Psalms 104:19-23

Esperanto(i) 19 Li arangxis la lunon laux la partoj de tempo; La suno scias sian subiron. 20 Vi sendas mallumon, kaj farigxas nokto, Dum kiu vagas cxiuj arbaraj bestoj; 21 La leonidoj krias pri rabakiro, Por peti de Dio sian mangxajxon. 22 Kiam levigxas la suno, Ili sin kasxas kaj kusxigxas en siaj logxejoj. 23 Eliras homo por sia okupigxo, Por sia laboro gxis la vespero.