Psalms 105:1-119:176

Esperanto(i) 1 Gloru la Eternulon, voku Lian nomon; Sciigu inter la popoloj Liajn farojn. 2 Kantu al Li, muziku al Li; Parolu pri cxiuj Liaj mirakloj. 3 Lauxdu Lian sanktan nomon; GXoju la koro de tiuj, kiuj sercxas la Eternulon. 4 Turnu vin al la Eternulo kaj al Lia potenco; Sercxu cxiam Lian vizagxon. 5 Memoru Liajn miraklojn, kiujn Li faris, Liajn signomiraklojn kaj la jugxojn de Lia busxo; 6 Vi, semo de Abraham, Lia sklavo, Filoj de Jakob, Liaj elektitoj. 7 Li estas la Eternulo, nia Dio; Sur la tuta tero estas Liaj jugxoj. 8 Li memoras eterne Sian interligon, La vorton, kiun Li testamentis por mil generacioj, 9 Kiun Li interkonsentis kun Abraham Kaj jxuris al Isaak. 10 Li metis gxin por Jakob kiel legxon, Por Izrael kiel eternan interligon, 11 Dirante:Al vi Mi donos la landon Kanaanan Kiel vian parton heredan. 12 Kiam ili estis malgrandnombraj, Malmultaj, kaj fremduloj en gxi, 13 Kaj ili iradis de popolo al popolo, El unu regno al alia gento, 14 Tiam Li al neniu permesis premi ilin, Kaj Li punis pro ili regxojn, dirante: 15 Ne tusxu Miajn sanktoleitojn, Kaj al Miaj profetoj ne faru malbonon. 16 Kaj Li sendis malsaton en la landon, Rompis cxion, kio portis panon. 17 Li sendis antaux ili homon: Jozef estis vendita kiel sklavo. 18 Oni enpremis liajn piedojn en katenojn, Fero sxargxis lian korpon, 19 GXis la tempo, kiam venis Lia vorto; La parolo de la Eternulo lin elprovis. 20 Regxo sendis kaj malligis lin, Reganto super popoloj liberigis lin; 21 Li faris lin sinjoro super lia domo Kaj reganto super lia tuta havo, 22 Ke li submetu al si liajn eminentulojn Kaj sagxigu liajn maljunulojn. 23 Kaj Izrael venis en Egiptujon, Kaj Jakob enmigris en la landon de HXam. 24 Kaj Li tre kreskigis Sian popolon, Kaj faris gxin pli forta ol gxiaj malamikoj. 25 Li malgxustigis ilian koron, Ke ili ekmalamis Lian popolon, ekruzis kontraux Liaj sklavoj. 26 Li sendis Moseon, Sian sklavon, Kaj Aaronon, kiun Li elektis. 27 Ili faris inter ili Liajn pruvosignojn Kaj miraklojn en la lando de HXam. 28 Li sendis mallumon kaj mallumigis; Kaj ili ne atentis Liajn vortojn. 29 Li sxangxis ilian akvon en sangon, Kaj senvivigis iliajn fisxojn. 30 Ilia tero eksvarmigis ranojn, En la cxambroj de iliaj regxoj. 31 Li diris, kaj venis fiinsektoj, Pedikoj en cxiuj iliaj regionoj. 32 Antataux pluvo Li donis al ili hajlon, Flamantan fajron en ilia lando. 33 Li batis iliajn vinbertrunkojn kaj iliajn figarbojn, Kaj rompis la arbojn en iliaj limoj. 34 Li diris, kaj venis akridoj kaj skaraboj sennombraj 35 Kaj formangxis la tutan herbon en ilia lando Kaj formangxis la produktojn de ilia tero. 36 Kaj Li mortigis cxiujn unuenaskitojn en ilia lando, La komencajxojn de cxiuj iliaj fortoj. 37 Sed ilin Li elkondukis kun argxento kaj oro, Kaj en iliaj triboj estis neniu kadukulo. 38 GXojis Egiptujo, kiam ili eliris, CXar atakis gxin timo antaux ili. 39 Li etendis nubon, kiel kovron; Kaj fajron, por ke gxi lumu en la nokto. 40 Ili petis, kaj Li sendis koturnojn, Kaj per pano cxiela Li ilin satigis. 41 Li malfermis rokon, Kaj ekfluis akvo kaj ekiris kiel rivero en la dezerto. 42 CXar Li memoris Sian sanktan vorton Al Abraham, Sia sklavo. 43 Kaj Li elkondukis Sian popolon en gxojo, Siajn elektitojn kun kantado. 44 Kaj Li donis al ili la landojn de popoloj, Kaj la laboron de gentoj ili heredis; 45 Por ke ili plenumu Liajn legxojn Kaj konservu Liajn instruojn. Haleluja! 106 1 Haleluja! Gloru la Eternulon, cxar Li estas bona; CXar eterna estas Lia boneco. 2 Kiu eldiros la potencon de la Eternulo, Auxdigos Lian tutan gloron? 3 Bone estas al tiuj, kiuj observas justecon, Kiuj agas bone en cxiu tempo. 4 Memoru min, ho Eternulo, pro favoro al Via popolo; Sendu al mi Vian savon, 5 Por ke mi vidu la bonstaton de Viaj elektitoj, Por ke mi gxoju kun la gxojo de Via popolo, Por ke mi triumfu kun Via heredo. 6 Ni pekis kune kun niaj patroj, Ni malbonagis, ni malvirtis. 7 Niaj patroj en Egiptujo ne komprenis Viajn miraklojn, Ne memoris Vian grandan bonecon; Kaj ili ribelis apud la maro, apud la Rugxa Maro. 8 Sed Li savis ilin pro Sia nomo, Por montri Sian potencon. 9 Kaj Li ekkriis al la Rugxa Maro, kaj gxi elsekigxis; Kaj Li kondukis ilin tra la abismoj, kiel tra la dezerto. 10 Kaj Li savis ilin el la mano de la malamanto, Kaj Li liberigis ilin en la mano de la malamiko. 11 Kaj la akvo kovris iliajn kontrauxulojn; Ecx unu el ili ne restis. 12 Tiam ili ekkredis al Liaj vortoj, Ili ekkantis Lian gloron. 13 Sed baldaux ili forgesis Liajn farojn, Ili ne fidis Lian konsilon. 14 Ili fordonis sin al siaj kapricoj en la dezerto, Kaj ili incitis Dion en la stepo. 15 Kaj Li plenumis ilian deziron, Sed Li sendis pereon al iliaj animoj. 16 Ili enviis Moseon en la tendaro, Aaronon, sanktulon de la Eternulo. 17 Malfermigxis la tero kaj englutis Datanon, Kaj kovris la anaron de Abiram. 18 Kaj ekbrulis fajro en ilia anaro, Flamo forbruligis la malvirtulojn. 19 Ili faris bovidon cxe HXoreb, Kaj adorklinigxis antaux fandajxo. 20 Ili sxangxis sian honoron En bildon de bovo, kiu mangxas herbon. 21 Ili forgesis Dion, sian savanton, Kiu faris grandajn farojn en Egiptujo, 22 Miraklojn en la lando de HXam, Timindajxojn apud la Rugxa Maro. 23 Kaj Li decidis ekstermi ilin; Sed Moseo, Lia elektito, starigxis antaux Li cxe la fendo, Por forklini Lian koleregon, ke Li ilin ne ekstermu. 24 Kaj ili malsxatis la dezirindan landon, Ili ne kredis al Lia vorto. 25 Ili murmuris en siaj tendoj, Kaj ne auxskultis la vocxon de la Eternulo. 26 Tial Li jxuris al ili per levo de Sia mano, Por faligi ilin en la dezerto, 27 Kaj por disfaligi ilian semon inter la popoloj, Kaj disjxeti ilin en la landojn. 28 Kaj ili aligxis al Baal-Peor, Kaj mangxis oferricevojn de malvivuloj. 29 Kaj ili kolerigis Lin per siaj faroj; Kaj disvastigxis inter ili epidemio. 30 Kaj starigxis Pinehxas kaj arangxis jugxon; Kaj la epidemio haltis. 31 Kaj tio estas kalkulita al li kiel bonfaro, Por cxiuj generacioj kaj eterne. 32 Kaj ili kolerigis Lin cxe la akvo de Meriba, Kaj pro ili farigxis malbono al Moseo; 33 CXar ili maldolcxigis lian spiriton, Kaj li eldiris ion nepripensitan per sia busxo. 34 Ili ne ekstermis la popolojn, Pri kiuj diris al ili la Eternulo; 35 Sed ili miksigxis kun la popoloj Kaj lernis iliajn farojn; 36 Ili servis al iliaj idoloj, Kaj cxi tiuj farigxis reto por ili. 37 Kaj ili oferdonis siajn filojn kaj filinojn al demonoj; 38 Kaj ili versxis senkulpan sangon, la sangon de siaj filoj kaj filinoj, Kiujn ili oferportis al la Kanaanaj idoloj; Kaj la tero malpurigxis de sango. 39 Kaj ili malpurigxis per siaj faroj, Kaj malcxastigxis per siaj agoj. 40 Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Lia popolo, Kaj Li abomenis Sian heredon; 41 Kaj Li donis ilin en la manojn de idolanoj, Kaj iliaj malamantoj ekregis super ili. 42 Kaj premis ilin iliaj malamikoj, Kaj sub la manoj de cxi tiuj ili humiligxis. 43 Multajn fojojn Li ilin savis; Sed ili ribeladis per siaj entreprenoj, Kaj ili senfortigxis pro sia krimeco. 44 Sed Li ekrigardis ilian suferon, Kiam Li auxdis ilian kriadon; 45 Kaj Li rememoris Sian interligon kun ili, Kaj Li ekbedauxris laux Sia granda favorkoreco; 46 Kaj Li aperigis kompaton por ili CXe cxiuj iliaj malliberigintoj. 47 Savu nin, ho Eternulo, nia Dio, Kaj kolektu nin el inter la popoloj, Por glori Vian sanktan nomon, Por triumfi pro Via gloro. 48 Glorata estu la Eternulo, Dio de Izrael, de eterne gxis eterne. Kaj la tuta popolo diru:Amen. Haleluja! 107 1 Gloru la Eternulon, cxar Li estas bona; CXar eterna estas Lia boneco: 2 Diru la liberigitoj de la Eternulo, Kiujn Li liberigis el la mano de malamiko, 3 Kiujn Li kolektis el la landoj, De oriento kaj okcidento, De nordo kaj de la maro. 4 Ili vagis en la dezerto, laux vojo senviva, Urbon logxatan ili ne trovis; 5 Ili malsatis kaj soifis, Ilia animo en ili senfortigxis. 6 Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero, Kaj Li liberigis ilin el ilia mizero. 7 Kaj Li kondukis ilin laux gxusta vojo, Ke ili venu al urbo logxata. 8 Ili gloru la Eternulon por Lia boneco, Kaj por Liaj mirakloj antaux la homidoj. 9 CXar Li satigis animon soifantan, Kaj animon malsatan Li plenigis per bonajxo. 10 Ili sidis en mallumo kaj en ombro de morto, Katenitaj de mizero kaj fero; 11 CXar ili malobeis la vortojn de Dio Kaj malsxatis la decidon de la Plejaltulo. 12 Kaj Li frapis ilian koron per sufero; Ili falis, kaj neniu helpis. 13 Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero, Kaj Li liberigis ilin el ilia mizero. 14 Li eligis ilin el mallumo kaj ombro de morto, Kaj iliajn ligilojn Li dissxiris. 15 Ili gloru la Eternulon por Lia boneco, Kaj por Liaj mirakloj antaux la homidoj. 16 CXar Li rompis kuprajn pordojn, Kaj disbatis ferajn riglilojn. 17 La malsagxuloj suferis pro siaj pekaj vojoj Kaj pro siaj krimoj; 18 CXiujn mangxojn abomenis ilia animo, Kaj ili atingis la pordegon de la morto. 19 Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero, Kaj Li liberigis ilin el ilia mizero. 20 Li sendis Sian vorton, Kaj Li sanigis ilin kaj savis ilin de la tombo. 21 Ili gloru la Eternulon por Lia boneco, Kaj por Liaj mirakloj antaux la homidoj. 22 Kaj ili oferdonu dankajn oferojn, Kaj rakontu Liajn farojn kun kantado. 23 Kiuj veturas per sxipoj sur la maro, Kiuj komercas sur grandaj akvoj, 24 Tiuj vidis la farojn de la Eternulo Kaj Liajn miraklojn en la profundo. 25 Li diris, kaj aperis granda ventego Kaj alte levis gxiajn ondojn: 26 Ili levigxas gxis la cxielo, mallevigxas en la abismojn; Ilia animo konsumigxas de sufero; 27 Ili iras cxirkauxe kaj sxanceligxas kiel ebriulo, Kaj ilia tuta sagxeco malaperas. 28 Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero, Kaj Li eligis ilin el ilia mizero. 29 Li kvietigis la ventegon, Kaj gxiaj ondoj silentigxis. 30 Kaj ili ekgxojis, kiam farigxis silente; Kaj Li alkondukis ilin al la dezirata haveno. 31 Ili gloru la Eternulon por Lia boneco, Kaj por Liaj mirakloj antaux la homidoj. 32 Kaj ili altigu Lin en popola kunveno, Kaj en kunsido de plejagxuloj ili Lin lauxdu. 33 Li sxangxas riverojn en dezerton, Kaj fontojn de akvo en sekajxon; 34 Fruktoportan teron en salan dezerton, Pro la malboneco de gxiaj logxantoj. 35 Li sxangxas dezerton en lagon, Kaj sekan teron en fontojn de akvo; 36 Kaj Li logxigas tie malsatulojn, Kaj ili konstruas urbon logxatan. 37 Kaj ili prisemas kampojn, Plantas vinberujojn, kaj ricevas fruktojn. 38 Kaj Li ilin benas, kaj ili tre multigxas, Kaj brutoj ne mankas al ili. 39 Kaj kiam ili estas tre malmultaj kaj malfortaj Pro la premanta malbono kaj mizero, 40 Li versxas honton sur eminentulojn, Kaj erarvagigas ilin en dezerto senvoja. 41 Malricxulon Li altigas el mizero, Kaj kreas familiojn kiel sxafojn. 42 La virtuloj tion vidas, kaj gxojas; Kaj cxia malboneco fermas sian busxon. 43 Kiu estas sagxa, tiu tion observu, Kaj oni komprenu la favorajxojn de la Eternulo. 108 1 Kanto. Psalmo de David. Fortika estas mia koro, ho Dio; Mi kantos kaj gloros kun mia honoro. 2 Vekigxu, psaltero kaj harpo; Mi vekos la matenan cxielrugxon. 3 Mi gloros Vin, ho Eternulo, inter la popoloj; Kaj mi prikantos Vin inter la gentoj. 4 CXar granda gxis super la cxielo estas Via boneco, Kaj gxis la nuboj estas Via vero. 5 Altigxu super la cxielo, ho Dio; Kaj Via gloro estu super la tuta tero. 6 Por ke liberigxu viaj amatoj, Helpu per Via dekstra mano, kaj auxskultu min. 7 Dio diris en Sia sanktejo:Mi triumfos; Mi dividos SXehxemon, kaj la valon Sukot Mi mezuros. 8 Al Mi apartenas Gilead, al Mi apartenas Manase; Efraim estas la forto de Mia kapo, Jehuda estas Mia sceptro. 9 Moab estas Mia lavopelvo; Sur Edomon Mi jxetos Mian sxuon; Super Filisxtujo Mi triumfe krios. 10 Kiu enkondukos min en fortikigitan urbon? Kiu alkondukos min gxis Edom? 11 CXu ne Vi, ho Dio, forlasis nin? Vi ne eliras, ho Dio, kun niaj militistaroj. 12 Donu al ni helpon kontraux la malamiko; Vanta estas helpo de homo. 13 Kun Dio ni faros heroajxojn; Kaj Li dispremos niajn malamikojn. 109 1 Al la hxorestro. Psalmo de David. Ho Dio, mia gloro, ne silentu. 2 CXar busxon malvirtan kaj busxon malican ili malfermis kontraux mi, Ili parolas kun mi per mensogema lango. 3 Per vortoj de malamo ili min cxirkauxis, Kaj ili militas kontraux mi sen mia kulpo. 4 Por mia amo ili min malamas; Sed mi pregxas. 5 Ili pagas al mi malbonon por bono Kaj malamon por mia amo. 6 Metu malvirtulon super lin; Kaj kontrauxulo starigxu cxe lia dekstra mano. 7 Kiam li estos jugxata, li eliru kulpa; Kaj lia pregxo estu peko. 8 Liaj tagoj estu malmultaj; Lian oficon ricevu alia. 9 Liaj infanoj estu orfoj, Kaj lia edzino estu vidvino. 10 Liaj infanoj vagadu, Kaj ili petu kaj sercxu apud siaj ruinoj. 11 Kreditoro forprenu cxion, kion li havas; Kaj fremduloj disrabu lian laboron. 12 Neniu faru al li ion bonan; Kaj ne trovigxu kompatanto por liaj orfoj. 13 Lia idaro estu kondamnita al ekstermo; En la dua generacio elvisxigxu ilia nomo. 14 La malbonago de liaj patroj rememorigxu al la Eternulo, Kaj la peko de lia patrino ne elvisxigxu. 15 Ili estu cxiam antaux la Eternulo, Kaj Li ekstermu la memoron pri ili de sur la tero. 16 Pro tio, ke li ne memoris fari bonfarojn, Kaj ke li persekutis mizerulon kaj malricxulon kaj korsuferanton, Por lin mortigi. 17 Li amis malbenon, kaj gxi venis sur lin; Li ne volis benon, kaj gxi malproksimigxis de li. 18 Li metis sur sin malbenon, kiel veston; Kaj gxi penetris en lian internon, kiel akvo, Kaj en liajn ostojn, kiel oleo. 19 GXi estu por li kiel vesto, per kiu li sin kovras, Kaj kiel zono, kiun li cxiam portas cxirkaux si. 20 Tia estas de la Eternulo la agado kontraux miaj kontrauxuloj, Kaj kontraux tiuj, kiuj parolas malbonon kontraux mia animo. 21 Kaj Vi, ho Eternulo, mia Sinjoro, agu kun mi pro Via nomo; CXar bona estas Via favorkoreco, savu min. 22 CXar mi estas malricxulo kaj mizerulo, Kaj mia koro estas rompita en mia interno. 23 Kiel ombro longigxanta mi malaperas; Oni forskuas min kiel akridon. 24 Miaj genuoj senfortigxis de fastado, Kaj mia karno perdis la grason. 25 Kaj mi farigxis mokatajxo por ili; Kiam ili vidas min, ili balancas sian kapon. 26 Helpu min, ho Eternulo, mia Dio; Savu min laux Via boneco. 27 Kaj oni sciu, ke tio estas Via mano; Ke Vi, ho Eternulo, tion faris. 28 Ili malbenas, sed Vi benu; Ili levigxis, sed ili estos hontigitaj, kaj Via sklavo gxojos. 29 Miaj kontrauxuloj kovrigxu per malhonoro, Kaj ili envolvigxu en sian honton kiel en veston. 30 Mi forte gloros la Eternulon per mia busxo, Kaj meze de multaj homoj mi Lin lauxdos. 31 CXar Li staras cxe la dekstra flanko de malricxulo, Por savi lin de tiuj, kiuj jugxas lian animon. 110 1 Psalmo de David. La Eternulo diris al mia sinjoro:Sidu dekstre de Mi, GXis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj. 2 La sceptron de via potenco la Eternulo sendos el Cion: Regu inter viaj malamikoj. 3 En la tago de via potenco via popolo volonte sin donas al vi en sankta ornamo. De la komenco de matenrugxo aligxas al vi la roso de via junularo. 4 La Eternulo jxuris, kaj ne pentos; Vi estas pastro por cxiam, Laux la maniero de Melkicedek. 5 La Sinjoro cxe via dekstra flanko Frapas regxojn en la tago de Sia kolero. 6 Li jugxos inter la popoloj, inter plene da kadavroj; Li frakasos la cxefon de granda lando. 7 Li trinkos el rivero sur la vojo; Tial li levos la kapon. 111 1 Haleluja! Mi gloras la Eternulon per mia tuta koro, En rondo de piuloj kaj en kunveno. 2 Grandaj estas la faroj de la Eternulo, Sercxataj de cxiuj, kiuj ilin amas. 3 Bela kaj majesta estas Lia verko, Kaj Lia justeco restas eterne. 4 Memorindaj Li faris Siajn miraklojn; Kompatema kaj favorkora estas la Eternulo. 5 Li donas mangxon al tiuj, kiuj Lin timas; Li memoras eterne Sian interligon. 6 La potencon de Siaj fortoj Li aperigis al Sia popolo, Doninte al ili la heredon de gentoj. 7 La faroj de Liaj manoj estas vero kaj justeco; Perfektaj estas cxiuj Liaj ordonoj; 8 Ili estas fortikaj por eterne, Faritaj per vero kaj honesto. 9 Liberigon Li sendis al Sia popolo; Li arangxis por cxiam Sian interligon. Sankta kaj respektinda estas Lia nomo. 10 Komenco de sagxeco estas timo antaux la Eternulo; Bonan prudenton havas cxiuj plenumantoj. Lia gloro restas eterne. 112 1 Haleluja! Bone estas al la homo, kiu timas la Eternulon Kaj tre amas Liajn ordonojn. 2 Forta sur la tero estos lia semo; La gento de virtuloj estos benita. 3 Bonstato kaj ricxeco estas en lia domo; Kaj lia justeco restas eterne. 4 En mallumo levigxas lumo por la virtulo. Li estas kompatema, favorkora, kaj justa. 5 Bone estas al la homo, kiu kompatas kaj pruntedonas, Kiu pesas siajn farojn per justeco. 6 CXar neniam li falos; Virtulo estos memorata eterne. 7 Malbonan famon li ne timos; Fortika estas lia koro, gxi fidas la Eternulon. 8 Sensxanceligxa estas lia koro; Li ne timas, gxis li vidas la pereon de siaj malamikoj. 9 Li sxutas kaj donas al la malricxuloj; Lia justeco restas eterne, Lia korno altigxos en honoro. 10 La malvirtulo vidas kaj cxagrenigxas, Kunfrapas la dentojn kaj konsumigxas. La deziro de malvirtuloj pereos. 113 1 Haleluja! Gloru, sklavoj de la Eternulo, Gloru la nomon de la Eternulo. 2 La nomo de la Eternulo estu benata De nun kaj eterne. 3 De la levigxejo de la suno gxis gxia mallevigxejo Estas glorata la nomo de la Eternulo. 4 Alte super cxiuj popoloj estas la Eternulo; Super la cxielo estas Lia gloro. 5 Kiu estas kiel la Eternulo, nia Dio, Kiu sidas alte, 6 Kiu klinigxas por rigardi La cxielon kaj la teron, 7 Kiu el la polvo restarigas mizerulon, El la koto levas malricxulon, 8 Por sidigi lin kun eminentuloj, Kun la eminentuloj de lia popolo? 9 Li donas familion al senfruktulino, Kaj faras sxin gxoja patrino de infanoj. Haleluja! 114 1 Kiam Izrael eliris el Egiptujo, La domo de Jakob el fremda popolo, 2 Tiam Jehuda farigxis Lia sanktajxo, Izrael Lia regno. 3 La maro vidis kaj forkuris, Jordan turnigxis malantauxen; 4 La montoj saltis kiel sxafoj, La montetoj kiel sxafidoj. 5 Kio estas al vi, ho maro, ke vi forkuris? Jordan, kial vi turnigxis malantauxen? 6 Montoj, kial vi saltas kiel sxafoj, Montetoj, kiel sxafidoj? 7 Antaux la Sinjoro tremu, ho tero, Antaux la Dio de Jakob, 8 Kiu sxangxas rokon en lagon da akvo, Graniton en akvodonan fonton. 115 1 Ne al ni, ho Eternulo, ne al ni, Sed al Via nomo donu honoron, Pro Via favorkoreco, pro Via vereco. 2 Kial devas diri la popoloj: Kie do estas ilia Dio? 3 Sed nia Dio estas en la cxielo; CXion, kion Li deziras, Li faras. 4 Iliaj idoloj estas argxento kaj oro, Faritajxo de homaj manoj. 5 Busxon ili havas, sed ne parolas; Okulojn ili havas, sed ne vidas; 6 Orelojn ili havas, sed ne auxdas; Nazon ili havas, sed ne flaras; 7 Manojn ili havas, sed ne palpas; Piedojn ili havas, sed ne iras; Ili ne donas sonon per sia gorgxo. 8 Kiel ili, tiel estos iliaj farantoj, CXiuj, kiuj ilin fidas. 9 Ho Izrael, fidu la Eternulon; Li estas ilia helpo kaj sxildo. 10 Ho domo de Aaron, fidu la Eternulon; Li estas ilia helpo kaj sxildo. 11 Ho timantoj de la Eternulo, fidu la Eternulon; Li estas ilia helpo kaj sxildo. 12 La Eternulo nin memoras, Li benas, Li benas la domon de Izrael, Li benas la domon de Aaron; 13 Li benas la timantojn de la Eternulo, La malgrandajn kaj la grandajn. 14 La Eternulo vin multigu, Vin kaj viajn infanojn. 15 Vi estas benitaj de la Eternulo, Kiu faris la cxielon kaj la teron. 16 La cxielo estas cxielo de la Eternulo, Sed la teron Li donis al la homidoj. 17 Ne la mortintoj gloros la Eternulon, Kaj ne tiuj, kiuj foriris en la silentejon. 18 Sed ni benos la Eternulon De nun kaj eterne. Haleluja! 116 1 Mi amas, ke la Eternulo auxdas mian vocxon Kaj mian petegon, 2 Ke Li klinis Sian orelon al mi; Kaj en miaj tagoj mi Lin vokos. 3 CXirkauxis min la ondoj de la morto, Kaj turmentoj de SXeol min trafis; Suferon kaj cxagrenon mi trovis. 4 Sed la nomon de la Eternulo mi vokis: Ho Eternulo, savu mian animon. 5 Favorkora estas la Eternulo kaj justa, Kaj nia Dio estas kompatema. 6 La Eternulo gardas la simplanimulojn; Mi estis en mizero, kaj Li min savis. 7 Revenu, ho mia animo, al via trankvileco, CXar la Eternulo faris al vi bonon. 8 CXar Vi savis mian animon de la morto, Miajn okulojn de larmoj, Miajn piedojn de falpusxigxo. 9 Mi irados antaux la Eternulo En la lando de la vivo. 10 Kun kredo mi diris: Mi estas tre afliktita. 11 Mi diris en mia konfuzigxo: CXu homo mensogas. 12 Kion mi redonu al la Eternulo Por cxiuj Liaj bonfaroj al mi? 13 Mi levos la pokalon de savo, Kaj mi vokos la nomon de la Eternulo. 14 Miajn promesojn al la Eternulo mi plenumos Antaux Lia tuta popolo. 15 Grandvalora en la okuloj de la Eternulo Estas la morto de Liaj fideluloj. 16 Ho Eternulo, mi ja estas Via sklavo, Mi estas Via sklavo, filo de Via sklavino; Vi disigis miajn ligilojn. 17 Al Vi mi oferdonos dankan oferon, Kaj la nomon de la Eternulo mi vokos. 18 Miajn promesojn al la Eternulo mi plenumos Antaux Lia tuta popolo, 19 En la kortoj de la domo de la Eternulo, Interne de vi, ho Jerusalem. 117 1 Haleluja! Gloru la Eternulon cxiuj popoloj, Lauxdu Lin cxiuj gentoj; 2 CXar granda estas Lia boneco al ni, Kaj la vero de la Eternulo restas eterne. 118 1 Haleluja! Gloru la Eternulon, cxar Li estas bona; CXar eterna estas Lia boneco. 2 Izrael diru, Ke eterna estas Lia boneco. 3 La domo de Aaron diru, Ke eterna estas Lia boneco. 4 La timantoj de la Eternulo diru, Ke eterna estas Lia boneco. 5 El premateco mi vokis al la Eternulo, Kaj per liberigo respondis al mi la Eternulo. 6 La Eternulo estas kun mi, mi ne timas; Kion faros al mi homo? 7 La Eternulo estas kun mi, kiel mia helpanto; Kaj mi triumfos super miaj malamikoj. 8 Pli bone estas fidi la Eternulon, Ol fidi homon. 9 Pli bone estas fidi la Eternulon, Ol fidi eminentulojn. 10 CXiuj popoloj min cxirkauxis, Sed per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos. 11 Ili cxirkauxis min de cxiuj flankoj, Sed per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos. 12 Ili cxirkauxis min kiel abeloj, Sed ili estingigxas, kiel fajro en dornoj; Per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos. 13 Oni min pusxis, ke mi falu; Sed la Eternulo min helpis. 14 La Eternulo estas mia forto kaj mia kanto, Kaj Li farigxis mia savo. 15 La vocxo de triumfo kaj de savigxo sonas en la tendoj de la virtuloj: La dekstra mano de la Eternulo faras heroajxojn; 16 La dekstra mano de la Eternulo estas alte, La dekstra mano de la Eternulo faras heroajxojn. 17 Mi ne mortos, sed mi vivos, Kaj mi rakontos la farojn de la Eternulo. 18 Per forta puno punadis min la Eternulo, Sed al la morto Li min ne donis. 19 Malfermu al mi la pordegojn de la vero; Mi iros tra ili, mi gloros la Eternulon. 20 Jen estas la pordego de la Eternulo; Virtuloj iras tra gxi. 21 Mi dankas Vin, CXar Vi auxskultis min kaj farigxis mia savo. 22 SXtono, kiun malsxatis la konstruantoj, Farigxis sxtono bazangula. 23 De la Eternulo cxi tio farigxis, GXi estas miraklo en niaj okuloj. 24 CXi tiun tagon faris la Eternulo; Ni gxoju kaj gajigxu en gxi. 25 Ho Eternulo, helpu! Ho Eternulo, sukcesigu! 26 Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo! Ni benas vin el la domo de la Eternulo. 27 La Eternulo estas Dio, kaj Li lumas al ni. Arangxu la festan procesion kun brancxoj gxis la kornoj de la altaro. 28 Vi estas mia Dio, kaj mi Vin gloras; Mia Dio, Vin mi altigas. 29 Gloru la Eternulon, cxar Li estas bona; CXar eterna estas Lia boneco. 119 1 ALEF. Bone estas al tiuj, kies vojo estas senmakula, Kiuj iras laux la legxo de la Eternulo. 2 Bone estas al tiuj, kiuj plenumas Liajn decidojn, Kiuj sercxas Lin per la tuta koro; 3 Ili ne faras malbonagon, Ili iras laux Liaj vojoj. 4 Vi ordonis al ni, Forte observi Viajn legxojn. 5 Ho, estu fortikaj miaj vojoj, Ke mi observu Viajn legxojn! 6 Tiam mi ne bezonos honti, Kiam mi atentos cxiujn Viajn ordonojn. 7 Mi gloros Vin el pura koro, Lernante la jugxojn de Via justeco. 8 Viajn legxojn mi observos; Ne forlasu min tute. 9 BET. Per kio junulo povas purigi sian vojon? Per plenumado laux Viaj vortoj. 10 Per mia tuta koro mi Vin sercxas; Ne lasu min deflankigxi de Viaj ordonoj. 11 En mia koro mi konservas Vian diron, Por ke mi ne peku antaux Vi. 12 Benata Vi estas, ho Eternulo; Instruu al mi Viajn legxojn. 13 Per miaj lipoj mi rakontas CXiujn decidojn de Via busxo. 14 Pri la vojo de Viaj legxoj mi gxojas, Kiel pri granda ricxeco. 15 Pri Viaj ordonoj mi meditas, Kaj mi rigardas Viajn vojojn. 16 Mi havas plezuron de Viaj legxoj, Mi ne forgesas Vian vorton. 17 GIMEL. Bonfaru al Via sklavo, Ke mi vivu kaj plenumu Vian vorton. 18 Malfermu miajn okulojn, Ke mi vidu miraklojn de Via instruo. 19 Migranto mi estas sur la tero; Ne kasxu antaux mi Viajn ordonojn. 20 Elturmentigxis mia animo De sencxesa sintirado al Viaj jugxoj. 21 Vi humiligas la malbenitajn fierulojn, Kiuj deklinigxas de Viaj ordonoj. 22 Forigu de mi honton kaj malhonoron, CXar mi observas Viajn decidojn. 23 Ecx kiam sidas eminentuloj kaj parolas kontraux mi, Via sklavo meditas pri Viaj legxoj. 24 Viaj decidoj estas mia plezuro, Miaj konsilantoj. 25 DALET. Mia animo algluigxis al la polvo; Vivigu min laux Via vorto. 26 Mi raportis pri miaj vojoj, kaj Vi auxskultis min; Instruu al mi Viajn legxojn. 27 Komprenigu al mi la vojon de Viaj ordonoj; Kaj mi meditos pri Viaj mirakloj. 28 Konsumigxis mia animo pro malgxojo; Restarigu min laux Via vorto. 29 La vojon de malvero deturnu de mi, Kaj donacu al mi Vian instruon. 30 La vojon de la vero mi elektis, Mi sopiris al Viaj legxoj. 31 Mi alkrocxigxis al Viaj ordonoj; Ho Eternulo, ne hontigu min. 32 Mi kuras laux la vojo de Viaj legxoj, CXar Vi largxigas mian koron. 33 HE. Montru al mi, ho Eternulo, la vojon de Viaj legxoj, Kaj mi gxin sekvos gxis la fino. 34 Komprenigu al mi, kaj mi sekvos Vian instruon, Kaj mi konservos gxin per la tuta koro. 35 Irigu min sur la vojeto de Viaj ordonoj, CXar en gxi mi havas plezuron. 36 Klinu mian koron al Viaj legxoj, Sed ne al profito. 37 Deturnu miajn okulojn, ke ili ne rigardu falsajxon; Vivigu min per Viaj vojoj. 38 Plenumu al Via sklavo Vian diron, Kiu koncernas respekton por Vi. 39 Forigu mian malhonoron, kiun mi timas; CXar Viaj jugxoj estas bonaj. 40 Jen mi deziregas Viajn ordonojn; Per Via justeco vivigu min. 41 VAV. Kaj venu al mi Viaj favoroj, ho Eternulo, Via helpo, konforme al Via vorto, 42 Ke mi povu doni respondon al mia insultanto; CXar mi fidas Vian vorton. 43 Ne forprenu tute de mia busxo la vorton de vero, CXar mi esperas al Viaj jugxoj. 44 Kaj mi konservos Vian instruon CXiam kaj eterne. 45 Kaj mi iros en libereco, CXar mi sercxas Viajn ordonojn. 46 Kaj mi parolos pri Viaj legxoj antaux regxoj, Kaj mi ne hontos. 47 Kaj mi havos plezuron de Viaj ordonoj, Kiujn mi amas. 48 Kaj mi etendos miajn manojn al Viaj ordonoj, kiujn mi amas, Kaj mi meditos pri Viaj legxoj. 49 ZAIN. Rememoru la vorton al Via sklavo, Pri kio Vi min esperigis. 50 CXi tio estas mia konsolo en mia mizero, Ke Via vorto min revivigas. 51 Fieruloj tre forte min mokas, Sed de Via instruo mi ne deklinigxis. 52 Mi rememoras Viajn jugxojn de tempoj tre antikvaj, ho Eternulo, Kaj mi konsoligxas. 53 Flama furiozo min kaptas pro la malvirtuloj, Kiuj forlasas Vian legxon. 54 Viaj legxoj estas por mi kantoj En la domo de mia migrado. 55 Mi rememoras en la nokto Vian nomon, ho Eternulo, Kaj mi plenumas Vian instruon. 56 Tio farigxis al mi, CXar mi observas Viajn ordonojn. 57 HXET. Mi diris:Mia sortajxo estas, ho Eternulo, Plenumi Viajn vortojn. 58 Mi petegas antaux Vi per la tuta koro: Korfavoru min, konforme al Via vorto. 59 Mi esploris miajn vojojn Kaj direktis miajn pasxojn al Viaj legxoj. 60 Mi rapidas kaj ne prokrastas, Por plenumi Viajn ordonojn. 61 Retoj de malvirtuloj min cxirkauxis; Sed Vian instruon mi ne forgesis. 62 En la mezo de la nokto mi levigxas, Por glori Vin por Viaj justaj jugxoj. 63 Mi estas kamarado por cxiuj, Kiuj Vin timas kaj kiuj observas Viajn ordonojn. 64 De Via boneco, ho Eternulo, la tero estas plena; Instruu al mi Viajn legxojn. 65 TET. Bonon Vi faris al Via sklavo, ho Eternulo, Konforme al Via vorto. 66 Bonajn morojn kaj scion instruu al mi, CXar al Viaj ordonoj mi kredas. 67 Antaux ol mi suferis, mi erarvagis, Sed nun mi observas Vian vorton. 68 Vi estas bona kaj bonfara; Instruu al mi Viajn legxojn. 69 Fieruloj plektis mensogon pri mi; Sed mi per la tuta koro konservas Viajn ordonojn. 70 Grasigxis kiel sebo ilia koro; Sed mi havas plezuron de Via instruo. 71 Bone estas al mi, ke mi suferis, Por ke mi lernu Viajn legxojn. 72 Pli bona estas por mi la instruo de Via busxo, Ol miloj da oreroj kaj argxenteroj. 73 JOD. Viaj manoj min kreis kaj fortikigis; Prudentigu min, kaj mi lernu Viajn ordonojn. 74 Viaj timantoj min vidos kaj gxojos, CXar mi fidis Vian vorton. 75 Mi scias, ho Eternulo, ke Viaj jugxoj estas justaj, Kaj ke Vi juste min suferigis. 76 Via boneco estu do mia konsolo, Konforme al Via vorto al Via sklavo. 77 Venu sur min Via favorkoreco, ke mi vivu; CXar Via instruo estas mia plezuro. 78 Hontigxu la fieruloj, cxar maljuste ili min premis; Mi meditos pri Viaj ordonoj. 79 Turnigxu al mi Viaj timantoj Kaj la konantoj de Viaj legxoj. 80 Mia koro estu gxusta, laux Viaj legxoj, Por ke mi ne hontigxu. 81 KAF. Mia animo avidas Vian savon; Vian vorton mi fidas. 82 Miaj okuloj avidas Vian vorton, dirante: Kiam Vi min konsolos? 83 CXar mi farigxis kiel felsako en fumo; Sed Viajn legxojn mi ne forgesas. 84 Kiom estos la tagoj de Via sklavo? Kiam Vi faros jugxon super miaj persekutantoj? 85 Fosojn fosis al mi la fieruloj, Kontrauxe al Viaj legxoj. 86 CXiuj Viaj ordonoj estas vero; Maljuste oni min persekutas; helpu min. 87 Oni preskaux pereigis min de sur la tero, Sed mi ne forlasis Viajn ordonojn. 88 Laux Via boneco vivigu min, Kaj mi observos la ordonojn de Via busxo. 89 LAMED. Por eterne, ho Eternulo, Via vorto staras forte en la cxielo. 90 Por cxiuj generacioj restas Via vero; Vi fortikigis la teron, kaj gxi staras. 91 Laux Viaj legxoj cxio nun staras, CXar cxio estas Viaj sklavoj. 92 Se Via instruo ne estus mia konsolo, Mi pereus en mia mizero. 93 Neniam mi forgesos Viajn ordonojn, CXar per ili Vi min vivigas. 94 Al Vi mi apartenas; Helpu min, cxar mi sercxas Viajn ordonojn. 95 Pri mi embuskis malvirtuloj, por min pereigi; Sed mi studas Viajn legxojn. 96 CXe cxiu afero mi vidis finon; Sed Via ordono estas tre vasta. 97 MEM. Kiel mi amas Vian instruon! La tutan tagon mi meditas pri gxi. 98 Via ordono faras min pli sagxa ol miaj malamikoj, CXar gxi restas al mi por cxiam. 99 Mi farigxis pli sagxa, ol cxiuj miaj instruantoj, CXar Viaj legxoj estas mia tuta meditado. 100 Mi estas pli scianta ol maljunuloj, CXar Viajn ordonojn mi konservas. 101 De cxiu malbona vojo mi detenas mian piedon, Por plenumi Vian vorton. 102 De Viaj decidoj mi ne deklinigxas, CXar Vi min gvidas. 103 Kiel dolcxa estas por mia palato Via vorto! Pli ol mielo por mia busxo! 104 De Viaj ordonoj mi prudentigxas; Tial mi malamas cxiun vojon de malvero. 105 NUN. Via vorto estas lumilo por miaj piedoj, Kaj lumo por mia vojo. 106 Mi jxuris, kaj mi plenumos: Observi Viajn justajn decidojn. 107 Mi estas tre senfortigita, ho Eternulo; Vivigu min, konforme al Via vorto. 108 La oferdono de mia busxo placxu al Vi, ho Eternulo, Kaj pri Viaj decidoj instruu min. 109 Mia animo estas cxiam en mia mano, Sed Vian instruon mi ne forgesas. 110 La malvirtuloj metis reton por mi; Sed de Viaj ordonoj mi ne deklinigxis. 111 Mi heredigis al mi Viajn ordonojn por cxiam, CXar ili estas la gxojo de mia koro. 112 Mi klinis mian koron, Por plenumi Viajn legxojn eterne gxis la fino. 113 SAMEHX. Skeptikulojn mi malamas, Sed Vian instruon mi amas. 114 Vi estas mia sxirmo kaj sxildo; Vian vorton mi fidas. 115 Forigxu de mi, malbonagantoj; Mi observos la ordonojn de mia Dio. 116 Subtenu min laux Via diro, ke mi vivu; Kaj ne hontigu min pri mia espero. 117 Fortikigu min, ke mi savigxu, Kaj mi cxiam havos plezuron de Viaj legxoj. 118 Vi forpusxas cxiujn, kiuj deklinigxas de Viaj legxoj, CXar ilia falsajxo estas mensoga. 119 Kiel skorion Vi forjxetas cxiujn malvirtulojn sur la tero; Tial mi amas Viajn decidojn. 120 De Via teruro tremas mia karno, Kaj Viajn jugxojn mi timas. 121 AIN. Mi faris jugxon kaj justecon; Ne transdonu min al miaj premantoj. 122 Garantie liberigu Vian sklavon por bono, Por ke fieruloj min ne premu. 123 Miaj okuloj sopiras Vian helpon Kaj Vian justan vorton. 124 Agu kun Via sklavo laux Via boneco, Kaj Viajn legxojn instruu al mi. 125 Mi estas Via sklavo; Klerigu min, ke mi sciu Viajn decidojn. 126 Estas tempo, ke la Eternulo agu: Ili rompis Vian legxon. 127 Tial mi amas Viajn ordonojn Pli ol oron, ecx ol puran oron. 128 Tial mi estimas cxiujn Viajn ordonojn, CXiun vojon de malvero mi malamas. 129 PE. Mirindaj estas Viaj decidoj; Tial mia animo ilin konservas. 130 Malkasxo de Via vorto klerigas, GXi prudentigas simplanimulojn. 131 Mi malfermas mian busxon kaj enspiras, CXar mi deziregas Viajn ordonojn. 132 Turnu Vin al mi kaj korfavoru min, Kiel Vi agas kun la amantoj de Via nomo. 133 Direktu miajn pasxojn laux Via promeso; Kaj nenia malhonesteco ekregu super mi. 134 Liberigu min de homa premado; Kaj mi observos Viajn ordonojn. 135 Lumu per Via vizagxo sur Vian sklavon, Kaj instruu al mi Viajn legxojn. 136 Torentojn da akvo elversxas miaj okuloj, Pro tio, ke oni ne plenumas Vian instruon. 137 CADI. Justulo Vi estas, ho Eternulo, Kaj justaj estas Viaj jugxoj. 138 Vi aperigis Viajn decidojn Kun justeco kaj plena vero. 139 Elturmentis min mia fervoro, CXar miaj malamikoj forgesis Viajn vortojn. 140 Tre pura estas Via vorto, Kaj Via sklavo gxin amas. 141 Mi estas malgranda kaj malestimata; Sed Viajn ordonojn mi ne forgesas. 142 Via justeco estas justeco eterna, Kaj Via instruo estas vero. 143 Sufero kaj mizero min trafis; Sed Viaj ordonoj estas mia plezuro. 144 La justeco de Viaj decidoj estas eterna; Klerigu min, por ke mi vivu. 145 KOF. Mi vokas el la tuta koro; auxskultu min, ho Eternulo; Mi plenumos Viajn legxojn. 146 Mi vokas al Vi; savu min, Kaj mi konservos Viajn decidojn. 147 Antaux la matenrugxo mi vokas; Vian vorton mi fidas. 148 Antaux la noktaj gardopartoj miaj okuloj vekigxas, Por ke mi meditu pri Via vorto. 149 Mian vocxon auxskultu, laux Via boneco, ho Eternulo; Laux Via justeco lasu min vivi. 150 Alproksimigxas malicaj persekutantoj; Malproksimaj ili estas de Via legxo. 151 Proksima Vi estas, ho Eternulo; Kaj cxiuj Viaj ordonoj estas vero. 152 De longe mi scias pri Viaj decidoj, Ke Vi fiksis ilin por cxiam. 153 RESX. Rigardu mian mizeron, kaj liberigu min, CXar Vian instruon mi ne forgesis. 154 Defendu mian aferon, kaj liberigu min; Laux Via vorto lasu min vivi. 155 Malproksima de malvirtuloj estas savo, CXar ili ne sxatas Viajn legxojn. 156 Via favorkoreco estas granda, ho Eternulo; Laux Via justeco lasu min vivi. 157 Multaj estas miaj persekutantoj kaj premantoj, Sed de Viaj decidoj mi ne deklinigxis. 158 Mi vidis perfidulojn, kaj mi ilin abomenis, CXar Vian vorton ili ne observis. 159 Rigardu, mi amas Viajn ordonojn; Ho Eternulo, laux Via boneco lasu min vivi. 160 La esenco de Via vorto estas vero, Kaj eterna estas cxiu jugxo de Via justeco. 161 SXIN. Princoj persekutas min senkauxze; Sed Vian vorton timas mia koro. 162 Mi gxojas pri Via vorto, Kiel ricevinto de granda akiro. 163 Malveron mi malamas kaj abomenas; Vian instruon mi amas. 164 Sepfoje cxiutage mi Vin gloras Por Viaj justaj jugxoj. 165 Grandan pacon havas la amantoj de Via instruo; Kaj ili ne falpusxigxas. 166 Mi atendas Vian savon, ho Eternulo, Viajn ordonojn mi plenumas. 167 Mia animo observas Viajn decidojn, Kaj mi ilin forte amas. 168 Mi observas Viajn ordonojn kaj decidojn, CXar cxiuj miaj vojoj estas antaux Vi. 169 TAV. Mia krio venu al Vi, ho Eternulo; Laux Via vorto klerigu min. 170 Mia petego venu al Vi; Laux Via diro savu min. 171 Miaj lipoj eldiru gloradon, CXar Vi instruas al mi Viajn legxojn. 172 Mia lango predikos pri Via vorto, CXar cxiuj Viaj ordonoj estas justaj. 173 Via mano estu al mi helpo, CXar Viajn ordonojn mi elektis. 174 Mi deziregas Vian savon, ho Eternulo, Kaj Via instruo estas mia plezuro. 175 Mia animo vivu kaj gloru Vin, Kaj Viaj jugxoj min helpu. 176 Mi erarvagis kiel perdita sxafo; Elsercxu Vian sklavon, cxar Viajn ordonojn mi ne forgesis.