Esperanto(i)
1 Mia filo! se vi akceptos miajn parolojn Kaj konservos cxe vi miajn ordonojn,
2 Ke via orelo atente auxskultos sagxon Kaj vian koron vi inklinigos al komprenado;
3 Se vi vokos la prudenton Kaj direktos vian vocxon al la sagxo:
4 Se vi sercxos gxin kiel argxenton, Sercxegos kiel trezoron:
5 Tiam vi komprenos la timon antaux la Eternulo, Kaj vi akiros konadon pri Dio.
6 CXar la Eternulo donas sagxon; El Lia busxo venas scio kaj kompreno.
7 Li havas helpon por la virtuloj; Li estas sxildo por tiuj, kiuj vivas pie.