Proverbs 6:16-19

Esperanto(i) 16 Jen estas ses aferoj, kiujn la Eternulo malamas, Kaj sep, kiujn Li abomenegas. 17 Arogantaj okuloj, mensogema lango, Kaj manoj, kiuj versxas senkulpan sangon, 18 Koro, kiu preparas malbonfarajn intencojn, Piedoj, kiuj rapidas kuri al malbono, 19 Falsa atestanto, kiu elspiras mensogojn; Kaj tiu, kiu semas malpacon inter fratoj.