Psalms 106:34-42

Esperanto(i) 34 Ili ne ekstermis la popolojn, Pri kiuj diris al ili la Eternulo; 35 Sed ili miksigxis kun la popoloj Kaj lernis iliajn farojn; 36 Ili servis al iliaj idoloj, Kaj cxi tiuj farigxis reto por ili. 37 Kaj ili oferdonis siajn filojn kaj filinojn al demonoj; 38 Kaj ili versxis senkulpan sangon, la sangon de siaj filoj kaj filinoj, Kiujn ili oferportis al la Kanaanaj idoloj; Kaj la tero malpurigxis de sango. 39 Kaj ili malpurigxis per siaj faroj, Kaj malcxastigxis per siaj agoj. 40 Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Lia popolo, Kaj Li abomenis Sian heredon; 41 Kaj Li donis ilin en la manojn de idolanoj, Kaj iliaj malamantoj ekregis super ili. 42 Kaj premis ilin iliaj malamikoj, Kaj sub la manoj de cxi tiuj ili humiligxis.