Proverbs 29

Esperanto(i) 1 Se homo ofte admonita restos obstina, Li subite pereos sen ia helpo. 2 Kiam altigxas virtuloj, la popolo gxojas; Sed kiam regas malvirtulo, la popolo gxemas. 3 Homo, kiu amas sagxon, gxojigas sian patron; Sed kiu komunikigxas kun malcxastulinoj, tiu disperdas sian havon. 4 Regxo per justeco fortikigas la landon; Sed donacamanto gxin ruinigas. 5 Homo, kiu flatas al sia proksimulo, Metas reton antaux liaj piedoj. 6 Per sia pekado malbona homo sin implikas; Sed virtulo triumfas kaj gxojas. 7 Virtulo penas ekkoni la aferon de malricxuloj; Sed malvirtulo ne povas kompreni. 8 Homoj blasfemantaj indignigas urbon; Sed sagxuloj kvietigas koleron. 9 Se sagxa homo havas jugxan aferon kun homo malsagxa, Tiam, cxu li koleras, cxu li ridas, li ne havas trankvilon. 10 Sangaviduloj malamas senkulpulon; Sed virtuloj zorgas pri lia vivo. 11 Sian tutan koleron aperigas malsagxulo; Sed sagxulo gxin retenas. 12 Se reganto atentas mensogon, Tiam cxiuj liaj servantoj estas malvirtuloj. 13 Malricxulo kaj procentegisto renkontigxas; La Eternulo donas lumon al la okuloj de ambaux. 14 Se regxo jugxas juste malricxulojn, Lia trono fortikigxas por cxiam. 15 Kano kaj instruo donas sagxon; Sed knabo, lasita al si mem, hontigas sian patrinon. 16 Kiam altigxas malvirtuloj, tiam multigxas krimoj; Sed virtuloj vidos ilian falon. 17 Punu vian filon, kaj li vin trankviligos, Kaj li donos gxojon al via animo. 18 Se ne ekzistas profetaj predikoj, tiam popolo farigxas sovagxa; Sed bone estas al tiu, kiu observas la legxojn. 19 Per vortoj sklavo ne instruigxas; CXar li komprenas, sed ne obeas. 20 CXu vi vidas homon, kiu tro rapidas kun siaj vortoj? Estas pli da espero por malsagxulo ol por li. 21 Se oni de infaneco kutimigas sklavon al dorlotigxado, Li poste farigxas neregebla. 22 Kolerema homo kauxzas malpacojn, Kaj flamigxema kauxzas multajn pekojn. 23 La fiereco de homo lin malaltigos; Sed humilulo atingos honoron. 24 Kiu dividas kun sxtelisto, tiu malamas sian animon; Li auxdas la jxuron kaj nenion diras. 25 Timo antaux homoj faligas en reton; Sed kiu fidas la Eternulon, tiu estas sxirmita. 26 Multaj sercxas favoron de reganto; Sed la sorto de homo dependas de la Eternulo. 27 Maljusta homo estas abomenajxo por virtuloj; Kaj kiu iras la gxustan vojon, tiu estas abomenajxo por malvirtulo.