Esperanto(i)
6 Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero, Kaj Li liberigis ilin el ilia mizero.
7 Kaj Li kondukis ilin laux gxusta vojo, Ke ili venu al urbo logxata.
8 Ili gloru la Eternulon por Lia boneco, Kaj por Liaj mirakloj antaux la homidoj.
9 CXar Li satigis animon soifantan, Kaj animon malsatan Li plenigis per bonajxo.
10 Ili sidis en mallumo kaj en ombro de morto, Katenitaj de mizero kaj fero;
11 CXar ili malobeis la vortojn de Dio Kaj malsxatis la decidon de la Plejaltulo.
12 Kaj Li frapis ilian koron per sufero; Ili falis, kaj neniu helpis.
13 Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero, Kaj Li liberigis ilin el ilia mizero.