Psalms 103:8-12

Esperanto(i) 8 Favorkora kaj kompatema estas la Eternulo, Longetolerema kaj tre bona. 9 Ne eterne Li indignas, Kaj ne por cxiam Li koleras. 10 Ne laux niaj pekoj Li agis kun ni, Kaj ne laux niaj krimoj Li redonis al ni. 11 CXar kiel alte estas la cxielo super la tero, Tiel granda estas Lia boneco por tiuj, kiuj Lin timas. 12 Kiel malproksime estas la oriento de la okcidento, Tiel Li malproksimigis de ni niajn pekojn.