Esperanto(i)
1 ALEF. Bone estas al tiuj, kies vojo estas senmakula, Kiuj iras laux la legxo de la Eternulo.
2 Bone estas al tiuj, kiuj plenumas Liajn decidojn, Kiuj sercxas Lin per la tuta koro;
3 Ili ne faras malbonagon, Ili iras laux Liaj vojoj.
4 Vi ordonis al ni, Forte observi Viajn legxojn.
5 Ho, estu fortikaj miaj vojoj, Ke mi observu Viajn legxojn!
6 Tiam mi ne bezonos honti, Kiam mi atentos cxiujn Viajn ordonojn.