Esperanto(i)
1 Vortoj de la regxo Lemuel, instruo, kiun donis al li lia patrino.
2 Ho mia filo, ho filo de mia ventro! Ho filo de miaj promesoj!
3 Ne donu al la virinoj vian forton, Nek viajn agojn al la pereigantoj de regxoj.
4 Ne al la regxoj, ho Lemuel, ne al la regxoj konvenas trinki vinon, Nek al la princoj deziri ebriigajxojn.
5 CXar drinkinte, ili povas forgesi la legxojn, Kaj ili malgxustigos la jugxon de cxiuj prematoj.
6 Donu ebriigajxon al la pereanto, Kaj vinon al tiu, kiu havas suferantan animon.
7 Li trinku, kaj forgesu sian malricxecon, Kaj li ne plu rememoru sian malfelicxon.
8 Malfermu vian busxon por senvocxulo, Por la defendo de cxiuj forlasitaj.
9 Malfermu vian busxon, por jugxi juste, Por defendi malricxulon kaj senhavulon.