Psalms 104:5-9

Esperanto(i) 5 Kiu fondis la teron sur gxiaj fundamentoj, Ke gxi neniam sxanceligxos. 6 La abismon Vi kovris kiel per vesto, Sur la montoj staras akvo; 7 De Via minaco gxi kuras, De la vocxo de Via tondro gxi forrapidas. 8 GXi levigxas sur montojn, mallevigxas sur valojn, Al tiu loko, kiun Vi destinis por gxi. 9 Vi faris limon, kiun gxi ne superpasxos, Por ke gxi ne revenu por kovri la teron.