj fideluloj triumfu. 10 Pro David, Via sklavo, Ne forturnu la vizagxon de Via sanktoleito. 11 La Eternulo jxuris al David veron, kaj Li ne deklinigxos de gxi: Frukton de via ventro Mi sidigos sur via trono; 12 Se viaj filoj observos Mian interligon kaj Mian legxon, kiun Mi instruos al ili, Tiam ankaux iliaj filoj eterne sidos sur via trono. 13 CXar la Eternulo elektis Cionon, Kaj deziris, ke gxi estu logxejo por Li: 14 CXi tio estas Mia ripozejo por eterne; CXi tie Mi logxos, cxar gxin Mi ekdeziris. 15 GXian nutrajxon Mi abunde benos, GXiajn malricxulojn Mi satigos per pano. 16 Kaj gxiajn pastrojn Mi vestos per savo; Kaj gxiaj fideluloj gxojos kaj triumfos. 17 Tie Mi elkreskigos kornon al David, Tie Mi arangxos lumilon por Mia sanktoleito. 18 Liajn malamikojn Mi kovros per honto; Sed sur li brilos lia krono. 133 1 Kanto de suprenirado. De David. Jen, kiel bone kaj cxarme estas, Se fratoj vivas kune! 2 Kiel la bona oleo, Kiu de la kapo defluas sur la barbon, la barbon de Aaron, Kaj defluas sur la randon de lia vesto; 3 Kiel la roso, Kiu de HXermon mallevigxas sur la montojn de Cion; CXar tie la Eternulo donas la benon, Vivon por eterne. 134 1 Kanto de suprenirado. Nun benu la Eternulon, cxiuj sklavoj de la Eternulo, Kiuj en la noktoj staras en la domo de la Eternulo. 2 Levu la manojn al la sanktejo, Kaj benu la Eternulon. 3 El Cion benu vin la Eternulo, La Kreinto de la cxielo kaj la tero. 135 1 Haleluja! Gloru la nomon de la Eternulo, Gloru, sklavoj de la Eternulo, 2 Kiuj staras en la domo de la Eternulo, En la kortoj de la domo de nia Dio. 3 Gloru la Eternulon, cxar la Eternulo estas bona; Prikantu Lian nomon, cxar gxi estas cxarma. 4 CXar Jakobon la Eternulo elektis al Si, Izraelon kiel Sian trezoron. 5 CXar mi scias, ke la Eternulo estas granda Kaj ke nia Sinjoro estas super cxiuj dioj. 6 CXion, kion la Eternulo deziras, Li faras, En la cxielo kaj sur la tero, sur la maroj kaj en cxiuj abismoj. 7 Li levas la nubojn de la randoj de la tero, Li aperigas fulmojn en la pluvo, Li elirigas la venton el Siaj provizejoj. 8 Li batis la unuenaskitojn en Egiptujo, De homo gxis bruto. 9 Li aperigis signojn kaj miraklojn interne de vi, ho Egiptujo, Super Faraono kaj cxiuj liaj sklavoj. 10 Li batis multajn popolojn, Kaj mortigis potencajn regxojn: 11 Sihxonon, regxon de la Amoridoj, Kaj Ogon, regxon de Basxan, Kaj cxiujn regnojn Kanaanajn. 12 Kaj Li donis ilian landon kiel heredon, Heredon al Lia popolo Izrael. 13 Ho Eternulo, Via nomo estas eterna; Ho Eternulo, la memoro pri Vi restas por cxiuj generacioj. 14 CXar la Eternulo jugxos Sian popolon, Kaj Li korfavoros Siajn sklavojn. 15 La idoloj de la popoloj estas argxento kaj oro, Faritajxo de homaj manoj. 16 Busxon ili havas, sed ne parolas; Okulojn ili havas, sed ne vidas; 17 Orelojn ili havas, sed ne auxdas; Kaj ne ekzistas spiro en ilia busxo. 18 Kiel ili, tiel estos iliaj farantoj, CXiuj, kiuj ilin fidas. 19 Ho domo de Izrael, benu la Eternulon; Ho domo de Aaron, benu la Eternulon; 20 Ho domo de Levi, benu la Eternulon; Ho timantoj de la Eternulo, benu la Eternulon. 21 El Cion estu benata la Eternulo, Kiu logxas en Jerusalem. Haleluja! 136 1 Gloru la Eternulon, cxar Li estas bona, CXar eterna estas Lia boneco. 2 Gloru la Dion de la dioj, CXar eterna estas Lia boneco. 3 Gloru la Sinjoron de la sinjoroj, CXar eterna estas Lia boneco. 4 La sola faranto de grandaj mirakloj, CXar eterna estas Lia boneco; 5 Kiu sagxege kreis la cxielon, CXar eterna estas Lia boneco; 6 Kiu etendis la teron super la akvo, CXar eterna estas Lia boneco; 7 Kiu kreis grandajn lumojn, CXar eterna estas Lia boneco; 8 La sunon, por regi en la tago, CXar eterna estas Lia boneco; 9 La lunon kaj la stelojn, por regi en la nokto, CXar eterna estas Lia boneco; 10 Kiu batis Egiptujon en gxiaj unuenaskitoj, CXar eterna estas Lia boneco; 11 Kaj elkondukis el gxia mezo Izraelon, CXar eterna estas Lia boneco; 12 Per forta mano kaj etendita brako, CXar eterna estas Lia boneco; 13 Kiu fendis la Rugxan Maron en du partojn, CXar eterna estas Lia boneco; 14 Kaj trairigis Izraelon tra gxi, CXar eterna estas Lia boneco; 15 Kaj enjxetis Faraonon kaj lian militistaron en la Rugxan Maron, CXar eterna estas Lia boneco; 16 Kiu kondukis Sian popolon tra la dezerto, CXar eterna estas Lia boneco; 17 Kiu batis grandajn regxojn, CXar eterna estas Lia boneco; 18 Kaj mortigis regxojn potencajn, CXar eterna estas Lia boneco; 19 Sihxonon, regxon de la Amoridoj, CXar eterna estas Lia boneco; 20 Kaj Ogon, regxon de Basxan, CXar eterna estas Lia boneco; 21 Kaj donis ilian landon kiel heredon, CXar eterna estas Lia boneco; 22 Heredon al Lia sklavo Izrael, CXar eterna estas Lia boneco; 23 Kiu rememoris nin, kiam ni estis humiligitaj, CXar eterna estas Lia boneco; 24 Kaj liberigis nin de niaj premantoj, CXar eterna estas Lia boneco; 25 Kiu donas panon al cxiu karno, CXar eterna estas Lia boneco. 26 Gloru la Dion de la cxielo, CXar eterna estas Lia boneco. 137 1 Apud la riveroj de Babel Ni sidis kaj ploris, Rememorante Cionon. 2 Sur la salikoj tie Ni pendigis niajn harpojn. 3 CXar tie niaj kaptintoj postulis de ni kantojn, Kaj niaj mokantoj gxojon, dirante: Kantu al ni el la kantoj de Cion. 4 Kiel ni kantos sur fremda tero La kanton de la Eternulo? 5 Se mi forgesos vin, ho Jerusalem, Tiam forgesigxu mia dekstra mano; 6 Algluigxu mia lango al mia palato, Se mi vin ne memoros, Se mi ne levos Jerusalemon en la supron de miaj gxojoj. 7 Rememorigu, ho Eternulo, al la filoj de Edom La tagon de Jerusalem, kiam ili diris: Detruu, detruu gxis gxia fundamento. 8 Ho ruinigema filino de Babel! Bone estos al tiu, Kiu repagos al vi por la faro, kiun vi faris al ni. 9 Bone estos al tiu, Kiu prenos kaj frakasos viajn infanetojn sur sxtono. 138 1 De David. Mi gloras Vin el mia tuta koro; Antaux la dioj mi Vin prikantas. 2 Mi klinigxas antaux Via sankta templo, Kaj mi gloras Vian nomon por Via boneco kaj vereco; CXar Vi grandigis pli ol cxio Vian nomon per Via vorto. 3 En la tago, kiam mi vokis, Vi auxskultis min, Vi donis forton al mia animo. 4 Gloros Vin, ho Eternulo, cxiuj regxoj de la tero, CXar ili auxdis la vortojn de Via busxo. 5 Kaj ili prikantos la vojojn de la Eternulo; CXar granda estas la gloro de la Eternulo. 6 CXar kvankam la Eternulo estas alte, tamen Li rigardas humilulon, Kaj fierulon Li rimarkas de malproksime. 7 Kvankam mi iras meze de suferoj, tamen Vi konservas mian vivon; Kontraux la kolero de miaj malamikoj Vi etendas Vian brakon, Kaj Via dekstra mano min helpas. 8 La Eternulo plenumos por mi. Ho Eternulo, Via boneco estas eterna; La kreitajxojn de Viaj manoj ne forlasu. 139 1 Al la hxorestro. Psalmo de David. Ho Eternulo, Vi min esploras kaj min konas. 2 Vi scias, kiam mi sidas kaj kiam mi levigxas; Vi komprenas mian penson de malproksime. 3 Kiam mi iras kaj kiam mi ripozas, Vi estas cxirkaux mi, Kaj cxiujn miajn vojojn Vi konas. 4 CXar antaux ol trovigxas vorto sur mia lango, Jen, ho Eternulo, Vi cxion jam scias. 5 De malantauxe kaj de antauxe Vi cxirkauxbaris min Kaj metis sur min Vian manon. 6 Mirinda estas por mi tia sciado, tro alta; Mi gxin ne povas kompreni. 7 Kien mi iros for de Via spirito? Kaj kien mi kuros for de Via vizagxo? 8 Se mi levigxos al la cxielo, Vi estas tie; Se mi kusxigxos en SXeol, jen Vi tie estas. 9 CXu mi okupos la flugilojn de la matenrugxo, CXu mi logxigxos sur la rando de la maro: 10 Ankaux tie Via mano min kondukos, Kaj Via dekstra mano min tenos. 11 Se mi diros:Mallumo min kovros, Kaj la lumo cxirkaux mi farigxos nokto: 12 Ecx mallumo ne mallumas antaux Vi, Kaj la nokto lumas kiel tago; Mallumo farigxas kiel lumo. 13 CXar Vi kreis mian internajxon, Formis min en la ventro de mia patrino. 14 Mi gloras Vin, cxar mi estas mirinde kreita; Mirindaj estas Viaj kreitajxoj, Kaj mia animo tion bone konscias. 15 Ne estis kasxitaj antaux Vi miaj ostoj, Kiam mi estis kreata en kasxiteco, Kiam mi estis formata en la profundo de la tero. 16 Mian embrion vidis Viaj okuloj, Kaj en Via libro estis enskribitaj cxiuj tagoj destinitaj, Kiam ankoraux ecx unu ne ekzistis. 17 Kiel grandvaloraj estas por mi Viaj pensoj, ho Dio! Kiel granda estas ilia nombro! 18 Se mi ilin kalkulus, ili estus pli multaj ol la sablo; Kiam mi vekigxas, mi estas ankoraux kun Vi. 19 Mortigu, ho Dio, la malvirtulojn, Kaj sangaviduloj forigxu de mi! 20 Ili parolas pri Vi malice, Kaj Viaj malamikoj levigxas por trompo. 21 Viajn malamantojn, ho Eternulo, mi ja malamas, Kaj Viajn kontrauxulojn mi abomenas. 22 Per ekstrema malamo mi ilin malamas; Ili farigxis por mi malamikoj. 23 Esploru min, ho Dio, kaj konu mian koron; Provu min kaj sciu miajn pensojn. 24 Kaj rigardu, cxu mi estas sur malbona vojo, Kaj gvidu min sur la vojo de eterneco. 140 1 Al la hxorestro. Psalmo de David. Liberigu min, ho Eternulo, de malbona homo, Gardu min kontraux perfortulo; 2 Kontraux tiuj, kiuj elpensas malbonon en la koro, CXiutage kauxzas militojn; 3 Kiuj akrigas sian langon, kiel serpento; Veneno de vipuro estas sub iliaj lipoj. Sela. 4 Gardu min, ho Eternulo, kontraux la manoj de malvirtuloj, Gardu min kontraux perfortuloj, Kiuj intencas renversi miajn pasxojn. 5 Fieruloj kasxis kaptilon por mi kaj sxnurojn, Ili etendis reton cxe la vojo, implikilon ili metis por mi. Sela. 6 Mi diris al la Eternulo:Vi estas mia Dio; Atentu, ho Eternulo, la vocxon de mia petego. 7 Ho Eternulo, mia Sinjoro, forto de mia savo, Vi sxirmas mian kapon en la tago de batalo. 8 Ne donu, ho Eternulo, al malvirtulo lian deziratajxon, Lian intencon ne efektivigu, ke ili ne fierigxu. Sela. 9 La veneno de miaj cxirkauxantoj, La malicajxo de iliaj lipoj kovru ilin. 10 Falu sur ilin brulantaj karboj; Ili jxetigxu en fajron, En abismojn, ke ili ne levigxu. 11 Kalumnianto ne staros forte sur la tero; Perfortulon la malbono entiros en pereon. 12 Mi scias, ke la Eternulo defendos la aferon de mizerulo, La rajton de malricxuloj. 13 Kaj virtuloj ja gloros Vian nomon; Piuloj restos antaux Via vizagxo. 141 1 Psalmo de David. Ho Eternulo, mi vokas al Vi; rapidu al mi; Atentu mian vocxon, kiam mi vokas al Vi. 2 Mia pregxo valoru antaux Vi kiel incenso, La levo de miaj manoj kiel vespera oferdono. 3 Metu, ho Eternulo, gardon al mia busxo, Gardu la pordon de miaj lipoj. 4 Ne klinu mian koron al io malbona, Al partoprenado en malbonagoj kun malbonaguloj; Mi ne mangxu iliajn bongustajxojn. 5 Virtuloj min frapu favorkore kaj punu min: GXi estos oleo por la kapo; Mia kapo ne rifuzos, se estos ecx pli; Kaj mi pregxas cxe iliaj malfelicxoj. 6 Disigxis sur roko iliaj jugxantoj, Kaj ili auxdis miajn vortojn, kiel amikaj ili estis. 7 Kiel iu plugas kaj dispecigas la teron, Tiel estas disjxetitaj iliaj ostoj gxis la busxo de SXeol. 8 CXar al Vi, ho Eternulo, mia Sinjoro, estas direktitaj miaj okuloj; Al Vi mi esperas:ne forpusxu mian animon. 9 Gardu min kontraux la reto, kiun oni metis al mi, Kontraux la implikilo de la malbonaguloj. 10 La malvirtuloj falu en siajn retojn cxiuj, Dum mi preteriros. 142 1 Instruo de David, kiam li estis en la kaverno. Pregxo. Per mia vocxo mi krias al la Eternulo, Per mia vocxo mi pregxas al la Eternulo. 2 Mi elversxas antaux Li mian peton, Mian suferon mi al Li rakontas. 3 Kiam senfortigxis en mi mia spirito, tiam Vi sciis mian vojon: Sur la vojo, kiun mi iras, ili kasxis reton por mi. 4 Rigardu dekstren kaj vidu:neniu volas min koni; Malaperis rifugxejo por mi, neniu zorgas pri mia animo. 5 Mi krias al Vi, ho Eternulo; Mi diras:Vi estas mia rifugxejo, Mia parto en la lando de la vivantoj. 6 Atentu mian ploron, cxar mi tre senfortigxis; Savu min de miaj persekutantoj, cxar ili estas pli fortaj ol mi. 7 Eligu mian animon el malliberejo, por ke mi gloru Vian nomon. Min cxirkauxos la virtuloj, kiam Vi bonfaros al mi. 143 1 Psalmo de David. Ho Eternulo, auxskultu mian pregxon, Atentu mian petegon laux Via vereco, Respondu al mi laux Via justeco. 2 Kaj ne eniru en jugxon kun Via sklavo, CXar neniu vivanta povos pravigxi antaux Vi. 3 CXar malamiko persekutis mian animon, Premis al la tero mian vivon; Li metis min en mallumon, kiel delonge mortintojn. 4 Senfortigxas en mi mia animo, Konsumigxas en mi mia koro. 5 Mi rememoras la tagojn antikvajn, Mi meditas pri cxiuj Viaj faroj, Mi pensas pri la faritajxoj de Viaj manoj. 6 Mi etendas al Vi miajn manojn; Mia animo soifas Vin kiel seka tero. Sela. 7 Rapidu, auxskultu min, ho Eternulo, mia spirito konsumigxas; Ne kasxu antaux mi Vian vizagxon, CXar mi similigxus al la forirantaj en la tombon. 8 Auxdigu al mi matene Vian bonecon, CXar Vin mi fidas; Montru al mi la vojon, kiun mi devas iri, CXar al Vi mi levas mian animon. 9 Savu min de miaj malamikoj, ho Eternulo; Al Vi mi rifugxas. 10 Instruu al mi plenumi Vian volon, cxar Vi estas mia Dio; Via bona spirito gvidu min sur ebena tero. 11 Pro Via nomo, ho Eternulo, lasu min vivi; Pro Via justeco eligu mian animon el mizero. 12 Kaj pro Via favorkoreco ekstermu miajn malamikojn Kaj pereigu cxiujn premantojn de mia animo, CXar mi estas Via sklavo. 144 1 De David. Benata estu la Eternulo, mia Roko, Kiu instruas miajn manojn batali, miajn fingrojn militi: 2 Mia bono kaj mia fortikajxo, Mia rifugxejo kaj mia savanto, Mia sxildo, Li, kiun mi fidas, Kiu submetas al mi mian popolon. 3 Ho Eternulo, kio estas homo, ke Vi lin konas, Kaj homido, ke Vi lin atentas? 4 Homo estas simila al spireto; Liaj tagoj estas kiel pasanta ombro. 5 Ho Eternulo, klinu Vian cxielon kaj iru malsupren; Tusxu la montojn, kaj ili ekfumigxos. 6 Ekbriligu fulmon, kaj dispelu ilin; Sendu Viajn sagojn, kaj konfuzu ilin. 7 Etendu Vian manon el supre; Liberigu min, kaj savu min el granda akvo, El la mano de fremduloj, 8 Kies busxo parolas malverajxon Kaj kies dekstra mano estas mano de trompo. 9 Ho Dio, novan kanton mi kantos al Vi, Sur dekkorda psaltero mi muzikos al Vi, 10 Kiu donas helpon al la regxoj, Kiu savas Sian sklavon David de dangxera glavo. 11 Liberigu min, kaj savu min el la mano de fremduloj, Kies busxo parolas malverajxon Kaj kies dekstra mano estas mano de trompo. 12 Niaj filoj kiel plantitajxoj kreskas en sia juneco; Niaj filinoj estas kiel skulptitaj kolonoj, ornamoj de palaco; 13 Niaj grenejoj estas plenaj, enhavas suficxe da greno de cxiu speco; Niaj sxafoj estas en la nombro de miloj kaj dekmiloj sur niaj pasxtejoj; 14 Niaj bovoj estas sxargxitaj; Ne ekzistas difekto, ne ekzistas perdo, ne ekzistas ploro sur niaj stratoj; 15 Felicxa estas la popolo, kiu havas tian staton; Felicxa estas la popolo, kies Dio estas la Eternulo. 145 1 Glorkanto de David. Mi altigos Vin, mia Dio, ho Regxo, Kaj mi benos Vian nomon cxiam kaj eterne. 2 CXiutage mi Vin benos, Kaj mi gloros Vian nomon cxiam kaj eterne. 3 Granda estas la Eternulo kaj tre glorinda, Kaj Lia grandeco estas nemezurebla. 4 Generacio al generacio lauxdos Viajn farojn Kaj rakontos pri Via potenco. 5 Pri la majesto de Via granda gloro Kaj pri Viaj mirindaj faroj mi meditos. 6 La forton de Viaj timindajxoj oni priparolos, Kaj Vian grandecon mi rakontos. 7 Oni gloros la renomon de Via granda boneco, Kaj oni prikantos Vian justecon. 8 Kompatema kaj favorkora estas la Eternulo, Longetolera kaj kun granda boneco. 9 La Eternulo estas bona por cxiuj; Lia favorkoreco estas super cxiuj Liaj kreitajxoj. 10 Gloros Vin, ho Eternulo, cxiuj Viaj kreitajxoj, Kaj Viaj fideluloj Vin benos. 11 Ili raportos pri la gloro de Via regno Kaj parolos pri Via potenco, 12 Por sciigi al la homidoj Lian potencon Kaj la majestan gloron de Lia regno. 13 Via regxeco estas regxeco eterna, Kaj Via regado estas por cxiuj generacioj. 14 La Eternulo subtenas cxiujn falantojn Kaj restarigas cxiujn kurbigitojn. 15 CXies okuloj estas turnitaj al Vi, Kaj Vi donas al ili ilian mangxon en gxia tempo. 16 Vi malfermas Vian manon Kaj satigas favore cxion vivantan. 17 Justa estas la Eternulo en cxiuj Siaj vojoj Kaj bona en cxiuj Siaj faroj. 18 Proksima estas la Eternulo por cxiuj, kiuj Lin vokas, Por cxiuj, kiuj vokas Lin sincere. 19 La deziron de Siaj respektantoj Li plenumas, Kaj ilian krion Li auxdas kaj helpas ilin. 20 La Eternulo gardas cxiujn Sian amantojn, Kaj cxiujn malvirtulojn Li ekstermas. 21 La gloron de la Eternulo eldiros mia busxo, Kaj cxiu karno benu Lian sanktan nomon cxiam kaj eterne. 146 1 Haleluja! Gloru, ho mia animo, la Eternulon. 2 Mi gloros la Eternulon en la dauxro de mia tuta vivo, Mi kantos al mia Dio tiel longe, kiel mi estos. 3 Ne fidu eminentulojn, Homidon, kiu ne povas helpi. 4 Eliras lia spirito, li reiras en sian teron; Kaj en tiu tago neniigxas cxiuj liaj intencoj. 5 Bone estas al tiu, kies helpo estas la Dio de Jakob, Kiu esperas al la Eternulo, lia Dio, 6 Kiu kreis la cxielon kaj la teron, La maron, kaj cxion, kio estas en ili, Kiu gardas la veron eterne; 7 Kiu faras justecon al la prematoj, Donas panon al la malsataj. La Eternulo liberigas la malliberulojn; 8 La Eternulo malfermas la okulojn al la blinduloj; La Eternulo restarigas la kurbigitojn; La Eternulo amas la virtulojn; 9 La Eternulo gardas la enmigrintojn, Subtenas orfon kaj vidvinon; Sed la vojon de malvirtuloj Li pereigas. 10 La Eternulo regxas eterne, Via Dio, ho Cion, por cxiuj generacioj. Haleluja! 147 1 Haleluja! CXar estas bone kanti al nia Dio, CXar agrabla estas la glorkantado. 2 La Eternulo konstruas Jerusalemon, La elpelitojn de Izrael Li kolektas. 3 Li sanigas la korprematojn Kaj bandagxas iliajn vundojn. 4 Li kalkulas la stelojn, Kaj al ili cxiuj Li donas nomojn. 5 Granda estas nia Sinjoro kaj tre forta; Lia sagxo estas nemezurebla. 6 La Eternulo altigas la humilulojn; Sed la malvirtulojn Li malaltigas gxis la tero. 7 Kantu al la Eternulo gloradon, Muziku al nia Dio per harpo. 8 Li kovras la cxielon per nuboj, Pretigas por la tero pluvon, Kreskigas sur la montoj herbon. 9 Li donas al la bruto gxian nutrajxon, Kaj al la korvidoj, kiuj krias. 10 Ne la forton de cxevalo Li sxatas; Ne la femuroj de homo al Li placxas: 11 Placxas al la Eternulo Liaj timantoj, Kiuj fidas Lian bonecon. 12 Lauxdu, ho Jerusalem, la Eternulon; Gloru vian Dion, ho Cion. 13 CXar Li fortikigis la riglilojn en viaj pordegoj, Li benis viajn filojn interne de vi. 14 Li donas pacon al viaj limoj, Li satigas vin per la plej bona el la tritiko. 15 Li sendas Sian ordonon al la tero; Tre rapide kuras Lia vorto. 16 Li donas negxon kiel lanon, Li sxutas prujnon kiel cindron. 17 Li jxetas Sian glacion kiel pecojn; Kiu kontrauxstaros al Lia frosto? 18 Li sendas Sian vorton, kaj cxio degelas; Li blovas per Sia vento, kaj ekfluas akvo. 19 Li sciigas al Jakob Sian vorton, Siajn legxojn kaj decidojn al Izrael. 20 Tiel Li ne faras al iu alia popolo; Kaj Liajn decidojn ili ne scias. Haleluja! 148 1 Haleluja! Gloru la Eternulon el la cxielo, Gloru Lin en la alto. 2 Gloru Lin, cxiuj Liaj angxeloj; Gloru Lin, cxiuj Liaj militistaroj. 3 Gloru Lin, suno kaj luno; Gloru Lin, cxiuj lumaj steloj. 4 Gloru Lin, plej supraj cxieloj, Kaj la akvo, kiu estas super la cxielo. 5 Ili gloru la nomon de la Eternulo; CXar Li ordonis, kaj ili kreigxis. 6 Kaj Li starigis ilin por cxiam, por eterne; Li donis legxon, kiun ili ne malobeos. 7 Gloru la Eternulon el la tero, Marmonstroj kaj cxiuj abismoj; 8 Fulmo kaj hajlo, negxo kaj nebulo, Ventego, kiu plenumas Lian vorton; 9 Montoj kaj cxiuj montetoj, Fruktoportaj arboj kaj cxiuj cedroj; 10 Bestoj kaj cxiaj brutoj, Rampajxoj kaj flugilaj birdoj; 11 Regxoj de la tero kaj cxiuj popoloj, Princoj kaj cxiuj jugxantoj sur la tero; 12 Junuloj kaj junulinoj, Maljunuloj kaj knaboj. 13 Ili gloru la nomon de la Eternulo, CXar sole Lia nomo estas alta, Lia majesto estas sur la tero kaj en la cxielo. 14 Kaj Li altigis la kornon de Sia popolo, La gloron de cxiuj Liaj fideluloj, De la filoj de Izrael, Lia plej proksima popolo. Haleluja! 149 1 Haleluja! Kantu al la Eternulo novan kanton, Lian gloron en la anaro de fideluloj. 2 Izrael gxoju pri sia Kreinto, La filoj de Cion gxoju pri sia Regxo. 3 Ili gloru Lian nomon en danco, Per tamburino kaj harpo ili muziku al Li. 4 CXar al la Eternulo placxas Lia popolo; Li ornamas humilulojn per savo. 5 La fideluloj gxoju en honoro, Kantu gxoje sur siaj kusxejoj. 6 Glorado al Dio estas en ilia busxo, Kaj dutrancxa glavo en ilia mano, 7 Por fari vengxon super la popoloj, Punkorektadon super la gentoj; 8 Por malliberigi iliajn regxojn per cxenoj Kaj iliajn eminentulojn per feraj katenoj; 9 Por fari super ili antauxdestinitan jugxon. Tio estas honoro por cxiuj Liaj fideluloj. Haleluja! 150 1 Haleluja! Gloru Dion en Lia sanktejo, Gloru Lin en la firmajxo de Lia forto. 2 Gloru Lin por Liaj potencaj faroj, Gloru Lin laux Lia granda majesto. 3 Gloru Lin per sonado de trumpeto, Gloru Lin per psaltero kaj harpo. 4 Gloru Lin per tamburino kaj danco, Gloru Lin per kordinstrumentoj kaj fluto. 5 Gloru Lin per lauxtaj cimbaloj, Gloru Lin per tintantaj cimbaloj. 6 CXio spiranta gloru la Eternulon. Haleluja!