Psalms 116:1-19

Esperanto(i) 1 Mi amas, ke la Eternulo auxdas mian vocxon Kaj mian petegon, 2 Ke Li klinis Sian orelon al mi; Kaj en miaj tagoj mi Lin vokos. 3 CXirkauxis min la ondoj de la morto, Kaj turmentoj de SXeol min trafis; Suferon kaj cxagrenon mi trovis. 4 Sed la nomon de la Eternulo mi vokis: Ho Eternulo, savu mian animon. 5 Favorkora estas la Eternulo kaj justa, Kaj nia Dio estas kompatema. 6 La Eternulo gardas la simplanimulojn; Mi estis en mizero, kaj Li min savis. 7 Revenu, ho mia animo, al via trankvileco, CXar la Eternulo faris al vi bonon. 8 CXar Vi savis mian animon de la morto, Miajn okulojn de larmoj, Miajn piedojn de falpusxigxo. 9 Mi irados antaux la Eternulo En la lando de la vivo. 10 Kun kredo mi diris: Mi estas tre afliktita. 11 Mi diris en mia konfuzigxo: CXu homo mensogas. 12 Kion mi redonu al la Eternulo Por cxiuj Liaj bonfaroj al mi? 13 Mi levos la pokalon de savo, Kaj mi vokos la nomon de la Eternulo. 14 Miajn promesojn al la Eternulo mi plenumos Antaux Lia tuta popolo. 15 Grandvalora en la okuloj de la Eternulo Estas la morto de Liaj fideluloj. 16 Ho Eternulo, mi ja estas Via sklavo, Mi estas Via sklavo, filo de Via sklavino; Vi disigis miajn ligilojn. 17 Al Vi mi oferdonos dankan oferon, Kaj la nomon de la Eternulo mi vokos. 18 Miajn promesojn al la Eternulo mi plenumos Antaux Lia tuta popolo, 19 En la kortoj de la domo de la Eternulo, Interne de vi, ho Jerusalem.