Proverbs 5:3-13

Esperanto(i) 3 CXar la busxo de malcxastulino elversxas mielon, Kaj sxia gorgxo estas pli glata ol oleo. 4 Sed sxia sekvajxo estas maldolcxa kiel absinto, Akra kiel ambauxtrancxa glavo. 5 SXiaj piedoj iras malsupren al la morto; SXiaj pasxoj atingas SXeolon. 6 SXi ne iras rekte laux la vojo de vivo; SXiaj pasxoj sxanceligxas, sed tion sxi ne scias. 7 Kaj nun, infanoj, auxskultu min, Kaj ne forklinigxu de la vortoj de mia busxo. 8 Malproksimigu de sxi vian vojon, Kaj ne proksimigxu al la pordo de sxia domo, 9 Por ke vi ne fordonu al aliaj vian honoron Kaj viajn jarojn al la kruelulo, 10 Por ke fremduloj ne satigxu de via havo, Kaj viaj laboroj ne estu en fremda domo, 11 GXis vi gxemos en la fino, Kiam konsumigxos via karno kaj via korpo, 12 Kaj vi diros:Ho, kiel mi malamis instruon, Kaj mia koro malsxatis moraligon! 13 Kaj mi ne auxskultis la vocxon de miaj instruantoj, Kaj mi ne klinis mian orelon al miaj lernigantoj.